Mostrando postagens com marcador Villa-Lobos. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Villa-Lobos. Mostrar todas as postagens

Feliĉan datrevenon

(Originala titolo: Canção de cordialidade - Feliz aniversário)
Verkis: Villa-Lobos k Manuel Bandeira
Traduko: James Rezende Piton

Salutas ni vian tagon en la hodiaŭa voko,
Via hejmo estu loko por la stoko de feliĉo,
Rifuĝejo por la ĝojo! Feliĉan datrevenon!


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kampula trajneto

(Originala titolo: O trenzinho do caipira)
Verkis: Villa-Lobos k Ferreira Gullar
Versio: Wel

Ekiras trajn' kun infano,
la sorto laŭ luda tir',
la vivo, fidela kompano,
kun urbo kaj nokt' en rondir'.

Kuriras trajno sencele
renkonte al tagonov',
tra valoj iras sinpele,
ĉe l' mar' anhele, ĝis montoblov'.

Surmonte siblas gaje sub lunhel',
jam fluge kuras tra l' stela ĉiel',
lunhel', ĉiel', kaj stel'...


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La internlanda trajneto

Kanzono de l' poeto de la XVIII-a jarcento

(Originala titolo: Canção do poeta do século XVIII)
Verkis: Villa-Lobos k Alfredo Ferreira
Traduko: Alfredo Aragón

Mi sonĝis ke, dum nokto festa, luno tristas,
kaj ni du, en vojo lunohela, froste nuda.
Nuboj movas sin por serĉo de ĥimeroj.

Kaj ni trafitaj per saget' de fantazioj,
reve vivas en ĉielo, kantante sorĉecan kanzonon,
kiu lumigas la amon kaj la vivon,
dum printempoj belaj.


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Kanzono de afableco - Estu bonvena

(Originala titolo: Canção de cordialidade - Boas vindas)
Verkis: Villa-Lobos k Manuel Bandeira
Traduko: Jorge das Neves

Amiko, estu bonvena
la domo vias
restadu viaplaĉe
vi ne petas, vi ordonas
ja por vi ĉio plej bona de mi
kaj plie la Dia Graco!
Amiko, estu bonvena!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La internlanda trajneto

(Originala titolo: O trenzinho do caipira)
Verkis: Villa-Lobos k Ferreira Gullar
Traduko: Vitor Mendes

Jen for la trajn’ kun la knabo
Jen for la vivo sur rad'
Danc-rond', destina forrabo
Jen urb’ kaj nokt’ en girad’
Jen for la trajn’ kun la knabo
Al nova tago sur Ter’
Kurante iras sur montoj
Iras ĉe fontoj kaj tra l’ aer’

Kantante sur montar’ sub luna sfer’
Kurante ĉe la steloj tra l’ aer’


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Kampula trajneto