Mostrando postagens com marcador Francisco Valdomiro Lorenz. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Francisco Valdomiro Lorenz. Mostrar todas as postagens

Kristana amo

Verkis: Tarcísio Lima sur anonima teksto de greka poeto,
esperantigita de Francisco Valdomiro Lorenz

Se, parolante la lingvojn de l’ homoj
Kaj de l’ anĝeloj, mi veron atestus,
Sed sen amsento, mi kvazaŭ metalo
Estus sonanta nur vane aŭ estus
Kvazaŭ sensente tintanta cimbalo.

Se mi posedus kapablon profeti,
Ĉiujn misterojn, sciencojn konpovus
Kaj se mi fidon tielan je Dio
Havus, ke montojn per ĝi mi formovus,
Tamen sen amo mi estus nenio.

Mian havaĵon donante, se multajn Homojn
De mort’ per malsato mi savus;
Se mi, ke brulu ĝi, eĉ ne hezitus
Doni la korpon, sed amon ne havus,
Tio al mi ja neniom profitus.

Amo bonfaras, sen serĉi profiton,
Sin ne ŝveligas, neniam koleras,
Fari malbonon neniam intencas,
Ne fanfaronas, sen plendi suferas;
Ĝi ne envias, nur bonon pripensas.

Amo kondutas laŭ decaj kutimoj;
Ĉion konfide eltenas, toleras,
Ĉiam la juston kaj veron obeas,
Firme ĝi kredas je Di’ kaj esperas:
Amo kristana neniam pereas ...neniam pereas.



Kantas kaj gitarludas: Tarcísio Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Motivo

(Originala titolo: Motivo)
Verkis: Fagner k Cecília Meireles
Traduko: Francisco Valdomiro Lorenz

Mi kantas je ĉi tiu fojo,
Momente sentas mi kvieton,
Nek ĝoj' min premas nek malĝojo,
Min - poeton.

Min al Naturo amo ligas,
Ne premas ĝu' min nek turmento;
La tagojn, noktojn mi pasigas
En la vento.

Ne scias mi ĉu l' veston ŝiros
Aŭ ĉu kun nova mi refestos;
Ne scias mi ĉu mi foriros
Aŭ ĉu mi restos.

Mi kantas. En la kant' radias
Eterna sango, harmoni';
Ke iam mortos mi, mi scias:
Nenio pli.


Rim: Fakte Lorenz tradukis ne kanton, sed poemon. La kantisto Fagner verkis la melodion sur la portugallingva originalo kaj ĝin lanĉis sur la unua eldono de sia albumo Quem viver chorará en 1978, kiam la tradukinto jam estis forpasinta. Tamen la traduko estas plejparte kantebla kaj Lorenz estas tre grava, tial ĝi estas tute publikiginda en nia retejo (La traduko troviĝas ankaŭ en la libro Brazila antologio poezia, eldonita de Societo Lorenz en 1994).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).