Mostrando postagens com marcador Raul Seixas. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Raul Seixas. Mostrar todas as postagens

Gitao

(Originala titolo: Gita)
Verkis: Raul Seixas k Paulo Coelho
Traduko: Flávio Fonseca

Kelkfoje vi al mi demandas
Kial mi tiel silentas,
Parolas malmulte pri amo
Kaj ridon malofte prezentas

Vi pensas pri mi tutan tempon,
Min manĝas, min sputas, min lasas
Kaj eble vi min ne komprenas
Mi tamen al vi montros nun

Mi estas lumo de l’ steloj
Mi estas luna kolor’
Mi estas aĵoj de l’ vivo
Mi estas ama horor’

Mi estas tim’ de l’ feblulo
La forto de l’ imagopov’
La blufo de la ludanto
Mi estas, is kaj os

Gita', Gita', Gita', Gita', Gita'!

Mi estas via ofero
La ŝildo kontraŭ konven’
La sango en vampirokulo
Kaj ĵuroj antaŭ malben’

Mi estas brula kandelo
Mi estas lum’ estingata
Mi estas bordo abisma
Mi estas ĉio kaj nenio

Kaj kial vi al mi demandas?
Demandoj ne montros al vi
Ĉar mi faritas el tero
El fajro, el akvo, el aer'

Vi havas min ĉiutage
Sed ne certas ĉu bonas aŭ ne
Sed sciu, mi ĉeestas vin
Tamen vi ne ĉeestas min

El ĉiu tegol', mi tegmento
El ĉiu fiŝar', mi la skvam'
Litero A, mia nomo
El revoj mi estas am’

Mi estas la dommastrino
En monda merkat-abundo
Mi estas man’ de l’ turmento
Ebeno, larĝo, profundo

Gita', Gita', Gita', Gita', Gita'!

Mi estas muŝo en supo
Kaj dento de ŝarko-spec’
Mi estas blindula vido
Kaj de la vido blindec’

Mi, sed mi estas amara lango
La avo, patro, patrin'
Venonta filogenezo
Komenco, fino kaj mezo
Komenco, fino kaj mezo
Jen mi komenco, fino kaj mezo
Jen mi komenco, fino kaj mezo


Rim:
Gitao (originale Gîtâ) = el la sanskrita lingvo, signifas "kanzono" aŭ "poemo".



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Provu denove

(Originala titolo: Tente outra vez)
Verkis: Raul Seixas k Paulo Coelho k Marcelo Motta
Traduko: Markone Froes

Vidu,
Ne diru ke la kanzono estas perdita
Fidu je Dio, fidu je la vivo
Provu denove
Trinku
Ĉar la viva akvo ankoraŭ estas en la fonto
Vi havas du piedojn por transpasi ponton
Nenio finiĝis, ne, ne, ne
Provu, levu vian soifantan manon
Kaj rekomencu marŝi
Ne pensu ke la kapo elportos
Se vi haltos, ne, ne, ne, ne
Estas voĉo kiu kantas
Voĉo kiu dancas
Iu voĉo kiu turniĝas, dancanta en aero
Volu, sufiĉas esti sincera
Kaj deziri profunde
Vi estos kapabla ŝanĝi la mondon
Provu denove, provu
Kaj ne diru ke la venko estas perdita
Se el bataloj oni vivas vivon
Provu denove...


Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Markone Froes)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Metamorfoza ŝanĝemul'

(Originala titolo: Metamorfose ambulante)
Verkis: Raul Seixas
Traduko: Vitor Mendes

Mi preferas esti
Tiu metamorfoza ŝanĝemul'
Mi preferas esti
Tiu metamorfoza ŝanĝemul'
Ol mi havi la stablitan opinion pri ĉiu afer’
Ol mi havi la stablitan opinion pri ĉiu afer’

Do jen mia dir'
Kontraŭas diron mian, jen mia rul'
Jen mi en ĉi ir'
Tiu metamorfoza ŝanĝemul'
Mi ne havas la stablitan opinion pri ĉiu afer’
Mi ne havas la stablitan opinion pri ĉiu afer’

Pri esto de la am’
Pri mi en ĉiama malsam'
Se estas nun mi stelo
Morgaŭ ĝi ne estos pli
Se mi vin nun malamas
Morgaŭ estos am' al vi
Jen am' al vi
Malam' al vi
Amoras ni
Aktoras mi.

Ja tedas alven’
Al iu celo pro ajna postul'
Mi preferas vivi kiel metamorfoza ŝanĝemul'
Mi ne havas la stablitan opinion pri ĉiu afer’
Mi ne havas la stablitan opinion pri ĉiu afer’

Pri esto de la am’...
...Aktoras mi.

Do jen mia dir'
Maldiras diron mian, jen la regul'
Jen mi en ĉi ir'
Tiu metamorfoza ŝanĝemul'
Mi ne havas la stablitan opinion pri ĉiu afer’
Mi ne havas la stablitan opinion pri ĉiu afer’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Datrevena sopiro

(Originala titolo: Ainda queima a esperança)
Verkis: Mauro Motta k Raul Seixas
Traduko: Émerson dos Santos

Jen kandelo kiu flamas pro la datrevena tago
Antaŭ jaro, post la ĝiso via venis la forir’
Eble tiu eta flamo revivigas la esperon
Tamen certe mian enon jam mortigis la sopir’

En la plej bela tago mi gratulas al vi, ho karul’
Ĉu vi, post tia ago, nun estas plena je ĝoj’?
Ĉu al vi plaĉis la voj’?

Ĉiu tago - sama tago, ĉiu horo - ajna horo
Ĉu mi vivos longan tempon en atendo kaj sufer’?
Mi kelkfoje rememoras la de vi ekskuzojn trompajn
Kaj demandas mi ĉu estis inter ili ia ver’?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Viva akvo

(Originala titolo: Água viva)
Verkis: Raul Seixas k Paulo Coelho
Traduko: Afonso Camboim

Mi tre bone konas fonton
verŝantan el tiu monto
eĉ kiam estas nokte.
en la font’ estas kaŝita
la sekreto de la vivo,
eĉ kiam estas nokte.
Kia tiom stranga fonto
verŝanta el tiu monto
eĉ kiam estas nokte.
Mi scias, ĝi estas la plej bela;
el ĝi fluas la vivo tera, ĉiela,
eĉ kiam estas nokte.
Estas tre torenta ĝia fluo
akvumanta ĉielon, inferon, ĉiujn,
eĉ kiam estas nokte.
Ĉi tien oni vokas la estaĵojn
satiĝintajn de l’ akvo eĉ en mallumaĵoj
eĉ kiam estas nokte
eĉ kiam estas nokte.

Mi tre bone konas fonton
verŝantan el tiu monto
eĉ kiam estas nokte.
Ĉar ankoraŭ estas nokto
dum la taghelo de ĉi nokto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sephora trajno

(Originala titolo: O trem das sete)
Verkis: Raul Seixas
Traduko: Afonso Camboim

Jen, jen la trajn’:
ekaperas el poste la bluaj montegoj, la trajn’.
Jen, jen la trajn’:
ĝi alportas el foro la cindrojn de l' olda eon’
Jen, venas jam
elfumante, fajfante, vokante sciantojn pri trajn’.
Jen, estas trajn’:
pasbiletoj, pakaĵoj, nenio necesas en trajn’.

Ĉu ploros aŭ ĉu ridos ni?
Kiuj do for? Kaj kiuj ĉi?
Ĉar la trajno jam alvenas;
ĝi alvenas al stacidom’;
estas la sephora trajno;
estas ĝi por ĝiaj homoj... ĝiaj homoj.

Jen la ĉiel’:
jam ne plu la ĉielo konita de vi, jam ne plu.
Kia ĉiel’!
estas ĝi nebulega, striita, pendita aer’.
Jen la signal’:
la trumpeta signal’ de anĝeloj kaj de gardanĝel’.
Jen, venas Di’
glitkurant' el ĉiel’ en nebuloj de mil megatunoj.
Jen la Malbon’:
brakumata ĝi venas kun Bono en astra roman’.
Amen.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Freneza

(Originala titolo: Maluco beleza)
Verkis: Raul Seixas k Cláudio Roberto
Traduko: Jorge de Oliveira

Dum ĉiuj penas ŝajnigi sin saĝaj
Kaj aspekti normale, tute ne speciale
Mi ne kontentiĝas per tia sinteno
Vivi tiel banale, ĉar mi pensas reale
Kaj la ordinara civitan'
Kredas, ke min trafis mensmalsan',
Mi deliras kaj oni ŝokiĝas ĉar mi devojiĝas
Sed mi diras ke l' vivo malpezas kiam ni frenezas

Dum ĉiuj penas kaŝiĝi sub felo
Morala kaj deca, tute ne frenezeca
Mi ne konformiĝas al tia sistemo
De penso lupeca kaj konduto ŝafeca
Kaj laŭ la regula socian'
Kredas ke min trafis mensmalsan',
Mi deliras kaj oni ŝokiĝas ĉar mi devojiĝas
Sed mi diras ke l' vivo malpezas kiam ni frenezas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Belece freneza
Frenezulbeleco

Belece freneza

(Originala titolo: Maluco beleza)
Verkis: Raul Seixas k Cláudio Roberto
Traduko: Vitor Mendes

Vi ĉiam klopodas ke vi estu nur
ĉi normala ulo
amant' al regulo
mi iras ĉeflanke al frenezo strebante
ventkapa transtera
en frenezo plej vera
kontrolata estas ĉi frenez'
al klarmenso kun multa aprez'

Iĝos mi
mi iĝos senpeza belece freneza
ja iĝos mi
mi iĝos senpeza belece freneza

Kaj tiu ĉi voj' elektita de mi
tre facilas por ir'
ĉar ne estas aspir'
kontrolata estas ĉi frenez'
al klarmenso kun multa aprez'

Iĝos mi, mi
mi iĝos senpeza belece freneza
ja iĝos mi, mi
mi iĝos senpeza belece freneza


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Freneza
Frenezulbeleco

Frenezulbeleco

(Originala titolo: Maluco beleza)
Verkis: Raul Seixas k Cláudio Roberto
Traduko: Antonio Luís Lourenço dos Santos

Jen kiam vi pli kaj pli penas sin
Esti normala ulo,
Ĉiam fari la samon.
Miaflanke lernas mi esti freneza,
Frenezulo kompleta,
Ĝenerala frenezec',
Kontrolita mia malsaĝec',
Miksita kun mia mensklarec'.

Kaj estos mi
Plena je certeco,
Frenezulbeleco

Kaj tiun ĉi vojon elektis mi mem.
Ĝi estas facila voj',
Ne estas kien iri.
Kontrolita mia malsaĝec',
Miksita kun mia mensklarec'.

Kaj estos mi
Plena je certeco,
Frenezulbeleco.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Belece freneza
Freneza