Mostrando postagens com marcador Jair Salles. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Jair Salles. Mostrar todas as postagens

Naiva lupo

(Originala titolo: Lobo bobo)
Verkis: Carlos Lyra k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Jair Salles

Malbona lup' eliris por
Formanĝi iun en vesper'
Kun poŝo sen moner'
Li provis kaj
Finiĝis tuj la gaj'

En banvesto junulin'
La aŭton aŭdis, tamen ŝin
Ne trompis la insisto
De l' lupo eĉ en tristo
Ĉar nia junulin'
Ne forgesis de l' avin'
Konsilojn pri la lupoj —
Ili povus manĝi ŝin.

Lupo kantas, petas,
Promesas ĉion kun tro-am'
Kaj diras, ke kiel lupo
Li ne rezistas al kostum' de ban'

La knabino vidis do
Ke l' lupo jam ŝin amas tro
Do lupoj ofensivaj
En ver' jen la naivaj
Kaj mi nur diru pli,
Ke ŝi ligis per katen'
La lupon, kiu ne
Plu povas pensi pri manĝem'.
...Naivulo!...


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis verkita post konversacio kun la komerca direktoro de la diskeldonejo Odeon, en kiu li sugestis al Ronaldo Bôscoli atenti la rokmuzikon de Celly kaj Tony Campelo, kiu estis teme pli proksima al la juna publiko, kaj tial pli sukcesa. Bôscoli iris hejmen pensante pri tio kaj decidis verki tekston plenan je malico, tute kontrastan al la plimulto de la bosanovaĵoj, kiuj estis komplete senseksaj, temantaj pri barketoj kaj floroj. (Fonto: Wikipedia)



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ole' ola'

(Originala titolo: Olê olá)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jair Salles

Ne ploru, amikin'...
Laŭ ĉi gitar' el pin'
Vi kantos nun kun mi.
Feliĉ' en sia gaj'
Nin eble vidos kaj
Se al ĝi plaĉos sambo
Restos ĝi ĉe ni...

Preĝeja sonoril'
Kun ĝoj' tuj
Disanoncu, ke l'
Vespero infanas,
Knabetas la sambo,
Kaj de troa maljun'
Dolor' mortos nun ...
Ole', ole', ole', ola'

Jen sambo por ĉiuj...
Se vi ŝatas ĝin,
Eniru la rondon
Kaj dancu kun ĉarmo
Sed zorgu, ke larmo
Ne falu ĉe l' fin'...

Ne ploru amikin'...
Mi nun konsilas vin
Kaj plene pravas mi.
Bonvolu min pardoni
Sed en ver' kanzoni
Ĝojon povas doni
En ĉi viv' al ni...

Sonoru nun kun fort'
Gitar' kaj
Vekiĝu fratar'...
Ne parolu pri viv'.
Ne parolu pri mort'.
Ne lasu ŝin plori
En sia amar'...
Ole', ole', ole', ola'

Jen sambo por ĉiuj
Se vi ŝatas ĝin,
Eniru la rondon
Kaj dancu kun ĉarmo
Sed zorgu, ke larmo
Ne falu ĉe l' fin'...

Ne ploru amikin'...
Ĉar sentas la anim'
Ke l' sambo venos nun;
Kaj tiel rava estos,
Ke la temp' mem restos
Ĝin aŭdante longe
En kor-amindum'...

Ho! lun' atendu pli,
Por ke nun
La samb' alvenu ĉe nin.
La son' de l' gitar'
Jam malfortas en ĝi.
Sed al la voĉ' en mi
Ne venos nun fin'
Ole', ole', ole', ola'

Jen pleno de sambo...
Sed sambas neniu
Ne taŭgas la hor'.
Ne kantas plu iu.
Ĉar antaŭ ol sambo
Alvenis la sun'.
Atentas neniu
Sur voj' al labor'
Do al vi, amikino
Nun venu la plor'...



Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nigra masko

(Originala titolo: Máscara negra)
Verkis: Zé Keti k Hildebrando Matos
Traduko: Jair Salles

Ĉie — rido
Ho! — jen plena gajo
Pli ol mil pajacoj en la bal'
Arlekeno ie ploras
Pro la am' de Kolombina
Enmeze de l' karnaval'

Mi ĝojas revidi vin
Tuta jaro jam pasis
Ĉar estis dum la karnaval'
Mi estas la pierot'
Preninta vin,
Kisinta vin, mia am'
En tiun nigran maskaĵon,
Sur via vizaĝo,
Mi finos ĉi tiun saŭdadon —

Nun mi kisos vin...
Estas karnaval' —
Vi pardonu min!...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Se rigardas vi

(Originala titolo: Esse seu olhar)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Jair Salles

Se rigardas vi,
Ŝajnas ke l' rigard'
Volas ion diri,
Kion ja ne kredu mi...
Dolĉas la rev'
Se mi pensas, ke vi
Ja amas min
Kiel mi amas vin...

Sed la iluzi',
Se finiĝas ĝi,
Tristas ĉe la kor'
De kiu revis sen mezur'...
Ho, se komprenus mi nur
Kion diras ĉi rigardo...



Kantas: Jair Salles
Gitarludas: Otílio
En la unua parto de la video, registrita en la sidejo de SEM, Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso, aperas ankaŭ Vicente Sales kaj Túlio Flores.
La dua parto estas registrita en la Tago de Esperanto, sur Placo Zamenhof en Belorizonto, en la 27a de julio 2024.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĉi rigardo via

Mi amas Barra

(Originala titolo: Eu amo Barra)
Verkis: Eudes Roberto Arruda Chaves
Traduko: Jair Salles k Carlos Lima Melo

Mi ja volas vin ĉiam bela
Eĉ pli ol estas vi
Barra do Garças vi ĉarmas
Jen muzo de la popol'
Via grundo riĉa ter'

Ho, urbo de l' luno kaj sun'
De l' plaĝoj el blanka sablar'
De l' akvoj puraj de l' montoj
Barra de l' ardeo blanka

Knabino naskita en valo
Sang' via jen estas la verd'
Diamantoj de la ministoj
Pioniroj estigis ja vin

Barra do Garças vi ĉarmas
Barra do Garças nur am'
Barra jen nia esper'
En vi mi vivas kaj amas vin


Rim: Tiu ĉi estas la oficiala himno de la urbo Bara-do-Garso (portugalingve Barra do Garças).



Video produktita de Ciro Gomes de Freitas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Revo de karnaval'

(Originala titolo: Sonho de um carnaval)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jair Salles

Karnaval’ - ho mi plendas
Ĉar hejme la doloro nin atendas
Kun pasi’ kaj ĝoj-kri’
En vest’ de reĝ’ iris mi
Jen kurten’ merkrede sin etendas

Karnaval’ – iluzio
Min lasis brunulin’ en fantazio
Man-tener’ kaj liber’
Por la piedoj sur ter’
Jen merkrede nur forges’ pri ĉio

Ĉiuj kantis en la gaj-festen’
Kaj volis frate
Ke la manoj mem sin prenu sen
Formal’ surstrate

En karnaval’- jen espero
Ke l’ forajn ni memoru kun sincero
Ke l’ tristaj dancu for de l’ kor-sufero
Ke l’ grandaj vivu en infan-tenero



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne ploru pri mi, Argentino

(Originala titolo: Não chores por mim, Argentina)
Verkis: Andrew Lloyd Webber k Tim Rice
Portugallingva traduko (el Don't cry for me, Argentina): Victor Berbara
Esperanta traduko el la portugala: Jair Salles

Ne malfacilas kompreni, ke
malgraŭ ke mi estas nun ĉe la povo,
de l' popol' venas mi, do ne forgesos vin...
Mi petas, kredu,
ke la luksoj nur estas ŝajnig',
nenio ol burĝa ludet' -
reguloj de l' ceremoniar'...

Mi devis submetiĝi por poste ŝanĝi...
kaj ne plu vivi sen revo ĉe l' kor',
ĉiam nur malantaŭe de fenestr' aŭ pordeg'...
Libera esti - mi provis,
sed sen rezigni pri l' rev'
ke mi meritos la amon,
kiun vi ĉiuj sentas por mi...

Ne ploru pri mi, Argentino,
anime ĉe vi, mi estas...
Al vi mi donas la tutan vivon,
sed min ne lasu! Ĉe mi ja restu!...

Neniam pri la povo aspiris mi.
Ja oni mensogis pri mi.
Venis mi de l' popol', kiun ja amas mi...
Mi volas senti min tre proksime de via kor',
batanta por mi kun fervor' -
kaj tion ne forgesos mi...

Ne ploru pri mi, Argentino,
anime ĉe vi, mi estas...
Al vi mi donas la tutan vivon,
sed min ne lasu! Ĉe mi ja restu!...

Mi parolis tro... sed ja nur por vin konvinki
pri la tuta ver'...
Sed, se ankoraŭ dubos vi, sufiĉos rigardi
enen de mi...


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.



Kantas: Neide Barros Rêgo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ne ploru pro mi Argentino

Mia amatino

(Originala titolo: My Bonnie lies over the ocean)
Tradicia
Versio: Jair Salles

Sur' mar' amatin' mia iras.
Sur la ocean' iras ŝi.
Sur' mar' amatin' mia iras.
Ho! Alportu ŝin nun al mi!

Al mi, al mi...
Ho! Alportu ŝin nun al mi! Al mi!
Al mi, al mi,
Ho! Alportu ŝin nun al mi!


Rim: Tiu ĉi tradukaĵo troviĝas en la libro Esperanto Conversacional - Curso Básico, de Jair Salles.



Kantas kaj gitarludas: Eveline Paŭla


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Revo de amo

(Originala titolo: Sonho de amor Liebestraum 3)
Verkis: Franz Liszt k Ary Kerner
Traduko: Jair Salles

Ho, am'!... Ho, am'!...
Poemo de l' deziro,
Momento por milda kiso...
Ho, am'!... Ho, am'!...
Momento de frenezo,
En kiu feliĉas vivo...

Dezir' je kor-vibrado,
Ĉe prem' sur ies brusto,
Kun anksieco por iun rigardi
En ador'...
Por revidi iun, kiu same
saŭdadas pri ni...

Ho, am'!... Ho, am'!...
Kimero tiom kara,
Vi estas la vivo mem!

Ho, am'!... Ho, am'!...
Ne malfruiĝu tiom!...
La ĉarmo de l' am'
Ne lacas ĉe l' atendo...
Ho, am'!... Ho, am'!...


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tenero

(Originala titolo: Ternura)
Verkis: Estelle Levitt k Kenny Karen
Portugallingva traduko: Rossini Pinto (el Somehow it got to be tomorrow)
Esperanta traduko el la portugala: Jair Salles

Unu fojon diris vi
Ke en amo vivos ni
Kaj ke neniu povos plu
Disigi nin

Refreno:

Kaj nun vi venas kun la diro — adiaŭ
Nu, kial vi min suferigas tiel ĉi?

Mian koron gardis mi
Por ĝin doni nur al vi
Jam ne eltenas mia kor'
Suferi plu

Refreno

Kaj da tenero ol tiom ĉi
Al vi neniu oferos pli
Kaj por karesi la harojn viajn
Nur estas mi

De la povra mia kor'
Iru for la iluzi'
Ĉar nur maldankon donas vi
Kun ĉi dolor'

Refreno


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Printempo

(Originala titolo: Primavera)
Verkis: Carlos Lyra k Vinicius de Moraes
Traduko: Jair Salles

En solo, mia amo
al ĝarden' sen flor' similas nun.
Mi dezirus do renkonti ŝin por diri,
kian triston kaŭzas la saŭdado.
Kaj mi amas tiel vere,
ke ŝi eble ankaŭ amos min,
sed okazas, ke de mi pli for ŝi estas
ol la stel' brilanta en vespero.
"Ho, stelo!
– mi jen dirus –
Venu teren!
Ekzistas amo!"
Kaj nun printempo
al la poezi'
ebligu, per reveno,
ke ne mortu ĝi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi bezonas ellerni pri l' sol'

(Originala titolo: Preciso aprender a ser só)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Jair Salles

Ho! se la komprenon mi portus al vi
Ke sen la amo ne plu vivas mi
Ke sen ni du restas nur mi en sol'
Kia solo, ve!

Kaj mi bezonas ellerni pri l' sol'
Kaj dormi sen via varmo ĉe l' kor'
Nur revo estis kaj nun pasis for

Ho! la am'
Forprenas pacon, ĉe l' iro, tro-am'
Revis mi en forges'
Ke la saŭdad' ekzistas
Kaj kiel ĝi tristas, ve!

L' okulojn viajn vi donis al mi
Nun miaj ploras sen ili ĉe si
Pro Di', komprenu,
Mi tiel ne vivas
Kaj mortos pensante
Pri nia am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho! Vi!

(Originala titolo: Você)
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Jair Salles

Ho! Vi!
Maten’ de ben’ kaj ver’
Ho! Vi!
Jen venis tuj vesper’
Ho! Vi!
En kiu vivas mi
Kaj vivos ĉiam pli

Ho! Vi!
Bongusta kis’ de sal’
Ho! Vi!
Venanta en vesper’…
Kun ĝoj’
Revenos en maten’…

Ho! Vi!
Ridet’ en lumo-hel’
Ho! Vi!
Blu-paco de l’ ĉiel’
Ho! Vi!
De amo roso-fal’ sur min
Ho! Vi!
Tristeco, kiun mi
Jen kreis nur por mi
Nun venu, rev’ en sun’.


Rim: Prezentita de gekantistoj Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri dum koncerto en UK en Prago, 1996.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Rosmareno

(Originala titolo: Alecrim)
Tradicia
Traduko: Jair Salles

Rosmaren'
Rosmaren' el oro
Kreskis sur la kampo
Sen la hom-laboro

Ho! Mia am'!
Kiu diris - jen
Ke la flor' de l' kampo
Estas rosmaren'?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Peto

(Originala titolo: Apelo)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Jair Salles

Ho! mia am' ne iru foren
Eĉ la vivo vivas plore
En simil' al ĉi kanzon'
Kaj la doloro nur forpasos
Vian koron ĝi nur lasos
Per forgeso en pardon'

Ho! min pardonu el tuta koro
Malgraŭ resto de l' doloro
Kiun kaŭzis mi al vi
La am-memorojn ne detruu
Ili estas vi, do ĝuu
Ĉar jam tro suferis mi

Ho! se l' amata aŭdus iam
La tristecon, kiun ĉiam
En am-preĝoj sentas mi
Se povus vi en ĉi momento
Vidi kiel ĉion pento
Lasis trista tie ĉi

Ho! se vi vidus kiel triste
Diras la memor' insiste:
— Vi ne adiaŭis min!
Se vi min aŭdus kaj komprenus
Vi en fin' min ĉirkaŭprenus
Kun forploro el l' anim'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Petego

Forgesu

(Originala titolo: Esqueça)
Verkis: Mark Anthony
Portugallingva traduko: Roberto Corte Leal
Esperanta traduko el la portugala: Jair Salles

Forgesu...
Se ne vin li amas
Forgesu...
Li ne volas vin
Ne ploru plu
En ĉi sufer’
Ĉar nun mi amos vin
Kun plen-sincer’

Ne pensas li pri via amo,
Igante nur suferi vin
Ho! Ho!
Ne ploru plu
Venu tuj
Ne suferu
Ne pensu
Ne ploru, mia am’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Forgesu

Karolina

(Originala titolo: Carolina)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jair Salles

Karolina...
En l’ okuloj fundaj
Gardas sin dolor’
De l’ tuta mondo, inunda.
Sed ne venos help’
De ŝia plor’.
Mi montris al ŝi:
Solv’ estas for.
Kaj mi diris pli:
Por danc’ – jen hor’.
Kaj nun devas ni
Ĝui el kor’.
Eskstere, am’...
Rozburĝon’ iĝis flor’.
Estis samba jubil’.
Falis stel’ kun fascin’.
Ridetis mi al ĉielo:
Vidu fenestren – jen belo!
Sed ŝi ne rimarkis ĝin...

Karolina…
En l’ okuloj tristaj
Gardas sin plenam’
Sed nun sen viv’, vanekzista.
Mi avertis jam:
Tuj venos fin’.
Kaj donis en van’
Ĉion – sen lim’
Kun versoj de am’
El la anim’.
Nun – kial ĉi dram’?
Kia destin’!
Ekstere, am’...
Mortis roz’ sen kolor’.
Fest’ finiĝis sen bril’.
Nia bark’ lasis nin…
La temp’ tra l’ fenestro pasis
Kaj en l’ inerto ŝin lasis
Nur ŝi ne rimarkis ĝin…


Rim: Sur la foto, pentraĵo de Charles Hawthorne, titolita By the window.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Karolina

Mistonulo

(Originala titolo: Desafinado)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Jair Salles

Se vi diros ke la tonon misas mi
Jen al mia kor' doloron kaŭzos vi
Nur privilegiuloj kantus ĝuste en la ton'
Preskaŭ al mi mankas tiu Dia don'

Se insiste vi plu konsideros, ke
Ĉe l' muziko estas mi nur malutil'
Do eĉ mensogante diros mi ke ĝi
Estas bosanovo tre natura nova stil'

Sed ja okazas ke neniel vi komprenis
Ke ĉiuj havas koron, eĉ mistonuloj mem
Mi fotografis vin per mia Rolejfleks'
Riveliĝis via troa maldankem'

Tamen vi rekonu, ke neniam iu ajn
Povus vin adori kun plia am' ol mia, jes...
En via troa zorgo pri l' muziko vi
Ja forgesis ke en mistonuloj
Ankaŭ pulsas plena je ambruloj
Ke en brusto de la mistonuloj
Ankaŭ pulsas homa kor'


Rim:
- Registrita de la kantisto Alejandro Cossavella en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.
- Partituro por koruso de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada por Alejandro Cossavella no álbum Tom Jobim en Esperanto, em Junho/2002.
- Partitura para coral desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto, unu el la simbolaj kantoj de bosanovo, estas respondo al la tiamaj recenzistoj, kiuj konsideris la stilon kiel "muziko por mistonuloj".
CURIOSIDADE: Esta música, um dos símbolos da bossa nova, é uma resposta aos críticos da época, que consideravam o estilo como "música para desafinados".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Malagordata

Barketo

(Originala titolo: O barquinho)
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Jair Salles

Tago de lum'
Festo de l' sun'
Kaj barketo sur la flu'
De la mara milda blu'
Ĉie - somer'
Kaj amas ni
Sur barketo en lazur'
Kun senhalta glata kur'
Senzorge son'
De la kanzon'
Nun eliras el la mar'
Jen la sun'

Barko kaj lum-flu'
Tagoj el hel-blu'

Reven' de l' mar'
La sven' de l' sun'
De l' barketo la plu-ir'
Kaj al kanto jen dezir'
Nun insular'
De suda mar'
Kaj la barko estas kor'
Sur kanzon' glitante for
Jen paco-plen'
Pro la alven'
Trankvila de l' somer'
Bel-veter'

Barko glitas for...
La vesper' en or'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Barketo
La ŝipeto