Mostrando postagens com marcador Edu Lobo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Edu Lobo. Mostrar todas as postagens

Zambi'

(Originala titolo: Zambi)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: James Rezende Piton

Jen Zambi' sub puno, hej, jen Zambi'
Jen Zambi' tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zambi'
Jen Zambi' dumnokte, hej, jen Zambi'
Jen Zambi' tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zambi'

"Hej, sufer' ne plu! "
Zambi-ekkri'
Sango en flu'
Samas kolor'
Samas forir'
Samas dolor'

Jen Zambi' kun armo, hej, jen Zambi'
Jen Zambi' tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zambi'
Jen Zambi en lukto, hej, jen Zambi'
Jen Zambi' tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zumbi'

Ne plu tia viv'
En sklaviga mort'
Samas ĉiel'
Samas la kort'
Samas amor'
Samas la fort'

Ganga-zumba, hej, hej, hej, la ekir'
Al la lukto tuj, tuj, tuj, de Zumbi
Jen Zumbi-ekkri': "hej, hej, mia frat!
Samas ĉiel', tuj, tuj, tuj,
Samas bat'!"

Ek, mia fil'
Kaj kapitan'!
Ganga-zumba
Libereco
Libereco
Ganga-zumba,
Samidean'!

Jen Zambi' luktanta, jam en deĵor',
Akra tranĉilo, tranĉ' sen dolor'
Samas la sango,
Samas kolor'

Jen Zambi' mortanta, hej, jen Zumbi'
Jen Zambi', tuj, tuj, tuj, tuj, jen Zumbi'
Ganga-zumba, hej, hej, hej, venas li
Ganga-zumba, tuj, tuj, tuj, jen Zumbi'


Rim (notoj de la tradukinto):
- Zambi aŭ Zambi' (el Nzambi, la kreinta dio por la nacio bakongo, etno en teritorioj de Angolo, Respubliko Kongo kaj Demokratia Respubliko Kongo) estas la nomo por Dio en umbando.
- Ganga-zumba (kun la signifo "granda filo de Zambi") - la unua gvidinto, inter 1670 kaj 1678, de la kilombo Palmares, en Pernambuko.
Zumbi' (nomo kun la signifo "spirito" aŭ "demono") naskiĝis en Palmares ĉ. 1655, nevo kaj heredinto de Ganga-zumba en tiu kilombo. Li mortis en 1695 kaj la mortotago (la 20ª de novembro) estas feriotago en Brazilo, omaĝe al la sklavigitoj, kiuj rezistadis.
- Kilomboj - rifuĝejaj vilaĝoj kreitaj de eskapintaj sklavigitoj tra la tuta Brazilo.

Rim²: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kandejo

(Originala titolo: Candeias)
Verkis: Edu Lobo
Traduko: Flávio Fonseca

Hodiaŭ nepre mi foriros al Kandejo
Hodiaŭ nepre, karulin', reiros mi
El tero nova eĉ saŭdadon mi ne portos
Male, malmulte da traktinda histori'

Mi sopiras lunan venon
El malantaŭ la filiko
Pajlaj hamakoj sur sceno
De l' plaĝo-pec' de siliko

Mi sopiras lunon blankan
Lumigantan kvazaŭ tago
Kaj pri via okul' danka
Estas mia la imago

Hodiaŭ nepre mi foriros al Kandejo
Hodiaŭ nepre, karulin', reiros mi
El tero nova eĉ saŭdadon mi ne portos
Kontraŭe, tre malmultajn faktojn por la sci'

En komenco de l' ĉielo
Tie en ombra linio
Vidos mi la boatiston
Remantan kun emocio

Procesi' de blankaj veloj
Al la flanko de Baio
Procesi' de blankaj veloj
Al la flanko de Baio

De Baio
De Baio, ja hodiaŭ
De Baio, ja hodiaŭ
De Baio


Rim: Kandejo estas urbo en la brazila ŝtato Baio.

Rim2: Jen bona sugesto de Cícero Soares por la dua strofo:
Mi sopiras lunan venon
Tra filika foliaro
Palaj hamakoj sur sceno
Sur sablo dise ĉe l' maro



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanto trista

(Originala titolo: Canto triste)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉar en mia viv' estis vi ĉiam la printempo
Revenu al mi
Denove vi lumigu mian kanton
Mi amas vin, ho ve
Mi volas vin, ho ve
Mi longatempe ne ekzistas

Kiel la printempo, kiu ankaŭ malaperis
Sen adiaŭ eĉ
Kaj nun en mia viv' estas nenio
Kiel kares' de vi
Kiel silent' de vi
Kiel ridet' de vi
Mi tristas

Ha, luno, kompatu min
Vaganta en ĉiel'
Rakontu, kie sin kaŝas mia kara?
Kie mia senkompara?
Vi diru al ŝi ke mi vegetas
Kaj mi petas, mi nur petas

Ke memoru ŝi la horojn poeziajn
La noktojn de ĝojec'
Kaj diru ke l' saŭdado plu rezistas
Ke mi nun solas
Ke nur insistas
Ĉi kanto trista
En la solec'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bandita ploro

(Originala titolo: Choro bandido)
Verkis: Edu Lobo k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Eĉ se la kantistoj estas falsaj kiel mi
Ha, estas bela, ja ne gravas
Estas bela la kanzon'
Eĉ se la poetoj kunmizeras
En la versoj estas bon'
Eĉ ĉar muziknotoj estis surdaj
Kiam dio la fripon'
Faris el la trip' l' unuan liron
Kaj vekiĝis ĉiu son'
Do naskiĝis tiam la baladoj
Kaj la ravo de l' banditoj kiel mi
Kantante pri:
Por mi naskiĝis vi
Por mi naskiĝis vi

Eĉ se vi nun fermos la orelojn
Kaj fenestrojn de l' mantelo
Mia muzo, vi ne fuĝos de la tent'
Eĉ ĉar mi parolas volapuke
Per la lingvo de l' silent'
Eĉ se vi forkuros de mi nun
Tra labirintoj kaj tra l' brum'
Sciu, ke l' poetoj kaj blinduloj
Povas vidi en mallum'
Tiam malpli saĝa ol antaŭe
Pli kuraĝa, vi kontraŭe
Certe tuj liveros vin:
Konduku min al fin'
Konduku min al fin'

Eĉ se l' amindumoj estas falsaj kiel nia
Estas bela, ja ne gravas
Estas bela la kanzon'
Eĉ kiam eraras la amantoj
En la amo estas bon'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ekiru ni

(Originala titolo: Borandá)
Verkis: Edu Lobo
Traduko: James Rezende Piton

Rekantaĵo:

Ekiru ni
La tero en plensek', iru ni
Jes, iru ni
Ĉar ne alvenis pluv', iru ni

Mi jam faris mil promesojn
Fojrefoje preĝis mi
Eble la preĝ' tro mallaŭtas
Ĉar min ne aŭskultas Di'
Eble la preĝ' tro mallaŭtas
Ĉar min ne aŭskultas Di'

(Rekantaĵo)

Mi foriras kun la ploro
Kun la memoro pri mia lok'
Sed ekiru ni
La tero en plensek', iru ni
Jes, iru ni
Ĉar ne alvenis pluv', iru ni

Ju pli mi nun iras for
Des pli pens' incitas min
Ke pli bonas la memoro
Ol l' apudo en ruin'.
Ke pli bonas la memoro
Ol l' apudo en ruin'.

(Rekantaĵo)


Rim: Sur la foto, pentraĵo de la fama brazila pentristo Candido Portinari, titolita Retirantes.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mateniĝa kanto

(Originala titolo: Canção do amanhecer)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Aŭdu,
Okulfermu, karulin',
Ankoraŭ noktas, jen silento.
Kaj ni du en tristeco de la post'
Kontemplas la ĉielon de l' adiaŭ.
Ha, ne ekzistas pac',
Se adiaŭ estas.
Tial tristas nia am'.
Ha, venu kun mi en silento
Por rigardi la nokton mateniĝi,
Lumigi la solecajn paŝojn, niajn jesojn,
Ĉiujn la promesojn,
Ĉiujn la karesojn.
Jen tagiĝas frumateno,
Kantas la ĉiel'!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Por diri adiaŭ

(Originala titolo: Pra dizer adeus)
Verkis: Edu Lobo k Torquato Neto
Traduko: Flávio Fonseca

Adiaŭ
Mi foriras ja
Ĉiam ien ajn
Certe kiel solo
Tiel sole, ha!
Forgesenda tru’
Mi ne lasos plu
Tian mian rolon

Ha, bedaŭrinde ne
Eblas montri, ke
Amo egis tiom
Tamen ion mi petas al vi:
Venu!
Mi ripetas nur:
Venu!
Eĉ almenaŭ por
Diri al mi:
Adiaŭ!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Eĉ se por ne plu
Je la lasta foj’

Preĝo

(Originala titolo: Reza)
Verkis: Edu Lobo k Ruy Guerra
Traduko: James Rezende Piton

Lada lavata Samarkand' Ave Maria
Lada lavata Samarkand' Ave Maria

Pro l' amor' mi iris
Foren tra distanc'
Sinjor', se l' amor'
Jam montriĝas ne plu
Plej taŭga la taktik'
Mi turniĝos al artifik'
Ho, Sinjor', jen mia preĝ'
Per la kant', espereble kun efik':

Lada lavata Samarkand' Ave Maria
Lada lavata Samarkand' Ave Maria

Mia sankta kurator',
Fariĝu la amor'!

Lada lavata Samarkand' Ave Maria
Lada lavata Samarkand' Ave Maria

Se malfortas mia preĝ',
Milfoja ripetiĝ':

Lada lavata Samarkand' Ave Maria
Lada lavata Samarkand' Ave Maria


Rim (N.T.) - En la originala rekantaĵo, estas rediro sen aparta signifo. Ĝi fontas el tempo, kiam romkatolikaj mesoj estis diritaj en la latina, sed la plej multaj fideluloj ne komprenis la lingvon. La galimatia esprimo reprezentas tion, kiel la latina sonis al la nescipovantaj fideluloj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Konsiderante

(Originala titolo: Considerando)
Verkis: Edu Lobo k Capinam
Traduko: Flávio Fonseca

Konsiderante erarojn
Kaj malgrandajn bonfarojn
Mi min sentis merita
Almenaŭ por pet':
Por ĉi brusto, la balzamon
Por ĉi tag', malpli da dramo
En seneco de la kisoj
En poezio malbena

Konsiderante la dronon
En rutin' galiona
Mi min sentis merita
Almenaŭ por pet':
Klarveteron por tenebro
Kaj por ŝtormoj de la febro
Por sinkitaj en drinkemo
En longaj noktoj malplenaj

Mi estas ordinarul'
La virino en maljuno
La vagabonda poeto
La naviganto de l' luno

Konsiderante erarojn
Kaj modestajn bonfarojn
Mi min sentis merita
Almenaŭ por pet':
Ke l' luna kruela klaro
Ke l' taga feroca fajro
Pagu prezon de l' memoro
De l' longaj noktoj malplenaj



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Beatric'

(Originala titolo: Beatriz)
Verkis: Edu Lobo k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu,
Ĉu ŝi estas juna?
Ĉu ŝi estas trista?
Ĉu estas inverse?
Ĉu estas pentraĵo
La in' post kulis'?
Se ŝi nur dancas en sepa ĉiel',
Se ŝia lando estas nura mis'
Kaj se ŝi rolas kvazaŭ en fabel'?
Kaj se enirus mi en ŝian vivon...

Vidu,
Ĉu ŝi porcelanas?
Ĉu estas etera?
Ĉu estas freneza?
Ĉu estas scenaro
La dom' post kulis'?
Se ŝia hejmo estas en kastel'
Kaj se la muroj estas el turkis'
Kaj se ŝi ploras en iu hotel'?
Kaj se enirus mi en ŝian vivon...

Jes, konduku min por ĉiam, Beatric'!
Instruu min ne marŝi sur la grund'.
Porĉiamo estas nur kapric',
Indic' de katastrofoj en mia profund'.
Diru ĉu danĝeras vivi en delic'.

Vidu,
Ĉu ŝi vere stelas?
Ĉu estas mensogo?
Ĉu nur komedia?
Aŭ ĉu estas dia
La viv' post kulis'?
Se ŝi hazarde falos el ĉiel'
Kaj se l' pagintoj krias por la bis',
Se monpostulos iu ĉefanĝel'?
Kaj se enirus mi en ŝian vivon...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝi estis bon'

(Originala titolo: Só me fez bem)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉu estis ia fuŝ',
Ĉu estis ia bon',
Por mi ĝi estis bon'
Al mia kor'.

Suferis mi kaj vi,
Mi ploris pro kortuŝ',
Sed ĝi valoras pli
Por ĉies kor'.

Jen la vivo,
Jen la ama vol'.
Ĝi valoras pli
Ol ia konsol'.

Nature, sen forpuŝ',
Nenia ĉenbezon',
Por mi nur estis bon'
Al mia kor'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vento brava

(Originala titolo: Vento bravo)
Verkis: Edu Lobo k Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca

Jen sieĝ' sovaĝa, jen palma al'
Limo de la sklav' inter bon' kaj mal'
Leĝo imperia, kron' el kristal'
Nigra marĉa kalmo ĉe Pantanal'
Sed la vento sin turnas en final'
Venas vento brava, la vento brava

Jen torturo, fero, punvergo, sal'
Jen la morto, timo, rankor', fatal'
Leĝo imperia, kron' el kristal'
Nigra marĉa kalmo ĉe Pantanal'
Sed vetero sin ŝanĝas en la val'
Venas vento brava, la vento brava

Kiel sango nova
Kiel kria flugad'
La rivera torento
Nepre en alta grad'
Alta grad'

Vento turniĝanta en klara mar'
Sen kolor' aŭ ras' estas nur barbar'
Kaj se venas vent', sin anoncas far'
De la ventokirlo pro la erar'
Do se tuj ruĝiĝos la verdpalmar'
Jen la vento brava, la vento brava



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Alvenado

(Originala titolo: Chegança)
Verkis: Edu Lobo k Oduvaldo Viana Filho
Traduko: Flávio Fonseca

Ni kune alvenas de ĉie ajn
Kaj de ĉie kie ne plu estas gajn'
Ni kune alvenas de ĉie ajn
Kaj de ĉie kie ne plu estas gajn'

Portante dum alven'
Falĉilon oldan, inon novan
Kaj refrenon esperplenan
Kaj refrenon esperplenan

Ha, se la viv' estus alven'...
Ha, se la viv' estus alven'...

Senhalta alven', edziĝa festen'
Edziĝo por multfila ven'
Turni mondon per senĉesa tren'
Turni mondon per senĉesa tren'
Turni mondon per senĉesa tren'


Rim: La supra foto estas pentraĵo titolita Retirantes (1944), de la brazila pentristo Cândido Portinari.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Troltreno

(Originala titolo: Arrastão)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

He, jen la floso sur mar'
He, he, he
Jen hodiaŭ troltren'
He, iru ni por fiŝar'
Lasu la ombron kaj venu vi!

Jen la troltreno en vasta mar' sen fin'
He, vi venigu ŝin, Jemanĵa', al mi

Mia Sankta Barbara, vi benu min
Vi edzigu min al Ĵanaina 

He, trenu ĝin sen erar'
He, he, he
Jen okazas troltren'
He, jen Reĝino de l' Mar'
Venu vi al entrepren' por mi

Helpu min Dio, Nia Sinjor' de Bonfin'
Tiom da fiŝoj neniam vidis ni


Rim:
- Jemanĵa’ = oriŝao de l' maro.
- Ĵanaina = sireno el salaj akvoj; ankaŭ unu el la nomoj de Jemanĵa'.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Duobla balanco

(Originala titolo: Gingado dobrado)
Verkis: Edu Lobo k Cacaso
Traduko: Flávio Fonseca

Mi ne rakontos ion, ve!
Mi kantas nur kaj rimas ne
Ia feri' agonia,
La fia Maria, fikci-amis ĉar
Krio, fobio, furio,
Sen tio mi kuras de am' kaj de mar'

Mi kantas nur kaj rimas ne
Mi remas, tamen dum kape'
Cedo, rimedo, posedo,
Obsedo aŭ tedo de am' kaj de mar'
Digo, intrigo, troigo
Instigo, senigo sen ligo al mar'

Kiu ne trovas sin mem
Faras kastelon el flar'
Mi vortigas ion nur por kre'
Kion ĉe vi duoble balancas
Mi ne scias diri pri la am'
Mi simple nur distancas

Mi ne rakontos ion, ve!
Mi kantas nur kaj rimas ne
Cedo, rimedo, posedo,
Obsedo aŭ tedo de am' kaj de mar'
Digo, intrigo, troigo
Instigo, senigo sen ligo al mar'

Kiu ne trovas sin mem
Faras kastelon el flar'
Mian senton montras ne pase'
Mia verso ne rivelas, anhelas
Diras vorton mi, pro kredo je
Ŝia balanco bela


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Rondodanculo

(Originala titolo: Cirandeiro)
Verkis: Edu Lobo k Capinam
Traduko: James Rezende Piton

Rondodanculo, dancemulo, ho!,
Juvelŝton' de via ring’
Pli ol suno brilas tro!

Rondodanco de la steloj
Etendiĝas tra l' ĉiel'
Laŭ la lum' de la plenluno
Laŭ lumtur' de Santarém
Nek la luno kaj ne stelo
Nur sopiro tre brilanta
En okuloj kun amem'

(refreno)

Rondodanco de la roso
Malkovrante nur sencela
La miregon jam dormantan
Ĉe koramikin' anĝela
Kiu pace dormas, sonĝas
Transportata de la vento
Sur portil' de nubo hela

(refreno)

Bove kuras la sep steloj
Sur la sepo ĵuroprem'
Je la zon' de Oriono
Vi zorgu pri la problem'
De l' amor' kaj la ĵurado
Jam la matenstelo ploras
Pro sepopa la kredem’

(refreno)


Rim (Noto de la tradukinto): Rondodanco estas popola arto en la norda marbordo de brazila ŝtato Pernambuko. La rondodanculo, aŭ rondodanca mastro, kantas por tiu dancado.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Branca Dias

(Originala titolo: Branca Dias)
Verkis: Edu Lobo k Cacaso
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉu la singulto aŭdata, aŭdata
Estas la vento pasanta, pasanta
Tra l' nigra gorĝo de l' nokto, de l' nokto
Kun sia klingo glacia, glacia?

Ĉu estas vento tranĉanta, tranĉanta
Per sia falĉo anksia, anksia?
Ĉu estas puto profunda, profunda
Ĥaoso agonia?

Ĉu furiozo de l' vento volanta
Konduki vian korpeton tre puran
Tra la vojeto pli longa, obskura,
Por la vojaĝo pli ombra, glacia?

Ĉu via korpo virina tre blanka
Kiu sub luno nudiĝis ebria
Estas la vento vespera vokanta,
Ĥaoso agonia?

Ĉu la surprizo de l' vento volanta
Konduki vian korpeton tre puran
Tra la vojeto pli longa, obskura,
Por la vojaĝo pli ombra, glacia?

Tiu singulto aŭdata, aŭdata...


KURIOZAĴO: Branca Dias Coronel (Viana do Castelo/Portugalio, ĉ. 1515 - Capitania de Pernambuco, ĉ. 1589) estis sukerfabrikestrino en la brazila kolonia periodo. Novkristanino, ŝi estis procesita de la Sankta Ofico, akuzita pri sekreta praktiko de Judismo.

Ŝia vivo troviĝas inter historio kaj legendo. Konsiderata kiel unu el la heroinoj de la Kolonia Brazilo kaj de la subŝtato Pernambuko, Branca Dias estis, en la 16ª jarcento en Brazilo, la unua portugala virino kiu administris sinagogon en sia tero, la unua laika instruistino de knabinoj kaj unu el la unuaj sukerfabrikestrinoj.

Denuncita de la patrino kaj de la fratino, kaj arestita de la Inkvizicio en Lisbono, Branca Dias vojaĝis al Brazilo kun sep gefiloj, kaj vivis inter la urboj Camaragibe kaj Olinda, kie ŝi naskis pliajn kvar gefilojn.

Dum la unua vizito de la Sankta Ofico al Brazilo, en fino de la 16ª jarcento, gefiloj kaj genepoj de Branca Dias estis arestitaj, akuzitaj pri rekonvertiĝo al Judismo kaj kondukitaj al Lisbono, kie ankaŭ ili estis punitaj en aŭtodafeoj. (Fonto: Wikipedia)



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Memoroj de Marta Sare'

(Originala titolo: Memórias de Marta Saré)
Verkis: Edu Lobo k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: Flávio Fonseca

La domo en la bieno
Luno lumiganta l' pordon
Lasanta brilon klaran
Sur ŝtonoj de l' ŝtupar'
Luna kristalo
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru...

La deviga preĝbidaro
Vespermanĝo sen fascino
Ĉiutage, saman horon,
La rakontoj de Dorino
Marta Sare'
Marta Sare'
Eniru...

Blulanterno disrompita
Pun', doloro furioza
La kanzono plej sentita
Galopado de ĉevalo
Juna Severino
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru...

Batas forte ŝia kor'
En la brusto la impliko
La rideto plene honta
De l' unua koramiko
Marta Sare'
Marta Sare'
Eniru...


Rim: Kanto verkita por teatraĵo, en 1968.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Babilaĉo

(Originala titolo: Lero lero)
Verkis: Edu Lobo k Cacaso
Traduko: James Rezende Piton

Mi, brazilano, laŭ alteco unu plia,
Mi tre amas Rozalia-n sed alia volas min
Ĉar en l' amor' la malvenkinto ofte gajnas
Pli ol stranga tio ŝajnas, elturniĝu en la fin'

Mi ne koleras, ne toleras ies klaĉon
Mi ne ŝatas babilaĉon, vere aĉas onidir'
Ĉiam trankvila, mi travivas kun honesto
De l' laboro al la festo mi kondutas laŭ dezir'

Jen mi, poeto, sen forpuŝo de la rolo
Mi versadas pro petolo kaj mi faras laŭ bezon'
Per mismetriko, blanka verso, riĉa rimo
Mi umadas sen intimo, jen duono de la don'

Brazilano, multefaka, multeflanka,
Pilkolerta, mono-manka, multiplikoj en parker'
Se kvar sepoble estas dudek ok, jen paro,
De parolo ĝis la faro, nur tuber' en la afer'

Mi ne tro riskas, ne dolĉigas kaj ne spicas
Senofende mi oficas, nur eldiras laŭ la plan'
En ĉiu loko mi impresas, lasas famon
Mi superas ĉian dramon, eĉ la farojn de satan'

Estas proverbo prava de malnova tempo
Pri hirundo en printempo kaj rikolto en aŭtun'
Mi nur esperas, ke ne vanos retoriko,
Rabobirda zonotriko, restu for de la farun'!


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanzono de l' baletistino


(Originala titolo: Ciranda da bailarina)
Verkis: Edu Lobo k Chico Buarque
Traduko: Vitor Mendes

Ĉiuj havas, ve
ian ajn vundon surhaŭtan,
markon de vakcin' ĉiuj havas.
Ĉiuj havas vermojn
kaj lakso ĉie svarmas,
nur baletistino havas ne.

Kaj ankaŭ ne jukon,
pernion nek verukon,
ŝi ian ajn vundaĉon havas ne.

Traserĉante, se
eblas, tra infanaj haroj
oni trovas ofte pedikon.
Ĉiuj havas fratojn
kun strab' en okulparoj
nur baletistino havas ne.

Sur ungoj malpuraĵojn,
sur dentoj manĝrestaĵojn,
vundŝelon sur la haŭt' ŝi havas ne.

Sen escepte de
iu ajn, okulomukon
havas ĉiuj en frumateno.
Multe da ĉagren'
estis pro la flava feblo.
Nur baletistino havis ne.

Timo je alteco ja,
timo je la falo ja,
Timo je vertiĝo oftas tre.

Laŭ konfeso de
homoj ene de preĝejoj
ĉiuj havas multe da pekoj.
ĉiuj havis iun
unuan amoranton,
nur baletistino havis ne.

Ne estas orelmuko
al ŝi, nek sur buŝ' suko,
ĉifona kalsoneto estas ne.

Eĉ okazas ke
vent' hontigas la pastraron
se l' vento levas al ĝi sutanojn.
Traserĉante se
ĉiuj havas la pubharon,
nur baletistino havas ne.

Ĉambron sen meblaro,
gutadon dum tutjaro,
Problemojn familiajn, kiuj ne?

Ĉiuj havas, ve,
Nur ŝi havas ne,
Ĉiuj havas, ve.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).