Mostrando postagens com marcador Lamartine Babo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Lamartine Babo. Mostrar todas as postagens

Mi sonĝis pri via beleco

(Originala titolo: Eu sonhei que tu estavas tão linda)
Verkis: Lamartine Babo k Francisco Mattoso
Traduko: James Rezende Piton

Vi en sonĝo aspektis tre rava,
Estis festo de rara fascin'
Via robo por balo, belenhava,
Estis blanka, tute blanka, karulin'

De orkestro venis vals' diligente
Mi vin alprenis,
Ni kune dancis,
Tute silente.
La paroj rondirantaj ĉirkaŭ ni
Deklaris amon
En duonvoĉa
Intonaci'

Violonoj plenigis per emoci'
De mil deziroj plejmultajn korojn pluroble pli
Por kaŭzi en vi ĵaluzon
Mi emis al flirtulin'
Sed vi ĉirkaŭflirtis nur min
Nur mia via rigard'
Amvenko en realiĝ'
Sed estis ĝi sonĝ'... tuj vekiĝ'!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Himno de Flamengo

(Originala titolo: Hino do Flamengo)
Verkis: Lamartine Babo
Traduko: James Rezende Piton

Iam flamengano, plu flamengano
Nur flamengano estos mi
Por mi plej granda ĝu' la triumfar'
Kaj sur la tero kaj sur la mar'
Nur "Venko" kiel vort'!
Iam flamengano, Flamengo ĝis la mort'!

Pro remado aŭ ludado
Suferado, forprenado
Kun furor' en mia kor'!
Rekonata, venkobata,
Tut-amata, tre taksata
Dum "Fla-Flu" - plej granda bru'!

Mia koro jam ne havus respondon
Se Flamengo mankus en nia mondo
Ĝia fono, vera sprono,
Ĉampiono en seri'
Flamengo ĝis la mort` - jen mi!


Rimarko (N.T.) - Clube de Regatas Flamengo (Remado-klubo Flamengo) aŭ simple Flamengo estas la plej populara futbalteamo en Rio-de-Ĵanejro, laŭtakse ankaŭ en Brazilo, kun 40 milionoj da (ofte ĝisostaj) subtenantoj tra la lando. Ĝi estis fondita en 1895 por remadaj konkursoj kaj nur en 1912 Flamengo havis sian unuan futbal-partion. Ĝi jam venkis plurfoje regionajn kaj brazilajn turnirojn, en 3 fojoj sudamerikajn pokalojn kaj unu fojon la interkontinentan (mondan) konkurson inter futbal-kluboj (1981). "Fla-Flu" estas la karesa nomo por partioj inter Flamengo kaj ties historia rivalo, Fluminense, same el la urbo Rio.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Radikantistinoj

(Originala titolo: Cantoras do rádio)
Verkis: Lamartine Babo k João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: James Rezende Piton

Ni estas la radikantistinoj
Ni kantas en daŭra repren'
Dumnokte ni lulas la dormojn
Kaj ni vekas vin en la maten'
Ni estas la radikantistinoj
Nia kanzon' en ĉiu latitud',
Ĝi kunigadas per vastaj brakoj
Korojn de la nord' kaj sud'

Kantas mi por l' aŭskultantoj plej foraj
Per dissemado de kantoj
Revenas gaj' al la ploraj
Nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun
Certe mi kantas, mia sonor'
Povas forigi malĝojon
Loĝantan ene de la kor'

Kantas mi por via propra kontento
Ĉar kiam iu feliĉas
Samtempas nia kunsento
Nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun
Kanto, kia plezur' tio ĉi
Nun mi vin petas: vi kantu
Iomete nur por mi


Rim: Kanzono, kiu aperis en 1936 per la voĉoj de du fratinoj, Carmen kaj Aurora Miranda.

KURIOZAĴO: Aurora en la 1970-aj jaroj registris ankaŭ kanzonojn en Esperanto danke al Sylla Chaves. Vidu ĉi tie kaj ĉi tie.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).