Mostrando postagens com marcador Carlos Lima Melo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Carlos Lima Melo. Mostrar todas as postagens

Mi amas Barra

(Originala titolo: Eu amo Barra)
Verkis: Eudes Roberto Arruda Chaves
Traduko: Jair Salles k Carlos Lima Melo

Mi ja volas vin ĉiam bela
Eĉ pli ol estas vi
Barra do Garças vi ĉarmas
Jen muzo de la popol'
Via grundo riĉa ter'

Ho, urbo de l' luno kaj sun'
De l' plaĝoj el blanka sablar'
De l' akvoj puraj de l' montoj
Barra de l' ardeo blanka

Knabino naskita en valo
Sang' via jen estas la verd'
Diamantoj de la ministoj
Pioniroj estigis ja vin

Barra do Garças vi ĉarmas
Barra do Garças nur am'
Barra jen nia esper'
En vi mi vivas kaj amas vin


Rim: Tiu ĉi estas la oficiala himno de la urbo Bara-do-Garso (portugalingve Barra do Garças).



Video produktita de Ciro Gomes de Freitas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saŭdada flamo

(Originala titolo: Está chegando a hora)
Verkis: Quirino Mendoza y Cortés
Portugallingva traduko: Rubens Campos k Henricão (el Cielito lindo)
Esperanta traduko el la portugala: Carlos Lima Melo

Brulegas saŭdada flamo
En kiu restas plorante dolore...
Ankoraŭ mi gardas memore
La forveturon de mia amo...

Aj, aj, aj, aj... (aj, aj, aj)
La hor' alproksimiĝas,
La tago jam eknaskiĝas, ho ve!
Por ĉiam mi nun foriĝas...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Adiaŭ