Mostrando postagens com marcador Fábio Santos - T. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Fábio Santos - T. Mostrar todas as postagens

Pacume

(Originala titolo: Pazeando (Te ofereço paz))
Verkis: Valter Pini k Haroldo Menezes
Traduko: Fábio Santos

Mi oferas pacon
Mi oferas amon
Mi oferas amikecon
Survoje kaj pacume

Mi oferas pacon
Mi oferas amon
Mi oferas amikecon

Mi aŭdas viajn necesojn
Vidas vian belecon
Sentas viajn sentojn

Mia saĝeco fluas Ho!
El supera fonto
Kaj mi rekonas tiun fonton en vi
Kune kaj pacume.


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas kaj gitarludas: Amélia Barbosa
(La kanto komenciĝas je 0'30")


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Flugi (venu mia par’)

(Originala titolo: Flutuar)
Verkis: Maurício Keller
Traduko: Fábio Santos

Mi memoros pri
Tiu maten'
Senti vin ĉe mi

Jen, mia anim'
Bela ĝarden'
Ekburĝonu vi

Jes, vi vere neniam neis
Ke mi nur renkontos vin ĉi tie
En mia anim'

Jes! Sed mi nur volas diri
Ke la tempo ne estingiĝis
Mi vin redeziras.

Min faru malpeza
Mi volas flugi al
La blovo de l' vivo.
Venu mia par'


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Brunê (Bruna Brasil) (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas kaj gitarludas: Brunê


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Semo

(Originala titolo: Semente)
Verkis: Luiz Fernando Vêncio
Traduko: Fábio Santos

Radio el lum', naskita en Alto
El man' de Jesu', trairas spacon
Kaj venas Teren, fariĝi mesaĝo

Kiu enhavas belecon kaj bildon,
De la instruo de l' evangelio

La mesaĝo estas plena je paco
Kaj agas en ni kvazaŭ la semo
Kiu ŝanĝas la vojon ame prisemitan

Prilumas ĉion, florigas la straton
Al mondo portas pli da amo kaj vivo


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Brunê (Bruna Brasil) (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saluton

(Originala titolo: Olá! Olá!)
Verkis: Cacá Rezende
Traduko: Fábio Santos

Saluton, saluton, la tago jam klariĝis
Saluton, saluton, tre bone vi alvenis

Ĉi tie Jesuo invitas nin eniri
Mi kaj vi, ĉiu kiu venos

Por ridi, ludi, aŭdi, kanti,
La amon de Dio, la vivon

Venigi Jesuon ja al nia koro
Tre bone vi ĉi tie, miaj fratoj


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Brunê (Bruna Brasil) (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dolĉa pac'

(Originala titolo: Doce paz)
Verkis: Cacá Rezende k Taís Guerino
Traduko: Fábio Santos

Alvenis mi, por diri al vi
Kiel mi trovis tion kion jam serĉadis

Mi iris sole, sen direkto
Mankadis io por varmigi mian koron

Do mi trovis la respondon
Mi survoje ĉiam helpos mian fraton

Fidoplene, ĉiam kredi
Ke Dio estas kun mi kaj ankaŭ kun vi

Jes, jes, jes
Al vi mi ĉiam diras jes
Jes, jes
Kun vi ĉio iĝas sun',
Jes, jes
Kun vi ĉio iĝas lum',
Kun vi mia vivo estas dolĉa pac'


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Bruna Brasil (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Preĝo al Konsolanto

(Originala titolo: Prece ao Consolador)
Verkis: Cacá Rezende
Traduko: Fábio Santos

Patro, Dio protektanta,
Ĉe Vi mi estas kun humilec'
Por diri al Vi

Patro, mi ja ne gravas,
Sed Via amo permesis min
Denove rekomenci

Pro tio, mi petas en la preĝ'
Ke lumigu mian vojon de kristan'
Neniam mi forgesu kion mi tenas
La doktrinon de la Konsolant'

Patro, mia kreinto,
Pligranda beno, sama trezor'
Ne estas ja

Patro, ho mia Sinjor'!
Kun dankemo mi petas forton
Por la diskonigad'

Hejme, en domo de preĝad'
Surstrate, kie ajn estu iu frat'
Mi kunportos fidoplene ĝis senfin'
La doktrinon de mia kor' kaj anim'


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Bruna Brasil (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Arkeo de Noa

(Originala titolo: Pomar)
Verkis: Paulo Tatit k Edith Derdyk
Versio: Fábio Santos

Ĉevalo, ĉevalino
Elefanto, elefantino
Bovo, bovino
Zebro, zebrino
Serpento, serpentino
Kamelo, kamelino
Urso, ursino
Hundo, hundino
Leono, leonino
Simio, simiino
Kato, katino
Ŝafo, ŝafino
Azeno, azenino
Baleno, balenino
Porko, porkino
Koko, kokino
Kuniklo, kuniklino
Testudo, testudino
Tigro, tigrino
Pando, pandino
Dromedaro, dromedarino
Krokodilo, krokodilino
Vulpo, vulpino
Leopardo, leopardino


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Bruna Brasil (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Formiketo

(Originala titolo: Formiguinha)
Tradicia
Traduko: Fábio Santos

Mi havas
Formiketon en la ventro
Kion ĝi faras? La rideton
Ĉar min pikas, ĉar min pikas


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Brunê (Bruna Brasil) (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La "ne" de l' vivo

(Originala titolo: O não da vida)
Verkis: Marielza Tiscate
Traduko: Fábio Santos

Se la vivo pliafoje diros "ne"
al viaj revoj
Prilaboru kaj atendu la "jes"
kiu venos

La tuta mistero pri kreski
Estas kompreni la "ne" de l' vivo
Klopodi kiom eble
Kaj esperi

Se la vivo jesi vin
Ke tio estu vera feliĉeco
Por ke vi ne bezonu plori
Pro mil "ne" pliaj


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Brunê (Bruna Brasil) (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas esperante: Brunê (Bruna Brasil)
Kantas portugallingve kaj gitarludas: Haroldo Menezes
Pianludas: Ricardo Sardinha


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Papilieto - Papiliego

(Originala titolo: Borboletinha)
Tradicia
Traduko: Fábio Santos

Papilieto, en kuirejo,
farante ĉokoladon por la patrin'
Poti' poti', poti' pola'
okul' de vitro kaj nazo de bufon' fon' fon'

Papiliego, ĉe gasfornelo,
farante spageton por la kolego
Poti' poti', poti' pola'
okul' de vitro kaj nazo de bufon'


Rim: "poti' pola'" estas sensignifaj silaboj, kiajn kelkaj porinfanaj kantoj enhavas.

Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Bruna Brasil.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu alian version:
La koloroj

Sama nokt'

(Originala titolo: Noite igual)
Verkis: James Marotta
Traduko: Fábio Santos

Sama nokt', ne plu okazos sur ĉi tiu mond'
Ne brilos plu same la ĉiel'
Tago de festo...

Sidera, anĝeloj kantas, jen Kristnask'
Naskiĝis Kristo, Ho! Majstro Frat'
por montri al ni ke en nia kor' estas iu lok' por...

Ĉia frat', sen ras', sen kolor',
sen distingaĵ'
Al vi ni dankas, Ho! Majstro Frat'
Pro naskiĝi inter ni en ĉiu tag'
Kaj venas kune kun la Sun'
Portante pacon, kaj esperon por esti
sama nokto iam.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La plej bona preĝo

(Originala titolo: Sublime oração -aŭ- A melhor oração)
Verkis: Cenyra Pinto
Traduko: Fábio Santos

La plej bona preĝo estas amo
La plej bona preĝo estas amo
Vi devas preĝi sed memoru, ke
La plej bona preĝo estas amo

Karitato same estas preĝo
Ĝentileco, helpo, pardono
Jen la preĝoj sublimaj en via kor'
Ĝentileco, helpo, pardono


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Bruna Brasil (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Danka vivo

(Originala titolo: Grata vida)
Verkis: Maurício Keller k Marcelo Albuquerque
Traduko: Fábio Santos

Danka vivo kiu kreskigas min
per la bela amikec' kiu vidigas min
per la mano, per la daŭra starig'
nenia peto al mi, krom la fid'

Kiam vi foriĝas de mi
jen malluma iluzio pensi pri fin'
sed vi venas al mi kun kortener'
kaj la vivo montriĝas sinofer'


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Brunê (Bruna Brasil)



Kantas: Brunê (Bruna Brasil)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝardeno kiu renoviĝas

(Originala titolo: Jardim que se renova)
Verkis: Maurício Keller
Traduko: Fábio Santos

Transiĝo globa en planedo blua
Rebonigo per vera am' kaj pac'
Sentu en vi mem la aliiĝon
Konscia suno fare de bonec'

Venas el ĉiel' anĝeloj de Jesu'
Volas renaskiĝi liberaj inter ni.
Por konduki nin, kompasoj de lum'
Mesaĝistoj ja, bonaj lumturoj.

Vivi en pura esenco
El la Bona-Novaĵo
Faros el nia Tero
Ĝardenon kiu renoviĝas

Estu la komenco,
Ekfaru ŝanĝon,
Unuiĝinte,
Revo ekfloras.


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).