(Originala titolo: O gato)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes k Luis Enriquez Bacalov
Traduko: Flávio Fonseca
Per bela salto
Kun plensekuro,
La kato pasas
De l' grund' al muro.
Ideon ŝanĝas
Post nur sekund',
Kaj do repasas
De l' mur' al grund'.
Ĝi tre zorgeme
Ekalpaŝas en silento,
Kaj subite kuras haste
Post naiva pasereto.
Kaj tuj ĝi haltas
Kvazaŭ pro timo,
Poste resaltas
Al la proksimo.
Per fadenbulo
Ĉirkaŭvolviĝas.
Galhumorulo,
Haroj hirtiĝas.
Maldiligenta,
Nenia stres'...
Plaĉas bonsenta
Fingrokares'.
En la vespero, ĝi jam sen celo,
Anstataŭ bano
Pasigas langon sur sia felo.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Marina Lima - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Marina Lima - I. Mostrar todas as postagens
La sorto de l' kor'
(Originala titolo: O que tinha de ser)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Ĉar vi estis en vivo
L' espero en lontano,
Trovi vin igis min infano.
Ĉar vi estis de mi
Sen mia propra sci'.
Ĉiam vi estis mia,
Samkiel mi de vi.
Ĉar vi tiel alvenis,
Sen anonco pri veno,
Via man' min katenis sen timo.
Ĉar en mia animo,
Kvazaŭ nova aŭror',
Vi fariĝis la sorto de l' kor'.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Ĉar vi estis en vivo
L' espero en lontano,
Trovi vin igis min infano.
Ĉar vi estis de mi
Sen mia propra sci'.
Ĉiam vi estis mia,
Samkiel mi de vi.
Ĉar vi tiel alvenis,
Sen anonco pri veno,
Via man' min katenis sen timo.
Ĉar en mia animo,
Kvazaŭ nova aŭror',
Vi fariĝis la sorto de l' kor'.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nia stranga am'
(Originala titolo: Nosso estranho amor)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Mi ne suĉos vin ĝis la neglekto
Nek volas vin nur por spekto pro frivol'
Mi nur petas, ke nun vi respektu
Min pro ĉi stulta vol'
Ne gravas, ke vi iĝas objekto
Ke vi faras plekton kun alia, jam
Mi nur petas, ke nun vi akceptu
De mia stranga am'
Ho, karinjo!
Lasu, ke venu ĵaluz'
Lasu, ke pasu ĵaluz'
Kaj ni iru kune...
Ho, virinjo!
Lasu, ke mi ŝatu vin
Trans mia kor' kaj ide'
Vi neniam diru "ne"
Ni ja kombiniĝas je perfekto
Ni estas projekto de supera saĝ'
Kaj ne plu valoras dramefektoj
Sed nur la posta staĝ'
Ni ne fosu por niaj difektoj
Nek per introspekto pro rankora flam'
Batalu ni nur en la direkto
Al nia stranga am'
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Mi ne suĉos vin ĝis la neglekto
Nek volas vin nur por spekto pro frivol'
Mi nur petas, ke nun vi respektu
Min pro ĉi stulta vol'
Ne gravas, ke vi iĝas objekto
Ke vi faras plekton kun alia, jam
Mi nur petas, ke nun vi akceptu
De mia stranga am'
Ho, karinjo!
Lasu, ke venu ĵaluz'
Lasu, ke pasu ĵaluz'
Kaj ni iru kune...
Ho, virinjo!
Lasu, ke mi ŝatu vin
Trans mia kor' kaj ide'
Vi neniam diru "ne"
Ni ja kombiniĝas je perfekto
Ni estas projekto de supera saĝ'
Kaj ne plu valoras dramefektoj
Sed nur la posta staĝ'
Ni ne fosu por niaj difektoj
Nek per introspekto pro rankora flam'
Batalu ni nur en la direkto
Al nia stranga am'
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Ne penu plu
(Originala titolo: Nada por mim)
Verkis: Herbert Viana k Paula Toller
Traduko: Cícero Soares
Vi havas min facile tro
Ne ŝajnas vi taŭga por
zorgi pri posedatin'
Ridete venis kun propon'
de mi al vi abandon'
vi diris "ĝis", diris "fin'"
Ne daŭru plu
Ne penu helpi min plu
Ne estu certa pri posed'
Ne daŭru plu
Ne penu plu helpi min
Ne estu certa pri destin'
Vi venas daŭre kun ordon'
Malestas tuta ekkon’
pri mia vola flatad’
(flatadi vin)
Vi regas pri mia kostum'
pri mia tago, noktum',
sed ne parolas pri saŭdad'
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Nenio por mi
Verkis: Herbert Viana k Paula Toller
Traduko: Cícero Soares
Vi havas min facile tro
Ne ŝajnas vi taŭga por
zorgi pri posedatin'
Ridete venis kun propon'
de mi al vi abandon'
vi diris "ĝis", diris "fin'"
Ne daŭru plu
Ne penu helpi min plu
Ne estu certa pri posed'
Ne daŭru plu
Ne penu plu helpi min
Ne estu certa pri destin'
Vi venas daŭre kun ordon'
Malestas tuta ekkon’
pri mia vola flatad’
(flatadi vin)
Vi regas pri mia kostum'
pri mia tago, noktum',
sed ne parolas pri saŭdad'
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Nenio por mi
Voku min
(Originala titolo: Me chama)
Verkis: Lobão
Traduko: James Rezende Piton
Ekstere pluvas
Kaj mi kun la malvarmo
Nur emas al la priesplor'
Nun kie estas vi?
Vi min alvoku
Min voku, min voku
Min voku
Videblas ne tuj
Larmoj en mallumo
Larmoj en mallumo
Larmoj plu
Montriĝas ĉio plu sen vi
Kaj tre malplenas
La nokto iĝas
Sen kial'
Nun kie estas vi?
Vi min alvoku
Min voku, min voku
Min voku
Videblas ne tuj
Iluzi' sen senco
Iluzi' sen senco
Iluzi'
Videblas ne tuj
Larmoj en mallumo
Larmoj en mallumo
Larmoj plu
Videblas ne tuj
La magi' sen senco
La magi' sen senco
La magi'
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Lobão
Traduko: James Rezende Piton
Ekstere pluvas
Kaj mi kun la malvarmo
Nur emas al la priesplor'
Nun kie estas vi?
Vi min alvoku
Min voku, min voku
Min voku
Videblas ne tuj
Larmoj en mallumo
Larmoj en mallumo
Larmoj plu
Montriĝas ĉio plu sen vi
Kaj tre malplenas
La nokto iĝas
Sen kial'
Nun kie estas vi?
Vi min alvoku
Min voku, min voku
Min voku
Videblas ne tuj
Iluzi' sen senco
Iluzi' sen senco
Iluzi'
Videblas ne tuj
Larmoj en mallumo
Larmoj en mallumo
Larmoj plu
Videblas ne tuj
La magi' sen senco
La magi' sen senco
La magi'
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Marodoro
(Originala titolo: Maresia)
Verkis: Antônio Cícero k Paulo Machado
Traduko: James Rezende Piton
La amatin' lasis min
Kun ŝi mia idealo
Mi ne konscias pri mi
Kaj kie nun la realo
Ho, se estus mi maristo
Tiam pro mia veturo
Almenaŭ mankus rezisto
Kun mia kor' en sekuro.
En rompo mi kune tenus
Per gluo el marodoro
Mi amus kaj abomenus,
Laŭ poezia amoro
Ho, se estus mi maristo
Tre dolĉus jam mia dom'
En Rio la viv-ekzisto,
Por vasta mar', nur atom'
Eost', uesto, nordo, sud'
Kie por hom' la fortuno
Tiam en bluo la sun'
Aŭ super maro la luno
Komfort' ne estus valoro
Nek mono mia konsisto
Kaj en ĉiu varf', amoro
Ho, se estus mi maristo
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Antônio Cícero k Paulo Machado
Traduko: James Rezende Piton
La amatin' lasis min
Kun ŝi mia idealo
Mi ne konscias pri mi
Kaj kie nun la realo
Ho, se estus mi maristo
Tiam pro mia veturo
Almenaŭ mankus rezisto
Kun mia kor' en sekuro.
En rompo mi kune tenus
Per gluo el marodoro
Mi amus kaj abomenus,
Laŭ poezia amoro
Ho, se estus mi maristo
Tre dolĉus jam mia dom'
En Rio la viv-ekzisto,
Por vasta mar', nur atom'
Eost', uesto, nordo, sud'
Kie por hom' la fortuno
Tiam en bluo la sun'
Aŭ super maro la luno
Komfort' ne estus valoro
Nek mono mia konsisto
Kaj en ĉiu varf', amoro
Ho, se estus mi maristo
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tial mi kuras rapide
(Originala titolo: Por isso eu corro demais)
Verkis: Roberto Carlos
Traduko: Markone Froes
Mia amo ĉiam kiam mi ne vidas vin
kreskas la sopiro kiun mi sentas al vi
Do mi kuras rapide, suferas plu
Mi kuras rapide por vidi vin
Kaj vi ankoraŭ petas min por ne tiel kuri
Kara, mi ni plu eltenas vian foreston
Tial mi kuras rapide, suferas plu
Do mi kuras rapide por vidi vin
Se vi estas ĉe mi, mi kuras malrapide
Mi forgesas ĉion kaj ne vidas pasi la tempon
Sed se venas horo por konduki vin al hejmo
Tiam mi deziras ke venu tuj alia tago
Do mi kuras rapide, mi kuras rapide
Mi kuras rapide por vidi vin
Se vi vivus ĉiam apud mi, mi ne bezonus
motivon por kuri kaj mi malrapide irus
Mi ne kuris antaŭe
Nun mi kuras rapide
Mi kuras rapide por vidi vin
Mi kuras rapide, do mi kuras rapide
Mi kuras rapide por vidi vin
Kantas kaj gitarludas: Markone Froes
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Roberto Carlos
Traduko: Markone Froes
Mia amo ĉiam kiam mi ne vidas vin
kreskas la sopiro kiun mi sentas al vi
Do mi kuras rapide, suferas plu
Mi kuras rapide por vidi vin
Kaj vi ankoraŭ petas min por ne tiel kuri
Kara, mi ni plu eltenas vian foreston
Tial mi kuras rapide, suferas plu
Do mi kuras rapide por vidi vin
Se vi estas ĉe mi, mi kuras malrapide
Mi forgesas ĉion kaj ne vidas pasi la tempon
Sed se venas horo por konduki vin al hejmo
Tiam mi deziras ke venu tuj alia tago
Do mi kuras rapide, mi kuras rapide
Mi kuras rapide por vidi vin
Se vi vivus ĉiam apud mi, mi ne bezonus
motivon por kuri kaj mi malrapide irus
Mi ne kuris antaŭe
Nun mi kuras rapide
Mi kuras rapide por vidi vin
Mi kuras rapide, do mi kuras rapide
Mi kuras rapide por vidi vin
Kantas kaj gitarludas: Markone Froes
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Malgraŭ ke estu mi
(Originala titolo: Mesmo que seja eu)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes
Scias mi ke faris vi kastelojn
Ke pri la sav' de drako sonĝis vi
La iluzi' jen for
Vekiĝis vi kaj solas via kor'
Vi solas en silent' de via ĉambro
Kaj serĉas vi la glavon de l' savant'
Li en sonĝ' do malesperas
Neniam de l' rabobesto vin liberas
Soleco-best'.
Per fort' de mia ploro
Mi portas la varmon al ĉi via koro
Venu muziko
Kaj via mano
Filozofie poezie
De l' avino jen la diro
Estu vi kun la fuŝul' sed en kuniro
Bezonas vi ke estu homo kiun mastru vi
Malgraŭ ke ĉi ulo estu mi.
Ja homo kiun mastru vi
Ja homo kiun mastro vi
Malgraŭ ke estu mi
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes
Scias mi ke faris vi kastelojn
Ke pri la sav' de drako sonĝis vi
La iluzi' jen for
Vekiĝis vi kaj solas via kor'
Vi solas en silent' de via ĉambro
Kaj serĉas vi la glavon de l' savant'
Li en sonĝ' do malesperas
Neniam de l' rabobesto vin liberas
Soleco-best'.
Per fort' de mia ploro
Mi portas la varmon al ĉi via koro
Venu muziko
Kaj via mano
Filozofie poezie
De l' avino jen la diro
Estu vi kun la fuŝul' sed en kuniro
Bezonas vi ke estu homo kiun mastru vi
Malgraŭ ke ĉi ulo estu mi.
Ja homo kiun mastru vi
Ja homo kiun mastro vi
Malgraŭ ke estu mi
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenio por mi
(Originala titolo: Nada por mim)
Verkis: Herbert Viana k Paula Toller
Traduko: Markone Froes
Vi posedas min tre facile
Sed vi ne estas kapabla
Zorgi kion vi havas
Vi ankaŭ ridetis kaj proponis min
Ke mi lasu vin pace
Diris al mi iru kaj mi ne iris
Ne faru tiel, faru nenion por mi
Ne pensu ke mi estas via
Vi diras min, kion mi devas fari
Sed vi ne povas kompreni
Ke mi faras ĉion por plaĉi al vi
Vi al mi diras kion vesti
Kie mi devas marŝi kaj kien iri
Sed min ne petas por reveni
Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).
Rim²: En tiu ĉi muzikteksto troveblas kelkaj gramatikaj eraretoj (kiel "proponis min" anstataŭ "proponis al mi", "diras min" anstataŭ "diras al mi"), prononcaj eraretoj (kiel "plaĉjal vi" anstataŭ "plaĉi al vi"), kaj la metriko tute ne kongruas kun la originalo. Tamen, ĝi estas jam registrita en albumo (per la tre bona voĉo de la tradukinto), tial ĝi aperas en Kolekto Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Ne penu plu
Verkis: Herbert Viana k Paula Toller
Traduko: Markone Froes
Vi posedas min tre facile
Sed vi ne estas kapabla
Zorgi kion vi havas
Vi ankaŭ ridetis kaj proponis min
Ke mi lasu vin pace
Diris al mi iru kaj mi ne iris
Ne faru tiel, faru nenion por mi
Ne pensu ke mi estas via
Vi diras min, kion mi devas fari
Sed vi ne povas kompreni
Ke mi faras ĉion por plaĉi al vi
Vi al mi diras kion vesti
Kie mi devas marŝi kaj kien iri
Sed min ne petas por reveni
Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).
Rim²: En tiu ĉi muzikteksto troveblas kelkaj gramatikaj eraretoj (kiel "proponis min" anstataŭ "proponis al mi", "diras min" anstataŭ "diras al mi"), prononcaj eraretoj (kiel "plaĉjal vi" anstataŭ "plaĉi al vi"), kaj la metriko tute ne kongruas kun la originalo. Tamen, ĝi estas jam registrita en albumo (per la tre bona voĉo de la tradukinto), tial ĝi aperas en Kolekto Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Ne penu plu
Sambo de l' aviadilo
(Originala titolo: Samba do avião)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Ivo Pinto Magalhães
Mia koro kantas
Antaŭ Rio de Ĵanejro,
Mi preskaŭ mortas pro saŭdado,
Rio kun mar' de plaĝoj mil,
Vi estas mia kor' de Brazil'.
Kristo, la Savant',
Ĉirkaŭbrakanta nian Gŭanabaron,
Ĉar mi vin tre amas, Ri',
Jen omaĝ' per samb' al vi,
Kun gracia koksa sving'
Sambos koketa brunulin',
Blua ĉiel', sun', mar' sen fin',
Jen tuje, ho mia Rio, ni estos en "Galeão".
Rio de Ĵanejro, Rio de Ĵanejro,
Rio de Ĵanejro. Rio de Ĵanejro;
Kristo, la Savant',
Ĉirkaŭbrakanta nian Gŭanabaron,
Ĉar mi vin tre amas, Ri",
Jen omaĝ' per samb' al vi,
Kun gracia koksa sving'
Sambos koketa brunulin',
La zonon streĉu pro l' tuja ven'.
Akvo brilanta, ni alteriĝanta
Surkampe de l'
Flughaven'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Ivo Pinto Magalhães
Mia koro kantas
Antaŭ Rio de Ĵanejro,
Mi preskaŭ mortas pro saŭdado,
Rio kun mar' de plaĝoj mil,
Vi estas mia kor' de Brazil'.
Kristo, la Savant',
Ĉirkaŭbrakanta nian Gŭanabaron,
Ĉar mi vin tre amas, Ri',
Jen omaĝ' per samb' al vi,
Kun gracia koksa sving'
Sambos koketa brunulin',
Blua ĉiel', sun', mar' sen fin',
Jen tuje, ho mia Rio, ni estos en "Galeão".
Rio de Ĵanejro, Rio de Ĵanejro,
Rio de Ĵanejro. Rio de Ĵanejro;
Kristo, la Savant',
Ĉirkaŭbrakanta nian Gŭanabaron,
Ĉar mi vin tre amas, Ri",
Jen omaĝ' per samb' al vi,
Kun gracia koksa sving'
Sambos koketa brunulin',
La zonon streĉu pro l' tuja ven'.
Akvo brilanta, ni alteriĝanta
Surkampe de l'
Flughaven'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Assinar:
Postagens (Atom)









