Mostrando postagens com marcador Elvira Fontes. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Elvira Fontes. Mostrar todas as postagens

Kanzono

(Originala titolo: Modinha)
Verkis: Sérgio Bittencourt
Traduko: Elvira Fontes

Freŝa rozo ĉe fenestro
Naskas adoleskan revon
Kaj se knabo nun mi estus
Tiu roz' ne tie restus
Mi fiere ĝin donacus
Al l' unua amatino
Kaj per tiu malmultaĵo
Ja montriĝus mia am' (ja mia am')

Jen la sun' ĉe okcidento
Naskas maturecan revon
Mia voĉ' en voĉ' de l' vento
Serĉas vian silueton
Por vers' mia ĉagrenita
Ĉu ne estas plu pardon'?
Mi min perdas vin serĉante
Kaj min trovas en kanzon'

Ve, mi mortos, amatin'
Serĉante vane vin


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kiel povas vivi fiŝo

(Originala titolo: Peixe vivo)
Verkis: Henrique Almeida k Rômulo Paes
Traduko: Elvira Fontes

Kiel povas vivi fiŝo
ekster maro aŭ rivero?
Kiel povos vivi mi
Kiel povos vivi mi
ja sen via, ja sen via,
ja sen via kortenero?

La paŝtistoj de l' vilaĝo
mokis pri mia sufero.
Kiel povos vivi mi
Kiel povos vivi mi
ja sen via, ja sen via,
ja sen via kortenero?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).