Mostrando postagens com marcador Benito di Paula. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Benito di Paula. Mostrar todas as postagens

Bonamiko Charlie Brown

(Originala titolo: Meu amigo Charlie Brown)
Verkis: Benito di Paula
Traduko: Flávio Fonseca

Hej, bonamiko Charlie
Hej, bonamiko Charlie Brown,
Charlie Brown

Se deziras vi, mi montros tuj
Ĉefurbon de San-Paŭlo, teron de l' pluvetoj
Se deziras vi, mi montros tuj
Bahion de Caetano, kaj de la poetoj

Se deziras vi, mi montros tuj
La plej belajn virinojn certe sen egal'
Se deziras vi, mi montros tuj
En Rio-de-Ĵanejro dum la karnaval'

Se deziras vi, mi montros tuj
Vinicius de Moraes kaj ankaŭ Jorge Ben
Se deziras vi, mi montros tuj
La maĉon de Flamengo, granda fenomen'

Se deziras vi, mi montros tuj
Luiz Gonzaga, reĝo de mia bajan'
Se deziras vi, mi montros tuj
La tuton de Brazil' en kor' de l' brazilan'


Rim:
- Charlie Brown = rolulo el fama usona bildstrio.
- San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro = brazilaj urboj.
- Caetano Veloso, Vinicius de Moraes, Jorge Ben kaj Luiz Gonzaga = brazilaj popularaj artistoj.
- Flamengo = unu el la ĉefaj brazilaj futbalteamoj.
- bajano = brazila nordorienta muzikstilo



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tiom da am'

(Originala titolo: Ah! como eu amei)
Verkis: Jota Velloso k Ney Velloso
Traduko: Flávio Fonseca

La amo gardita en ĉi mia brusto
Min faras kaj ĝoja kaj suferoplena
Ha! Tiom da am'...

Mi revas, mi, verso, mi, tero, mi, sun'
Kun la sento malferma
Ha! Tiom da am'...
Ha! Pluiris sen
Ha! tiu kompren':

Mi estis feliĉa kaj viva
Nun sen plua atend'
Mia korpo jam laca kaj olda
Duonrida plorema mien'
Ha! Tiom da am'...
Ha! Pluiris mi...

Kelkfoje mi haltas, memoras kaj ploras
Timeme mi pensas, ke mi ne perfektis
Ha! Tiom da am'...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Krom ĉio

(Originala titolo: Além de tudo)
Verkis: Benito di Paula
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, vi ŝajnigis sin hontema kaj timida
Senmova restis kvazaŭ sendecida
Kiam mi diris, ke mi ŝatas vin
Do vi rigardis min kaj malrapide spiris
Sed malhezite delikate diris,
Ke mi ne devus tiel ŝati vin

Tamen vivo estas tia kaj malgraŭe
Mi vin ŝatas eĉ kun monda vol' kontraŭe
Ĉar eble post unu tago, du aŭ tri aŭ kvin
Vi povos ŝanĝi la sintenon kaj serĉadi min
Ho karulin'!

Mi restos tie ĉi ĝis veno de la frumaten'
Alportanta vin al mi
(Mi restos tie ĉi)



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).