(Originala titolo: Notícias do Brasil)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca
Bona novaĵo jen alvenas nun el Maranjan'
Ne per radio, televido aŭ per la ĵurnal'
Sed per la vento kiu blovas el la mara bord'
De Fortalezo, de Resifo, de Natal'
Oni aŭdadis la novaĵon en Belen', Manaŭs'
Ĵoan-Pesoo, Terezino kaj Arakaĵu'
Kaj de la nordo ĝi vojaĝis al la Pantanal'
Minas-Ĵerajso, sud-eosto, ĝis la sud'
Tie ĉi vivadas ĉi popolo respektinda
Sciu, bela estas la popolo, kiel belas am'
Tie ĉi vivadas ĉe la maro, ĉe rivero
La destino ĝia estas la kuniĝ'
La plej bela kanto estas ĉiam plej sincera
Sciu, ĉio kio belas estos ĉiam mirigaĵ'
Tie ĉi vivadas ĉi popolo bonfarema
Tre pli saĝa ol kelkia regvolul'
En ver' Brazilo estas klare ne nur mara bord'
Kaj multe pli, kaj multe pli ol suda region'
Ja bonaj homoj vivas dise tra nia Brazil'
Kaj certe faros bonan landon el ĉi lok'
Bona novaĵo jen alvenas nun el internland'
Ne per radio, televido aŭ per la ĵurnal'
Se oni frontos maron sed kun dorso al Brazil'
Oni ne faros bonan landon el ĉi lok'
Rim:
- Maranjan' kaj Minas-Ĵerajso (originale Maranhão kaj Minas Gerais) estas federacieroj de Brazilo.
- Fortalezo, Resifo, Natal', Belen', Manaŭs', Ĵoan-Pesoo, Terezino kaj Arakaĵu' (Fortaleza, Recife, Natal, Belém, Manaus, João Pessoa, Teresina kaj Aracaju) estas brazilaj urboj.
- Pantanalo (Pantanal) estas regiono en centro-okcidento de Brazilo.
- Ĉiuj geografiaj nomoj konformas al Vortaro Túlio Flores.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Todos os nomes geográficos foram traduzidos conforme o Vortaro Túlio Flores.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!