Mostrando postagens com marcador João de Barro (Braguinha). Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador João de Barro (Braguinha). Mostrar todas as postagens

Venu, Luzia

(Originala titolo: Anda, Luzia)
Verkis: João de Barro (Braguinha)
Traduko: Flávio Fonseca

Venu, Luzia,
Kun tamburino, al la karnaval'
Venu, Luzia,
Malĝoj' efikas kiel korvual'

Surmetu veston fantazian
Ĝojigu vian belmienon
Ĉar vivo estas tre defia, Luzia
Do oni ja profitu la arenon


Rim: Luzia estas virina nomo.
Obs: Luzia é um nome feminino.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Balanco

(Originala titolo: Balancê)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Flávio Fonseca

En la balanco, balanc'
Mi volas vin por la danc'
Venu al rondo, al gaja seanc'
En la balanco, balanc'

Kiam vi preter mi pasas
Je strange longa distanc'
Ho, mia koro sin tute frakasas
En la balanco, balanc'

En la balanco, balanc'...

Vi estis mia, tre linda
Vi estis mia bonŝanc'
Tial mi estas nuntempe mirinda
En la balanco, balanc'

En la balanco, balanc'...

Vivon pasigas mi pense
Pense pri nia nuanc'
Dum tempo pasas mi restas intense
En la balanco, balanc'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kopakabana

(Originala titolo: Copacabana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Vitor Mendes

Ja multas plaĝoj tre belaj kun tia sunlum’
De ĉiuj tiuj belaĵoj vi estas la sum’
La sablo kaj la ĉielo bela,
Viaj sirenoj en rido hela

Kopakabana vi, princino de l’ mar’
Dum la maten’, la viv’ en ĝoja kantar’
Kaj kiam venas sunsubiro
En vespero jen al mi resopiro

Kopakabana, jen, la mar’, la kantist’
Vin ame kisas, ĉar ne eblas rezist’
Kaj, diras mi per murmurad’
Jen por vi Kopakabana, ĉi am-kantad’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Kopakabana
Kopakabano

Francinjo Mojosa

(Originala titolo: Chiquita Bacana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: James Rezende Piton

Francinjo Mojosa,
Martinikanino,
Vestiĝas nur per ŝelo
De banan' kun tanino.

Ŝi ne portas robon, kalson' estas for
La vintro por ŝi, jen somera aŭror'
Ekzistencialisto (en plena furor'!),
Ŝi ĉiam nur agas laŭ dikto de l' kor'


Rim (N.T.): En la originalo, "Chiquita" estas kvazaŭ hispanigo de la portugala karesa formo por la nomo Franciskino kaj hispana por la vortoj "eta", "etulino".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu ankaŭ la parodion:
Ĉikita "malbakana"

Ĉikita "malbakana"

(Originala titolo: Chiquita Bacana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Parodio: Pastro Machado

Kun ĉiu klubano
ĉi de Pernambuko,
min vestas ne la ŝelo
de banano sed tuko.

En bluzo kaj jupo
aŭ en pantalono,
por ni estas vintro,
malvarma sezono.

Por mi ekzistismo
ne estas ordono,
ne, ĉion mi faras
laŭ kora propono.


Rim: Tiu ĉi parodio estas inversigo de la originala temo, en kiu la virino Chiquita Bacana sin vestas per banana ŝelo, ĉar por ŝi estas ĉiam somero. Kaj la adjektivo bacana signifas "mojosa".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu ankaŭ la version:
Francinjo Mojosa

Kie ĉiel' blua multe pli bluas

(Originala titolo: Onde o céu azul é mais azul)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro k Alcyr Pires Vermelho
Traduko: Darcy Gaia

Mi jam renkontiĝis kun person'
demandanta varme tuj al mi:
Via Brazil', kie estas ĝi,
via Brazil' de somer-sezon'?
Kie ĉiel' blua multe pli bluas
kaj stelarokruco la sudon buas
tie troviĝas la patruj'
mia Brazil', granda feliĉuj'

Eden', je la mar' palmarbej'
en enland' kaŭĉukej'
kaj en sud' verda pinarbej'
kaj la flosist' en amindum' je mar'
verda mar' blankajn plaĝojn kisanta
per la milda ondar'
Riverministo en kampofund'
stelojn rarajn serĉas sur la grund'
Bovoĉaristo bovojn kondukanta
laboras multe kaj estas revanta.

Grandas la ĉiel', la ter' kaj mar'
la bona popol' tre grandas pli
sed kio estas sen kompar'
lernu parkere, al vi diros mi
Kiu Brazilon vidas ja sen fin'
la kompreno estas el kapo for
Tia vastega ter' sen lim'
estas estebla de mia kor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Radikantistinoj

(Originala titolo: Cantoras do rádio)
Verkis: Lamartine Babo k João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: James Rezende Piton

Ni estas la radikantistinoj
Ni kantas en daŭra repren'
Dumnokte ni lulas la dormojn
Kaj ni vekas vin en la maten'
Ni estas la radikantistinoj
Nia kanzon' en ĉiu latitud',
Ĝi kunigadas per vastaj brakoj
Korojn de la nord' kaj sud'

Kantas mi por l' aŭskultantoj plej foraj
Per dissemado de kantoj
Revenas gaj' al la ploraj
Nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun
Certe mi kantas, mia sonor'
Povas forigi malĝojon
Loĝantan ene de la kor'

Kantas mi por via propra kontento
Ĉar kiam iu feliĉas
Samtempas nia kunsento
Nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun, nun
Kanto, kia plezur' tio ĉi
Nun mi vin petas: vi kantu
Iomete nur por mi


Rim: Kanzono, kiu aperis en 1936 per la voĉoj de du fratinoj, Carmen kaj Aurora Miranda.

KURIOZAĴO: Aurora en la 1970-aj jaroj registris ankaŭ kanzonojn en Esperanto danke al Sylla Chaves. Vidu ĉi tie kaj ĉi tie.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La saŭdado nin mortigas

(Originala titolo: A saudade mata a gente)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Antônio Almeida
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉe la bordo de milda rivero
Loĝis en mia dom' karulin'
Sur hamako dum frostaj vesperoj
Ŝi min brakumadis por varmigi min

Tamen nun estas ŝi foririnta
Foririnta kaj sen certa reven'
Kaj saŭdado dum frostaj vesperoj
En kava tenero nestiĝos sen pen'

La saŭdado nin mortigas, brunino
La saŭdado dolorigas, brunino
La saŭdado nin mortigas, brunino
La saŭdado dolorigas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kopakabana

(Originala titolo: Copacabana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Jorge das Neves

Ekzistas plaĝoj tre belaj, plenaj de lum'
ĉe vi naturo pli taŭgas por amindum'
la sablo blanka, ĉielo linda
la sirenaro des pli aminda...

Kopakabana, princineto de l' mar'
dum la mateno pluas vivo-kantar'
je vesperiĝo sunsubiro
estas fonto de saŭdado, sopiro...

Kopakabana, mar' eternas por vi
kisas la sablon kun profunda pasi'
ĉarma etoso de virin'
tial mi, Kopakabana, amegas vin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Kopakabana
Kopakabano

Kopakabano

(Originala titolo: Copacabana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Ekzistas plaĝoj kun riĉe bela natur'.
Sed ĉarmon vere edenan havas vi nur
Sablo arĝenta, gajaj sirenoj,
Blu’ firmamenta, kiel Di-benoj.

Kopakabano, marprincin' estas vi,
Pulsanta vivo em maten-sinfoni',
Kaj ĉe l' krepuskmagi' vespera
Nin kortuŝas per saŭdado tenera.

Kopakabano, maro ĉiam en kant',
Kisinte vin tuj iĝis via amant'
Kun la pasimurmur' sen fin':
Porĉiame, mar-princinjo, mi amos vin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Kopakabana
Kopakabana

Karesema

(Originala titolo: Carinhoso)
Verkis: Pixinguinha k João de Barro (Braguinha)
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Kiom da ĝoj’
en mia sin’
sentas la kor’
vidante vin!

Miaj okuloj kiuj ridetas,
tenerrigarde, milde vin petas
ke ne plu vi fuĝu de mi.

Se vi scius ke mi estas multe karesema
krom de vi l’ amanto vera
kaj mi tre sinceras, karulin’,
vi ne forestus kaj proksimus pli de mi.

Do, al mi tuj
venu senti en kis’
lipojn en flam’
plenavidajn por am’.

Ĉi torento de pasi’
estas ŝiranta animangor’
Do estos nur kun vi
por mi feliĉ’ en la kor’.


Rim:
- Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Tem um vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Karesema

Kanto de l' adiaŭo

(Originala titolo: Valsa da despedida)
Verkis: Robert Burns
Portugallingva traduko: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro (el Auld Lang Syne)
Esperanta traduko el la portugala: Sylla Chaves

Post fruktodona kunlabor'
Nun disiĝas nia voj',
Kaj nia adiaŭa hor'
Estas plena de malĝoj'.

Do nun mi adiaŭas vin
Kun multe da dolor'.
Sed plej profunde kaj sen fin'
Restos vi en mia kor'.

Kun via man' en mia man',
Preĝas mi ke la ĉiel'
Direktu nin, samidean',
En la voj' al nia cel'.


Rim: El la libro Rapida vojo 1: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, 1999.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

L' unua stelo

(Originala titolo: As pastorinhas)
Verkis: Noel Rosa k João de Barro (Braguinha)
Traduko: Jorge das Neves

Ja stele brilas Venuso bela
la planedo plej hela
sur brazila ĉiel'
kamparaninoj por la luna konsolo
kantas bele pri amo
per inspira parolo.

Kamparanino,
vestalo la vere populara
fraŭlino kara
nur vi min ne kompatas
kaj min lasas for.
Ho, belulino
stelo de mia destino
en mia brusto kor' batas
pro la sopiro pri vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Karesema

(Originala titolo: Carinhoso)
Verkis: Pixinguinha k João de Barro (Braguinha)
Traduko: Sílvio Peixoto

Ho mia kor'
Se vidas vin
Plena de am'
Tre sentas sin!

Per la okuloj mi ridetante
Vin persekutas, vin tre amante!
Kaj tamen vi kuras de mi

Aj! tre karesema mi al vi por ĉiam estus
Multe multe mi vin amus
Kaj mi tre feliĉa estus pli
Se vi por ĉiam ne forkurus plu de mi

Kaj, do, al mi
Venu kaj kisu min
Kaj varmon vi
Sentos ĉiam sen fin'!

Venu do al mia kor'
Hodiaŭ plena de dolor'
Kaj tiel vivos nur
Feliĉaj ni - mi kaj vi


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Karesema