Mostrando postagens com marcador Caetano Veloso - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Caetano Veloso - I. Mostrar todas as postagens

Palmarbo de Itapuan'

(Originala titolo: Coqueiro de Itapuã)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Cícero Soares

Palmarbo de Itapuan’
Palmarbo
Sablaro de Itapuan’
Sablaro
Brunino de Itapuan’
Brunino
Saŭdado de Itapuan’
Min lasu

Ho vento vi muzikanta
El la kokosarboj per la foli'
Ho vento lulanta maron
En mi ne nestis sama sopir'

Alportu bonan novaĵon
Ĉiun matenon el l' ocean'
Surmetu floron sur sinon
De brunulino de Itapuan'

Palmarbo de Itapuan'
Palmarbo...



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pri la volo

(Originala titolo: O quereres)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Paulo Nascentes

Revolveron vi volas, mi, kokoso
Kie volas vi monon, mi, pasi’
Vi volonte ripozon, mi, deziro
Kie mi, nur deziro, ja ne vi
Se vi volas nenion, neni’ mankas
Kie flugas vi alta, mi, plafon’
Premas vi la plafonon, anim' saltas
Kaj ĝi gajnas liberon je senfin’

Familion vi volas, mi frenezas
Romantika min volas, mi, burĝul’
Kie volas Leblon, mi Pernambuko
Se vi volas eŭnukon, vir-ĉeval’
Kie vi volas jes kaj ne, ver-ŝajn’
Vidas vi raciecon, sed ne mi
Kie volas vi lupon, jen mi frat’
Kie volas vakeron, mi nur ĉin’

Ha, kruda flor’ de la vol’
Ha, kruda flor’, kruda flor’

Kie volas vi agon, mi, spirit’
Kie volas teneron, mi, seksard’
Kie volas liberon, deksilabas
Se anĝelon vi volas, mi, virin’
Se vi volas plezuron, dolorig'
Vi torturon ja volas, mi mildec’
Hejmon volas ho vi, revoluci’
Kie volas banditon, mi hero’

Volus mi voli vin, amon al am’
Fari mildan katenon al ni du
Trovi justan adapton volas mi
Ĉion rimon metrikon sen dolor’
Sed, la viv’ ja reala ho ho jes
Vidu, celis embuskon al mi am’
Mi vin volas, vi ne, kia jen mi
Ne vin volas, nek vi kia jen vi

Ha, kruda flor’ de la vol’
Ha, kruda flor’, kruda flor’

Kie volas mitingon, mi, bilard'
Se romanon vi volas, rokenrol'
Volas ja lunon vi, suno jen mi
Kie puran naturon, inset-murd'
Kie volas misteron, mi la lum’
Kie bordon vi volas, tuta mondo
Kie volas Karesmon, Februaro
Kie volas kokoson, mi obus’

Vian volon kaj volon volas vi
Pri en mi kio estas malegal’
Volas bonon malbonon mi al vi
Bon’ al vi, malbon’ al via dezir’
Absolute he mi persone aŭ
Mi volonte senfine voli vin
Kaj, pro ĉi-volo, tuta lern' el vi
Pri l’ deziro ĉe mi kaj ne ĉe mi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Somera sambo

(Originala titolo: Samba de verão)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Vitor Mendes

Kia am’ estas ŝi
Singulara virin’
Pasis ŝi preter mi
Kaj rigardis nur min

Kapoturnis ŝi jen
Mi parolos pri am’
Ke ĝi venas al ni
Kaj estiĝas la flam’

Vidu, kiel la somer’
Tiu ĉi aper’
Varmas mia kor’
Pro rigard’ de l’ ulino la ven’

Kaj ĉi ven’ estas plen’
De la mar’ en okul’
Kaj jen ke estas ne
Por la amo la ul’

Sed nun jes, diru jes
Ĉesu ĉi atendad’
Mi ne dormas trankvile
Sen via amad’

Jen mi
Petas sed, ho ve, ne
Volas vi, lasas mi, volu Di’
Venos ja vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Somera sambo

Somera sambo

(Originala titolo: Samba de verão)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Wel

Vidu nur, kia am',
Preterpasa knabin'.
Malaperis sen dram',
Sed rigardis nur min.

Se ŝi venos ja mi
Diros tuj re kaj re
Ke am' estas pasi'
Por ĝu' de du, ĉu ne?

Kun brul' kvazaŭ de somer'
Ardas en desper',
Saltas, mia kor' nur por
Renkonti l' knabinon, ŝi: jen!

Kaj kun si portas ŝi
Maron en la rigard'.
Mokas min la destin',
Ĉi senfina hazard'.

Nur promes', mi sen jes',
Longas en ĉi desper'.
Sen ripozi en dorm',
Kun la pens' al tener'.

Ho ve, grandas la sufer'.
Kion do faru mi?
Mi en preĝ' , vi sur la: ter'!


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Somera sambo

Mensogis vi

(Originala titolo: Você mentiu)
Verkis: Anitta k Umberto Tavares k Jefferson Junior
Traduko: Flávio Fonseca

Mensogis vi
Kaj mi ne devus plu kredi je vi
Kaj mi ne devus ĝeniĝi pri ĝi
Ĉar estas nur unu plia, ho am'

Mensogis vi
Kaj mi ne devus eĉ atenti pri
Kaj mi ne devus akcepti por mi
Ĉi plian frenezon de am'

Esperas mi, ke iam vi ekkonu amon por
Ke iam vi komprenu kiom gravas la valor'
Eliri el blanknigro al la mondo kun kolor'
Kaj tiam, eble ni konversaciu sen rankor'

Sed mensogis vi
Kaj mi ne devus plu kredi je vi
Kaj mi ne devus ĝeniĝi pri ĝi
Ĉar estas nur plia, ho am'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Du plus du, kvin

(Originala titolo: Como dois e dois)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Kiam vi aŭdos kanti min
Venu, ne kredu,
Ja mi ne deliras
Diras, ne diras, ne miras,
Ebla figur'
Pluiras mi
Ĉar mi ŝatas kantadi nur

Ĉie malsan' tuta
Ĉie la sam'
Kiam kantas mi, muta
Sed mi ne vin trompas, ne vin
Apude distas
Mi ĝojas, ludas
Kaj samtempe tristas

Mia am'!
Ja ĉirkaŭe ĉio rustas
Ĉio ĝustas
Ĉio ĝustas same kiel
Du plus du, kvin

Kiam vi aŭdos plori min
Provu, ne kantu,
Kalkulu ne je mi
Mutas, diskutas, balbutas
Ebla sangad'
Nur kelkaj larmoj
Sufiĉas por konsolad'

Ĉie malsan'
Ĉie, ĉie, ĉie, ĉie
Ĉie la ŝanĝo, kaput', sed alie
La sama pordo sen klinko
Sama plafono
Kaj sama luno
Boranta la zinkon

Mia am'!
Ja ĉirkaŭe ĉio rustas
Ĉio ĝustas
Ĉio ĝustas same kiel
Du plus du, kvin


Rim: La versoj pri "pordo sen klinko" kaj "luno boranta la zinkon" aludas la kanton Planko stelplena.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kalu'

(Originala titolo: Kalu)
Verkis: Humberto Teixeira
Traduko: Flávio Fonseca

Kalu', Kalu'
Tiru viajn verdokulojn de sur mi
Kalu', Kalu'
Ne min tentu, se min jam forgesis vi
Kalu', Kalu'
Ĉi rigard' post tia ĉi situaci'
Estas vere tre perversa senskrupulo
De senkora malbonulo
Min ja certe mokas vi


Rim: Kalu' estas afrikdevena vira nomo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lumo kaj mistero

(Originala titolo: Luz e mistério)
Verkis: Beto Guedes k Caetano Veloso
Traduko: Cícero Soares

Plej granda bon'
Se vidus mi la straton
Se havus mi sendube ĝustan vojon cele al ene de Vi

Ho, plej granda bon'
Vidiĝas nur mispadoj
Ĉiamas ĉi
Je ĉiu sulk' libera mi fermiĝas plu en mi

Vi, lunlumad', samtempe lumo kaj la mistero
Kiel serĉadi solvon de vi rida kimero

Dolĉeta kandelo kaj ombra malhelo
La vana vol' estas banad' en Vi kaj solvo de Via petol'

Ho granda mister', mia bon', dolĉa lum'
Malfermi fendon sur ĉi fortikaĵ', jen la fortun'



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vi komprenas nenion

(Originala titolo: Você não entende nada)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Paulo Nascentes

Alveninta hejme neni’ min konsolas
Vi ĉiam afliktita
Sur okuloj larmoj, pro tranĉad’ de cepo
Vi, ho, vi tiom bela

Portas vi koka-kolaon mi trinkas
La manĝaĵon pretan, mi manĝas, manĝas
Manĝas, manĝas, manĝas
Vin, he!
Komprenas vi malmulte
El la jam dirita
Foriri do mi volas
Iri for mi volas
Kaj volas, ke kun mi vi ankaŭ iru

Mi sidiĝas, mi fumas, mi manĝas, mi ne eltenas
Vi estas ja ĝuinda
Mi volas jes bruligi la apartamenton
Vi certe ja ne kredas

Venu dolĉigita kaf', mi trinkas,
Venu la deserto, mi manĝas
Manĝas, manĝas, manĝas, manĝas
Vin, he!
Vi sciu, ke mi volas kuri mondon
Eĉ en danĝero
Foriri do mi volas
Iri for mi volas
Kaj volas, ke kun mi vi ankaŭ iru


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tiu ulo

(Originala titolo: Esse cara)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, tiu ulo min igas ĉerpito
Kaj ĉion de mia mis'
Per sia infana iris'
Kvazaŭ iris' de bandito

Li eniris mian vivon kun liber'
Mi stariĝas por ĉia ceter'
Li alvenas ĉirkaŭ la vesper'
Kiam venas frumateno li foriras
Lia liber'
Li estas viro
Mi estas simple lia partner'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tiel estas

(Originala titolo: Acontece)
Verkis: Cartola
Traduko: Vitor Mendes

Forgesu, nia am' jam ne festas
Ja ĉio en la mondo tiel estas
Kaj jen estas ke mi ne plu amas vin
Kaj la plor', la sufer'
Sen merit' en vi nestas
Sed tiel ja estas

Kaj jen estas ke nun mia kor' estas svena
Kaj nia nesto de am' estas malplena
Se mi daŭre mensogus ke mi amas vin
Ke l' amo restas
Sed ne volas, ne rajtas ja mi
Tiel ja ne plu estas.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sentoj

(Originala titolo: Feelings)
Verkis: Morris Albert
Traduko: Erick Fishuk

Sentoj, estas simplaj sentoj,
Por forgesi sentojn plenajn je am’.
Larmoj sur vizaĝo mia
Por forgesi sentojn plenajn je am’.

Sentojn, mi dum la vivo sentos.
Mi ne dezirus koni vin;
Vi ne revenos plu.

Sentoj, ho, ho, ho, sentoj,
Ho, ho, ho, senti per la brakoj vin.

Sentoj, kvazaŭ vi ne min forlasis
Kaj kvazaŭ mi ne vin posedos
Denove en kor’.

Sentojn, mi dum la vivo sentos.
Mi ne dezirus koni vin;
Vi ne revenos plu.

Sentoj, kvazaŭ vi ne min forlasis
Kaj kvazaŭ mi ne vin posedos
Denove en viv’.

Sentoj, ho, ho, ho, sentoj,
Ho, ho, ho, senti per la brakoj vin.


Rim: La originalo estas anglalingva.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉielo de Santo-Amaro

(Originala titolo: Céu de Santo Amaro)
Verkis: Flávio Venturini sur melodio de Ario de Kantato 156, de Johann Sebastian Bach
Traduko: Paulo Nascentes

Rigard’ al ĉiel’
Tiom da steloj dirantaj pri la imenseg’
De l’ universo en ni
La forto de ĉi am’ invadis nin
Per tio venis pac’, tuta beleco senti, ke
Ke por ĉiame stelo diros nur al vi
Tute simple amas mi vin.

Mia am’, diros al vi
Mi volas vin per tiu ĝojo de la birdetar’
Serĉe de ajna somer’
En nokta internland’ je mia kor’
Nur batu ho! por vi
Mi restas je via dispon’
Kaj sentas plene la kareson de dezir’
Ni estas reĝino kaj reĝ’.

En nokta internland’ je mia kor’
Nur batu ho! por vi
Mi restas je via dispon’
Kaj sentas plene la kareson de dezir’
Ni estas reĝino kaj reĝ’.

Rigard’ al ĉiel’
Tiom da steloj dirantaj pri la imenseg’
De l’ universo en ni
La forto de ĉi am’ invadis nin
Jen do... venis certeco pri amad’ al vi.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĉielo de Santo-Amaro

Nu, serioze

(Originala titolo: Falando sério)
Verkis: Carlos Colla k Maurício Duboc
Traduko: Flávio Fonseca

Nu, serioze
Vi devus ĉesi fari tiajn misaferojn
Rigardi min per ĉi promesaj trajtoj
Kaj poste rid', kvazaŭ nur efemer'

Vi ne komprenas,
Ke mi surhavas la cikatrojn pro la viv' sur ter'
Kaj mi nun timas ekfari planojn,
Riski ĝis pliafoja sufer'

Nu, serioze
Mi ne vin volas dum nur unu rendevuo
Nek esti unu plia nur por ĝuo
Dum ununura nokto, neniom plu

Nu, serioze
Inter ni du devus ekzisti pli da sento
Mi ne deziras vin por nur momento
Kaj dum la tuta vivo penti, ve, sen vi



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
(En la tonalo A)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
(En la tonalo E, de la supra video)

Koro vagabonda

(Originala titolo: Coração vagabundo)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, mia koro ne lacas
Espere aŭdacas
Atingi la celon en fin'

Ho, min infane kuracas
La memoro tre graca
Pri iu figur' de virin'

Ŝi vizitis la sonĝon
Mankis adiaŭ'
Kaj en la hodiaŭ'
Lasis nur ploron ĉi

Ho, mia kor' vagabonda
Volas gardi mondon en mi
Ho, mia kor' vagabonda
Volas gardi mondon en mi



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La Argonaŭtoj

(Originala titolo: Os argonautas)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

La barko, ho mia kor' ne eltenas
Tian turmenton kaj ĝojon
Kaj ĉe mi, kor' ne kontentas
La tago, la marko, ho mia kor'
Haveno, ne

Navigado precizas
Vivado ne precizas

La barko, nokta ĉielo tre bela
Rido libera, perdita
Horizonto, frumateno
La rido, la arko de l' frumateno
Haveno, nenie

Navigado precizas
Vivado ne precizas

La barko, aŭtomobilo brilanta
Relo libera kaj bruo
De la dento sur la vejno
La sango, la marĉo, la bruo lanta
Haveno, silento


Rim: En la originala teksto troviĝas vortludo, ĉar la portugallingva vorto "preciso" havas du sencojn: "necesa" kaj "preciza"; kaj popola diraĵo tekstas "navegar é preciso", t. e. "navigado necesas". Do Veloso volas diri, ke "navigado necesas, tamen vivado ne precizas", uzante la saman vorton. La tradukinto decidis same uzi saman vorton, ĉar ja navigado ankaŭ precizas...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Oni antaŭenigas

(Originala titolo: Vai levando)
Verkis: Chico Buarque k Caetano Veloso
Traduko: James Rezende Piton

Malgraŭ la tuta famo, la tuta amo, la tuta dramo, la tuta lamo,
Oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas la flamon

Malgraŭ la persistemo, la tuta skemo, multe da ĝemo pro la sistemo,
Oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas la gemon

Malgraŭ la tuta polvo kaj ĉiu ĵuro
Pri la envolvo, pro la cenzuro,
Plu mankas solvo, ne estas la lumturo
Malgraŭ la poezio, la tuta scio, la apatio kaj la envio,
Oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas la krion.

Malgraŭ nia elano, tuta ĉampano, pli da ĉikano kaj ĉarlatano,
Oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas la planon.

Malgraŭ la tuta roko, la tuta bloko, la tuta ŝoko en ĉi epoko,
Oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas la vokon.

Malgraŭ tuta l' aprezo, tuta sintezo, la tuta prezo, la tuta lezo,
Oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas la tezon.

Malgraŭ via okulo - ho! kaj la postulo - hej!, pro la ĉefulo - ve! kaj la fistulo - fi!,
Oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas, oni antaŭenigas la rulon - ja!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Trapuŝante

Trapuŝante

(Originala titolo: Vai levando)
Verkis: Chico Buarque k Caetano Veloso
Traduko: Cícero Soares

Malgraŭ premanta koro, ni sen laboro,
La malfavoro, malbonhumoro,
Ni trapuŝante iras, ni trapuŝante iras, ni trapuŝante iras
Ni per trapuŝo portas la gloron!

Malgraŭ ĉiu emblemo, ĉia problemo,
Tuta sistemo kaj Ipanemo,
Ni trapuŝante iras, ni trapuŝante iras, ni trapuŝante iras
Ni per trapuŝo metas la gemon!

Malgraŭ la tuta famo, tuta biero,
La tuta lamo, ni sen monero,
Ne estas solv’, al ni mankas kohero.

Malgraŭ la ĉiutago, verda papago,
La tuta ago kaj la reago,
Ni trapuŝante iras, ni trapuŝante iras, ni trapuŝante iras
Ni per trapuŝo donas la pagon.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Oni antaŭenigas

Lum' de l' sun'

(Originala titolo: Luz do sol)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Vitor Mendes

Lum' de l' sun'
Ĝin foli' tenas al si
Kaj verdo novas
En arb', en grac', en viv', en fort', en lum'.
Blu-ĉiel'
Ĝi venas ĝis la pied'
Tuŝas la teron
Kaj iĝas blua spir’ en tiu ĉi.

Riveret' ruliĝas,
Iras al river', rivero al mar'
Akvo rulas ree , rekte al la sablo hela
Marŝas homo sur la grund'
Kaj estas hela vund' ene de l' kora peco.
Mastro de l' jes' kaj de l' ne
Kaj jen li scias ke majestas ĉi beleco
Kaj jen vundas li per man' tiun delikatecon ja la vivmotivo
La gloron de l' vivo



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Luno, luno, luno, luno

(Originala titolo: Lua, lua, lua, lua)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Luno, luno, luno, luno
Dum nur momento ĉi kanto kun vi fariĝas kuno
Kaj eĉ la vento kanteblas kompakta en tempo
Senmanka
Blanka, blanka, blanka, blanka,
Mia, do nia voĉ' agas estante silento
Mia kanto temas ja ne
Pri luno


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).