Mostrando postagens com marcador Joyce Moreno. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Joyce Moreno. Mostrar todas as postagens

Misteroj

(Originala titolo: Mistérios)
Verkis: Joyce Moreno k Maurício Maestro
Traduko: Flávio Fonseca

Ekflamis fajrem' ene de mi
Ne plu estingebla per ia far',
Eĉ ne per la tuta akvo de l' mar'.
Bezonas mi lerni l' misterojn de l' fajro por via brular'.

Ekpasis river' ene de mi,
Sed ne transnaĝebla per ia far'.
Bezonas mi ŝipon sur tia bar'.
Bezonas mi lerni l' misterojn riverajn ĉe via akvar'.

Vivo kurta,
Natureco,
Kien vi, mia kor'?

Ekbatis ventum' ene de mi
Kaj ne eblis teni min sen erar'.
La vivo kunportis min en malklar'.
Bezonas mi lerni l' misterojn de l' mondo por via sciar'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Infana koro

(Originala titolo: Coração de criança)
Verkis: Fernando Leporace k Joyce
Traduko: Flávio Fonseca

Via koro infana foje spontanas troe
Sed ne sufiĉe
Sed mi certas, ke ĝi, heroe
Frenezas pro la junecfeliĉo

Vivas ekster la reloj,
Kaj zorge pri ĉi ŝanceloj mi eĉ vertiĝas
Do subite mi iĝas
Frenezinfano egale al vi

Vi ludiligas min ĝis la nekontrol'
Min kondukas al bol'
Min prenas, min fandas, min turnas, min frandas
Ĉevalo senbreda, sed ĉe mia tuta posed'

Vi estas la predanto manĝonta min
Hejmobesta fidel'
Dorlotas, karesas, min mordas kaj ĉesas
Min igas pluvo kaj suno, luno, miel'

Mi mergiĝas en strangan
Ardan misteron de la nekresk'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Femino

(Originala titolo: Feminina)
Verkis: Joyce
Traduko: Flávio Fonseca

- Patrin', klarigu terminon, nu, kio estas femino?
- Ne estas rigardo, afekto, harar', nur esti ino dum tuta la jar'
- Do min iluminu, klarigu pri la destino
- Destino troviĝas en ofta refar', post la vitrino al samtrotuar'

Vi kudru la vivan fadenon por posta malprepar'
Kaj do sin lanĉu al mondo sen iaspeca bar'

- Patrin', klarigu terminon, nu, kio estas femino?...

Kuiru kaj servu ĉetable per bona kulinar'
Kaj do per alia fajro bruligu sen kompar'

- Patrin', klarigu terminon, nu, kio estas femino?...

Kaj tiu mistero ĉiamas en star'
La femino, la ino dum tuta la jar'



Kantas: Denika Lua k Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Klara kaj Ana

(Originala titolo: Clareana)
Verkis: Joyce k Maurício Maestro
Traduko: Cícero Soares

Malgranda kor’
Miela kolor’
Farit’ el suker’
Ludanta kateto
En suna maten’
Per bula faden’
Patrin' sentas ĝin
Korbatoj sen fin’
De Klara, Ana
En la uter’
Akvo, tero, fajro, aer’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).