Mostrando postagens com marcador Vera Jordan. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Vera Jordan. Mostrar todas as postagens

Mi esperante

Verkis: Vera Jordan

La unua vorto
Estis Esperanto!

La unua vorto
Kiun iam mi diris
Estis esperanta nom'
Ĝi stimulis tian donon
Kunigi verson al son'
Verson al son'

La nuna vorto
Estas Esperanto

La nuna vorto
Kia bela sorto!
Hodiaŭ loĝas en sekura dom'
Mi decidis vivi tiamaniere:
Verda stelo ĉe la mur'
Mia adreso, esperanto nur

Per ĝi mi amas
Mi kreas
Mi kantas multe pli
Mi dezirus
Ke multe da homoj de l' mondo
Tion faru kiel mi
Tion faru kiel mi


Rim: Registrita en la albumo Esperanta voĉo. KKE, 2004.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Kantas: Vera Jordan
Aranĝo: Paulinho Valoni


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Trista destin'

Verkis: Vera Jordan

Finfine mi ĝojas amiko per nova kantado
Tutcerte la mondo prenas min.
Post larmoj kaj suferoj dum longa luktado.
Amdeziro ne plu restas ĉe mia anim'.

Oni ne pensu, ne kredu, ke mi sukcesis
Facile mi ne havis facilaĵon.
Mi forgesis, mi forgesis, ĉu mi forgesis?
Tiun belaĵon.

Multe da horoj,
Multe da semajnoj, monatoj sen fin'.
Mi ĉagreniĝis, mi sopiris,
Pro tiu intensa fascin'.

Mi vivas mensogante, tion dirante
Trista destin', nun!
Estas proksime mia amo
Kiu kutime,
Nenio pri la fin', nenio,
Nenio pri la fin', nenio.

Nun! Mi diras la veron
Nun! Mi diras la veron
Tia amo perversa vivigas min.


Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Vera Jordan)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho! Batu kor'

Verkis: Vera Jordan

Kalipso!

Ho! Batu kor'
Sonu tiel rapide, mia kor',
Mi pro tiu bela trezor'
Kiu alproksimiĝas.

Ho! Batu kor'
La emocion eltenu.
Mi deziras, ke li revenu
Ĉar nun estas la hor'.
Estas la hor', estas la hor'.

Zorgu pri mia anim'
Ĉar kisoj, karesoj ĝis la fin'
Preskaŭ mortigos min,
Preskaŭ mortigos min.

Se la frenezo invitas,
Se la plezuro glitas
Sur mia kor', sur mia kor', sur mia kor'

Ho! Batu kor'
Tiom neniam okazis, kiel nun.
Surlite ni, surlite ni
Ĉiele amante lun'.

Kalipso!
Ho! Batu kor'
Ne, ne tiel rapide, kor'.
Nun! Tiu bela trezoro alproksimiĝas.

Ho! Batu kor'
Eltenu, eltenu,
Mi deziras ĉar nun estas la hor',
Estas la hor', estas la hor'.

Zorgu pri nia anim'
Ĉar kisoj, karesoj ĝis la fin'
Preskaŭ mortigos min,
Preskaŭ mortigos min.

Se la frenezo invitas,
Se la plezuro glitas
Sur mia kor', sur mia kor', sur mia kor'

Ho! Batu kor'
Tiom neniam okazis, kiel nun.
Surlite ni, surlite ni
Ĉiele amante lun'.
Jes.


Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Memeldona, 2007.
Obs: gravada no álbum Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Independente, 2007.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Kantas: Vera Jordan
Muzikaranĝo: Paulinho Valoni


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mia maniero

Verkis: Vera Jordan

Se vi konas min, vi scias ke
Ke animo mia ĝojas, se
Harmoniiĝas kaj bono kaj belec'
Mi ne vivas, ne vivas
Sen vera fratec'

Nek mono nek famo
Gravas nenio
Ne gravas la nacio
Sed multe, multe gravas la emocio

Se vi konas min, vi scias ke
Ke animo mia ĝojas, se
Harmoniiĝas kaj bono kaj belec'
Mi ne vivas, ne vivas
Sen vera fratec'

Personoj valoras pro tio
Kion ili konstruas
Denove mi diras ke nenion
Mi konsideras ke
Ne al mi faru ĝui
Ĝui la veran justecon
Ĝui la veran fratecon
Ĝui la veran unuecon
Ĝui la veran egalecon
Ĝui la veran justecon
Mi ĝuas, mi ĝuas
Ĝui la veran belecon


Rim: Registrita en la albumo Esperanta voĉo. KKE, 2004.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Vera Jordan)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ŝanĝu viajn vojojn

Verkis: Vera Jordan

Ekzistas por feliĉo la destin'.
Pensu, rigardu, pruvu konstante,
Faru tion ne fide kredante.
Ĉio, kio okazos mirigos vin.

Vento blovos, venas la ĝojec'.
Plunumiĝos via tempo.
For la solec', viaj tristaj horoj
Estos pasintece.

Oni ne rekonas, kion ni bezonas.
Kelkfoje regnas iluzi',
Tenu vian volon, malfermu la koron
Levata al la eble estos ĉe vi.

Ŝanĝu viajn vojojn mi vin diras, ja.
Ne pendu viaj manoj
Por tiu laborad'.
Bonas realaĵo ne nur revad'.


Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Vera Jordan)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho! Mia pasi'

Verkis: Vera Jordan

Ruĝa sango fluas, fluas.
Mian koron
Mi ne rekonas
Kiel elteni tiun doloron.

Limoj kiel la limoj.
Kaj kompatu kiel
La rajtoj kiel
Kiel vi faras tion?

Ho! mia am', kiun mi ne donis al vi.
Ĉu mi perfidis?

Ho! mia pasi',
Kio se mia granda iluzi'
Mia kara feliĉo
Mia bela harmoni'
Kiam mi foriras
Restas tie ĉi.

Resanigi mian koron
Devas fari vi.


Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kara frato

Verkis: Vera Jordan

Kara frato,
Plezure mi ekkonis vin.
Amikecon,
Oni donas sincere.
Mia kor' faras tion vere,
Ĉar morgaŭ ni
Kune iros dum la tuta vivo
La alian helpanta en la dolor'.

Kamarado,
Ne sentu vin tiel sola.
Amikaro estas kiel plua font'.
Senĉese la animo ĝojigas
Kredu, mi ne troigas.
Hodiaŭ vi ekridos, ke de la nova vivo
Estos ĉiam kara, belaĵoj ĉe horizont'.

Regos la espero, komencas
Vera amikeco multe necesas.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.

Kara, kara, kara frato
Plezure mi ekkonis vin.

Kara kamarado
Ne sentu vin tiel sola.

Regos la espero, komencas
Vera amikeco multe necesas.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.

Mi kaj vi ĝojigante la tutan mondon,
Mi kaj vi ĝojigante unu la alian,
Mi kaj vi kantantaj sur la suno,
Mi kaj vi, la amo estas tiel bela.


Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tia estas...

Verkis: Vera Jordan

Sablero ne estas sablo,
Floro ne estas ĝarden',
Guto ne estas maro,
Unu vorto ne estas kompren'.

Venu al mi kies koro plendas,
Ĝi ankoraŭ atendas al li adoro mia,
Unueco bela magia,
Tia estas... amo.

Stelo ne estas stelaro,
Fingro ne estas mano,
Litero ne estas vortaro,
Tago ne estas semajno.


Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007. (aĉetu ĝin ĉe Kultura Kooperativo de Esperanto: esperanto.kke@gmail.com)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Vera Jordan)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kreditoro

Verkis: Vera Jordan

Vi redonu al mi
Horojn tiel perditajn,
La ĝojon rompigitan,
Dezirojn malrevitajn,
Esperojn malliberigitajn

Vi redonu, redonu
Ĉar mi rajtas, mi rezistas
Mi postulas, mi estas kreditoro
Ĉio estis trezoro, kiu ne plu ekzistas.

Kial mi vivos sen mister'
Se forkuris la horoj
Se tute formortis la floroj
Se deziroj fariĝis, fariĝis doloroj,
Se la esperoj kantas horojn por solec'?


Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007. (aĉetu ĝin ĉe Kultura Kooperativo de Esperanto: esperanto.kke@gmail.com)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Vera Jordan)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ploru mia kor'

Verkis: Vera Jordan

Mi obeas, sed submetiĝas
Do kiu estas mi?
Mi akceptas, rezignas,
Kion pensas mia digno pri
Mi aŭskultas, konsentas,
Mi silentas, sed, kial mi silentas?
Se min pravigas la dolor'

Ploru mia kor'!
Ĉiujn angorojn...
Tristaj floroj kaj pri via troa pasi'.

La surprizo por am', tiel sklave,
Sed destino, ne princino
En la korludaĵo, kiel la kuraĝo
Kruela amo ne belaĵo.


Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007. (aĉetu ĝin ĉe Kultura Kooperativo de Esperanto: esperanto.kke@gmail.com)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Vera Jordan)

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Malharmonio

Verkis: Aloísio Sartorato k Vera Jordan

Vi volas min virtuale,
mi volas vin vertikale.

Vi volas min sur-bite,
mi volas vin sur-lite.

Vi volas min interrete,
mi volas vin surportrete

Vi volas min ĉe-ekrane,
mi volas vin man-en-mane.

Ho! Kial tiu malharmoni'?
Ĉu kulpas mi?
Ĉu kulpas vi?
Aŭ kulpas nia am-iluzi'?



Kantas: Vera Jordan


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).