(Originala titolo: O maior mistério)
Verkis: Renato Teixeira
Traduko: Cícero Soares
La mistera ver': vidi misteron
Ve, mi, Sinjorino Dia Homnaturo!
Fortune estus vidi nur la veron
Ravita de la simplo ĉie sen poluro
Ne pro la sola ĉarmo de l' parolo
Sed pro la beleco de l' parola volo
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Renato Teixeira. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Renato Teixeira. Mostrar todas as postagens
Daŭrigo antaŭen
(Originala titolo: Tocando em frente)
Verkis: Almir Sater k Renato Teixeira
Traduko: Cícero Soares
Mi paŝadas lante ĉar jam tro rapidis
Portas ĉi rideton ĉar mi ploris same tro
Nun mi sentas min pli forta, pli feliĉa, eble
Kun mi la sendubo pri malmulta mia sci'
Aŭ pri nesci'
Koni pri la bandoj kaj abandon'
Pri kolor' de l' koto kaj de l' koton'
Bezonatas amo por la pulsad'
Bezonatas paco por rida son'
Bezonatas pluvo por florburĝon'
Pensas mi ke l' vivplenumo estas kon' ambaŭa:
La kompren' de l' marŝo kaj daŭrig' antaŭen
Kiel maljuna vakero dum bovkondukado
Mi irigas tagojn laŭ la longa pad' kun ĝoj'
Mi estas voj'
Koni pri la bandoj kaj abandon'...
Ĉiu homo amas iam, ĉiu homo ploras
Iam ni alvenas, poste jam ni foras
Ĉiu hom' el ni komponas sian vojon
Ĉiu mem estul' kunvivas kun naturkondiĉ'
Por la feliĉ'

Pilgrimo
(Originala titolo: Romaria)
Verkis: Renato Teixeira
Traduko: James Rezende Piton
Rev' kaj polv' en la man', la solula kompan',
Kiel mi, sorbita en la pensoj,
Dum ĉevalrajdado
Kun laz' kaj kun lian', el amara solan'
Estas viv' je labora elan'
REFRENO:
Kamparane mi paradas fide
Ho, Dipatrin' Aparesida!
Ĵetu lumon al mia profundo,
Igu ĝin klarvida
Mia patro, peon' - la patrin', nur sindon'
La fratar' perdiĝis en la viv'
Serĉante aventurojn
Post divorc' kaj la forc', estis lud' kaj eksklud'
Pri bonŝanc', ne vidita, nur alud'
(REFRENO)
Oni diris al mi veni al tiu lok'
Por pilgrime kaj per preĝo pledi:
Pacon al malamoj!
Manke de preĝo-ard', estas mia standard'
Nur rigard', nur rigard', nur rigard'.
(REFRENO)
KURIOZAĴO (NT): Nia Sinjorino (de la Koncipiĝo) Aparesida estas la patrona sanktulino de Brazilo por katolikoj. Tiu nomo ("Aparecida"), en la portugala signifas "la aperintan". Tio rilatas al la terakota figuro de la sanktulino trovita de fiŝkaptistoj ene de rivero, en 1717. Ĉe tiu riverbordo formiĝis vilaĝo, kiu estas la nuntempa urbo Aparecida, en ŝtato San-Paŭlo. La loka katedralo estas la plej granda dediĉita al Maria en la mondo kaj estas oftaj individuaj kaj kolektivaj pilgrimadoj, eĉ surĉevale, kiel tradicio.

Ĉeval' sovaĝa
(Originala titolo: Cavalo bravo)
Verkis: Renato Teixeira
Traduko: Cícero Soares
Vidante kamparĉevalon
Dum libera galopad'
Alvenis al mia kapo
Senbrida kordeziro
Ankaŭ iri
Troti kun ĉeval'
Koro de kok' matena
Forto de nokta ŝoso
Kruro de kanaben'
Espero de juna ĵoso
Kaj jen mi al mondo fora
Rajdanta sur propra dorso
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Renato Teixeira
Traduko: Cícero Soares
Vidante kamparĉevalon
Dum libera galopad'
Alvenis al mia kapo
Senbrida kordeziro
Ankaŭ iri
Troti kun ĉeval'
Koro de kok' matena
Forto de nokta ŝoso
Kruro de kanaben'
Espero de juna ĵoso
Kaj jen mi al mondo fora
Rajdanta sur propra dorso
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Assinar:
Postagens (Atom)