Mostrando postagens com marcador Jane Duboc - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Jane Duboc - I. Mostrar todas as postagens

Tiel estas

(Originala titolo: Acontece)
Verkis: Cartola
Traduko: Vitor Mendes

Forgesu, nia am' jam ne festas
Ja ĉio en la mondo tiel estas
Kaj jen estas ke mi ne plu amas vin
Kaj la plor', la sufer'
Sen merit' en vi nestas
Sed tiel ja estas

Kaj jen estas ke nun mia kor' estas svena
Kaj nia nesto de am' estas malplena
Se mi daŭre mensogus ke mi amas vin
Ke l' amo restas
Sed ne volas, ne rajtas ja mi
Tiel ja ne plu estas.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tago en Itapuan'

(Originala titolo: Tarde em Itapuã)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Baneluzita kalsono, vagad' en milda somer'
Fora senfina marfono, ĉiela ark' en l' aer',
Poste la plac' en promeno, kaimkanzona etos',
Ripoz' en mat' el vimeno, bongusta akv' el kokos'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'

Ĝui la maron, prezenti plej ĉarman verdon ĉe l' strand’,
Pri l' naturbeloj komenti drinke de brazila brand’
Kaj gape forrigardante la maron ĉe l' horizont',
Senti magie kaj lante rondiron de l' tuta mond'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'

Ĉe l' freŝa brizo vespere venanta borden de l' mar',
Brue blovante leĝere supren de l' kokosarbar'
Kaj en la spaco serena kiel en sentempa nun',
Dormi ĉe l' bruna belplena Itapuana plenlun'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'


Rim:
- Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Memeldona, 2007
- "kaimkanzona etoso" = etoso de kanzono en la stilo de Dorival Caymmi
Obs:
- Gravada no álbum Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Independente, 2007
- "kaimkanzona etoso" = atmosfera de uma canção no estilo de Dorival Caymmi




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Liberhorar' en Itapoã

Iu kantas

(Originala titolo: Alguém cantando)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Jen iu kantas fore de ĉi
Jen iu kantas fore, fore
Jen iu kantas bone
Jen iu kantas tre
Kaj plaĉe sin aŭdigas la kant’

Jen iu kantas kanton kun bel’
Jen ies voĉo en ĉi ĉiel’
Jen ies voĉo kanta
Jen ies voĉo nun
Kantante kvazaŭ al neniu

Jen ies voĉo tiam venas el la kor’
De kiu tenas tutan puron
De la naturo
La peko kaj pardono estas for.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Venu, Luzia

(Originala titolo: Anda, Luzia)
Verkis: João de Barro (Braguinha)
Traduko: Flávio Fonseca

Venu, Luzia,
Kun tamburino, al la karnaval'
Venu, Luzia,
Malĝoj' efikas kiel korvual'

Surmetu veston fantazian
Ĝojigu vian belmienon
Ĉar vivo estas tre defia, Luzia
Do oni ja profitu la arenon


Rim: Luzia estas virina nomo.
Obs: Luzia é um nome feminino.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sunleviĝo

(Originala titolo: Nascente)
Verkis: Flávio Venturini k Murilo Antunes
Traduko: Flávio Fonseca

Heliĝas maten',
La suno kaŝos tuj la klaran stelon
Ardantan,
Perlon de l' ĉiel' reflektanta
La vian.
La taga lum' kontemplas vian korpon
Soifan,
Plenan je plezur' kaj deziro
Ardantaj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pluvas sur la rozujo

(Originala titolo: Chovendo na roseira)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: James Rezende Piton

Vidu,
Ke la rozujon pluvo kronas,
Rozuj' ne flaras, florodonas
La freŝecon de humidaj gutoj
Kaj de Luiza, kaj de Paŭliĉjo, kaj de Johan',
Sen posedant'

La petaloj rozaj forportitaj de la vento
Dum tre pura am' forportis mian sentimenton
Vidu, ke zonotriko apudestas
Kaj sur malseko ĝi jam festas,
Antaŭvidante la printempon

Vidu, tre bonan pluvon, facilmovan,
Sur la rozujo florokova,
Bona pluvo, kreopova,
Tero-akviga, river-pleniga, ĉiel-puriga,
Estig' de l' blu'...

Vidu, la jasmenujo floroplenas
Kaj vigla akvo rivereta
Sin ĵetas sub la trankvilakvan riveron

Hej, neniu mastras vin
Hej, neniu mastras vin



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Pluvo sur rozujo

Pluvo sur rozujo

(Originala titolo: Chovendo na roseira)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu, sur la rozujo pluvas lante
Ĝi floras nur, ne parfumante
Pro freŝec' de l' humidaj gutoj
Ĝi apartenas ne al Paŭliĉjo, Luis', Johan'...
Nenies, do!

Rozpetaloj estas forportataj de la vento
Mian penson kune portis pura ama sento
Vidu, apude loĝas juna pigo
Kaj dum promen' post malsekigo
Divenis ĝi printempon fruan

Vidu, jen plezuriga pluvo bona
Al la rozujo akvondona
Pluvo bona, tre bezona
Jen sur la tero, pli al rivero, tra la aer'
Ĝis venas blu'

Vidu, ĉe jasmenujo floras ĝojo
Kaj dume pura vigla rojo
Ĵetiĝas al la rivero pli trankvila
Ha, vi estas ja nenies
Ha, vi estas ja nenies



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)




Vidu alian version:
Pluvas sur la rozujo

Liberhorar' en Itapoã

(Originala titolo: Tarde em Itapoã)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Aaron Köenig

Banokalsono malnova
Kaj travagadinda tag'
Senfina maro sinmova
Kaj super ni ĉielark'
Poste ĉe l' placo Caymmi
Plenas la korpo je van'
Senĉese bastomatumi
Kokostrinkaĵ' en la man'

Jen ĝoj':
Liberhorar' en Itapoã
Sun' sen nubar' en Itapoã
Muĝo de l' mar' de Itapoã
Ambabilad' en Itapoã

Kiam la mar' inaŭguras
Verdecon kvazaŭ verdid'
Ĝisoste mi argumentas
Kun branda sukerkanid'
Kaj kun la vid' perdiĝanta
Ie ĉe la horizont'
Trankvila kaj rimarkanta
Eĉ la turniĝon de l' mond'

Poste la taŭz' anserhaŭta
De l' vento de la vesper'
Leviĝas susur' mallaŭta
El palmoj al la aer'
Kaj en la spacoj serenaj
Sen morgaŭ, hieraŭ, nun
Mi dormas en brakoj benaj
Sub itapoana lun'


Rim:
- Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
- Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Paola Giannini
Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales
Gitarludas: Otílio Ferreira


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Tago en Itapuan'

Por diri adiaŭ

(Originala titolo: Pra dizer adeus)
Verkis: Edu Lobo k Torquato Neto
Traduko: Flávio Fonseca

Adiaŭ
Mi foriras ja
Ĉiam ien ajn
Certe kiel solo
Tiel sole, ha!
Forgesenda tru’
Mi ne lasos plu
Tian mian rolon

Ha, bedaŭrinde ne
Eblas montri, ke
Amo egis tiom
Tamen ion mi petas al vi:
Venu!
Mi ripetas nur:
Venu!
Eĉ almenaŭ por
Diri al mi:
Adiaŭ!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Eĉ se por ne plu
Je la lasta foj’

Mi rekomencus ĉion

(Originala titolo: Começaria tudo outra vez)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Flávio Fonseca

Mi rekomencus ĉion plu kaj plu
Se necese estus, mia amo
La flamo en la brusto
Ade brulas, sciu,
Ke nenias van'

En miaj manoj la drinkaĵo
Por kuraĝ'
La damo lilvestita
Vundas koron kiel braĝ'
Pro la soifo senti
Vian korpon
Gluiĝintan al mi

Do mi kantadus dum la tuta nokto
Kiel kantis jam, kantos plu
Ĉiuj aferoj, kiujn mi
Jam havis kaj rehavos kun ĝu':

La fidon en la estont'
Kaj ĝojon pri ebleco de
Retrorigard'
Kaj vidi ke denove mi kun vi
Revivos en ĉi
Tiu ega salon'

Je l' son' de ĉi bolero
Vivo, iru ni
En daŭra kompani'
Vidu, ho am'
La orkestro nin atendas
Pro bonvol'
Nur plia foj' al rekomenc'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Roza La Bruna

(Originala titolo: Rosa Morena)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca

Roza La Bruna
Kien iras vi, ho Roza?
Kun ĉi rozo sur la haroj,
Marŝo kvazaŭ serioza,
La Bruna, la Bruna Roza

Roza La Bruna
La sambo vin atendas
Ĉiuj volas vidi vin
Lasu l' sintenon
Ŝajnantan tiel loza
Venu Roza, apud min

Lasu aparte ĉi pozon
Venu al sambo sen plend'
Ĉar la ularo jam lacas pro atend'
Ho Roza!
Ĉar la ularo jam lacas pro atend'
La bruna Roza
Ĉar la ularo jam lacas pro atend'
Ha! Roza!
Ĉar la ularo jam lacas pro atend'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Johano kaj Maria

(Originala titolo: João e Maria)
Verkis: Chico Buarque k Sivuca
Traduko: Paulo Nascentes

Mi estis nun hero’
Mia ĉeval' parolis angle ĝi
Vakera fianĉin’
Estis krom vi kaj la aliaj tri
Mi frontis al batalion’
Germanoj kun ties kanon’
La katapulton gardis
Provoludis rokon
Por maten-sesi’

Kaj nun estis mi reĝ’
Kaj la pedel’ kaj ankaŭ la juĝist’
Laŭ mia propra leĝ’
Ni devigata estis al feliĉ’!
Kaj vi estis la princino
Kiun kronis mi
Kaj tiom bela kun tia mirind’
Ke marŝis nuda vi tra mia land'

Ne, forfuĝu ne
Ŝajnigu esti mi via ludilo
Kaj via turn-ludil’
Via preferata besto
Jen apogu min
Neniel plu ĉe ni ekestis timo
Dum tempo de l’ malbono
Kiam ni ne estis naskiĝintaj

Kaj nun estis fatal’
Ke finiĝinta estu fantazi’
Trans korto tiu ĉi
Estis ja nokto kvazaŭ plu sen fin’
Ho vi do foriris mondon sen averti min
Kaj mi demandis kia frenezul’
Kion la vivo elfaros el mi?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Johano kaj Maria

Sensenca

(Originala titolo: Qualquer coisa)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Tiu babilad' estas sensenca
Vi jam troviĝas tro trans normalec'
Peco da ideo ene pendas
Ja da ideo pendas ene pec'

Ne ĝeniĝu, ne, obla bajon',
Lasu l' obeon, lasu l' obeon
Ĉar for arane',
For arane', for araneo,
Ne la feo neas ĉaron
Nek la faro kreas kleon
Je tia teo, je tia teo
Via babilad' jam estas ese'

Kveras mi por tero, pro la despero
Kveras mi por kvero, erara ero
Kveras mi ke vi gajnu, ke vi vere ŝajnu
Estas mi ansero krianta "panjon"
Mia babilad' estas sensenca
Kaj vi jam trapasis tro tre...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Por dolorigi mian koron

(Originala titolo: Pra machucar meu coração)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Giuseppe Castelli

Pasis de la fal' de nia hejm'
jam unu jar', monatoj ses.
Birdeta gaj',
gitaro kaj
melankoli' kruela plej
min akompanas nun
sen ĉes'
por dolorigi mian koron.

Ĉu tamen pli bone ja tiel ĉi?
Pli bone por vi kaj same por mi.
La viv' - jen lernejo
kun la sola deviga instru'
"Teknikoj por elten' sen plori plu".



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Johano kaj Maria

(Originala titolo: João e Maria)
Verkis: Chico Buarque k Sivuca
Traduko: Vitor Mendes

Heroo estis mi
Kun la ĉevalo anglaparolant'
Kaj jen ke vi plus tri
De la Vakero estis la amant'
Mi frontis al batalion’
Mi frontis al german-kanon'
La ŝtonĵetilon gardis
Rokmuziko ardis
Dum lernej-feri'.

Nun estis mi la reĝ'
Kaj la bedel' kaj ankaŭ la juĝist'
Kaj do laŭ mia leĝ'
Nia feliĉo daŭrus dum ekzist'
Kaj jen vi, kun via krono donita de mi
Kaj tiom bela rava estis vi
Iranta nuda sen ia rezist'

Ne, ne fuĝu vi
Mi estu kvazaŭ la ludilo via
La turbo estas mi
Kaj pluŝbest’ por vi mi iĝis
Man’ en mane ni
La timo nun ĝi ne plu estas nia
En tempo de malvirto
Ni ankoraŭ tiam ne naskiĝis

Nun estis la fatal’
Ke l’ mirrakonto nun forlasis nin
Kaj transe la kvartal'
Estis la daŭra nokto en senfin’
Kaj jen vi, malaperinta en ĉi mondo for
Kaj mi demandas kun freneza kor’
Kien la vivo tiel portos min?


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Eida Lima
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Johano kaj Maria

Al niaj gefiloj

(Originala titolo: Aos nossos filhos)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Pardonu la sobran vizaĝon
Pardonu la mankon de paco
Pardonu la mankon de spaco
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu pro tro da tragiko
Pardonu la mankon de fliko
Pardonu la vanajn amikojn
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu la foliomankon
Pardonu pro manka aer'
Pardonu la mensogan dankon
Pasintis jen tiel ĉi

Kaj kiam vi ĉion netigos
Kaj kiam vi rompos la ligojn
Kaj kiam vi zonojn malligos
Faru la feston sen mi
Kiam vi lavos l’ atakon
Kiam vi lavos l’ animon
Kiam vi lavos la akvon
Lavu okulojn por mi
Kiam burĝonos la floroj
Kiam elkreskos arbaroj
Kiam rikoltos la fruktojn
Diru la guston al mi



Kantas kaj gitarludas Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Al la idaro

Pacema am'

(Originala titolo: O amor em paz)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Amis mi
Ege pli ol mi devus, ververe, amis mi, ho ve
Ploris mi
Kiam mi sentis, ke en la vivo venus la sufer'

Tiam do
Vi okazis al mi meze de tiu senfina trist'
Tiam, ho,
Vi fariĝis motiv' por ekzist'
Kaj por pacema am'
Sen sufera dram'
Por ĉiam'
Ĉar la am' estas plej trista sento se vanuas flam'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉia bonordo

(Originala titolo: Tudo certo  Quando tudo dá certo)
Verkis: Zé Renato k Ana Terra
Traduko: Flávio Fonseca

Mi tre ĝojas pro ĉia bonordo!
Plezura sonĝado, feliĉa vekiĝ'...
Tago pasas normale, senurĝe
Kondukas min milde al mia destin'.

Babilado senhasta kun ĉiuj
Aŭskulti parolojn sen antaŭzorgad'
Pri l' venonta demando aŭ diro
Sed simple aŭskulti atente ĝis fin'

Spiri per la tuta korpo
Liberiĝi de la timo
Paciĝi kun la vivo
Kaj malkovri ke l' belo troviĝas en nia rigard'

Mi tre ĝojas pro ĉia bonordo!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Karioka balanco

(Originala titolo: Balanço Zona Sul)
Verkis: Tito Madi
Traduko: Flávio Fonseca

Balancas sin dum irad'
Balancas dum babilad'
Balancas tiom, vi
Ke mia kor' balancis sin

Balancu, ĉar estas bon'
Ĝis Lemo ekde Leblon'
Amasigante la homojn soifajn
Ĉirkaŭe de ĉi irad'

Sed marŝu lante, sen hast'
Por ke vi restu sen lac'
Kaj vi pluiru balan-
Balancante tra la plac'

Balancu sin la harar'
Balancu, sed sen erar'
Kaj se vi falos, nur falu precize
Ĉe mi, sur min


Rim:
- Lemo kaj Leblono - kvartaloj de la urbo Rio-de-Ĵanejro
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pro vi

(Originala titolo: Por causa de você)
Verkis: Tom Jobim k Dolores Duran
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, atentu kiel mi aspektas triste kaj
Ĉio plu ĉirkaŭ mi
Tiu tristeco tre granda nun loĝas en ĉio
Tuŝita de vi

Eĉ nia domo, karulo, eĉ ĝi alkutimiĝis
Vin gardi en si
La floroj ĉe l' fenestro ridetis, kantadis
Feliĉaj nur pro vi

Vidu, karulo, ne plu
Nin lasu por ĉiam'
Ni estas vivo kaj revo
Ni estas nia am'

Venu, karul', pro bonvol'
Ne lasu, ke la mond' kaŝu vin per nebul'
Brakumu min silente
Kaj ne, ne memoru,
Ne ploru, karul'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).