Mostrando postagens com marcador Fernando Maia. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Fernando Maia. Mostrar todas as postagens

Dio, mi petas Vin

(Originala titolo: Solo le pido a Dios)
Verkis: León Gieco
Traduko: Manolo Pankorbo k Miguel Bento k Fernando Maia k Manno Montanna

Dio, mi petas Vin,
pri la futur' ne lasu min indiferenta,
kaj la forpelitoj havu ŝancon
travivadi en kulturo diferenca.

Dio, mi petas Vin,
pri la dolor' ne lasu min indiferenta,
kaj la velkiganta morto ne min trovu,
neniofara, pigra kaj nekompetenta.

Dio, mi petas Vin,
pri la maljust' ne lasu min indiferenta,
kaj neniu frapu mian vangon
sen antaŭe min deklari malkonsenta.

Dio, mi petas Vin,
pri la milit' ne lasu min indiferenta,
estas ĝi giganta monstro kiu tretas
la naivon de l' popolo pacosenta.

Dio, mi petas Vin,
pri la trompad' ne lasu min indiferenta,
kaj se perfidulo iujn venkas,
ili trovu kiel lin sentigi penta.



Kantas kaj gitarludas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mi petas de Dio