Mostrando postagens com marcador Carlos Colla. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Carlos Colla. Mostrar todas as postagens

Nu, serioze

(Originala titolo: Falando sério)
Verkis: Carlos Colla k Maurício Duboc
Traduko: Flávio Fonseca

Nu, serioze
Vi devus ĉesi fari tiajn misaferojn
Rigardi min per ĉi promesaj trajtoj
Kaj poste rid', kvazaŭ nur efemer'

Vi ne komprenas,
Ke mi surhavas la cikatrojn pro la viv' sur ter'
Kaj mi nun timas ekfari planojn,
Riski ĝis pliafoja sufer'

Nu, serioze
Mi ne vin volas dum nur unu rendevuo
Nek esti unu plia nur por ĝuo
Dum ununura nokto, neniom plu

Nu, serioze
Inter ni du devus ekzisti pli da sento
Mi ne deziras vin por nur momento
Kaj dum la tuta vivo penti, ve, sen vi



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
(En la tonalo A)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
(En la tonalo E, de la supra video)

Ligna fornelo

(Originala titolo: Fogão de lenha)
Verkis: Carlos Colla k Maurício Duboc k Xororó
Traduko: James Rezende Piton

Atendu nur, patrino, mi revenos
Treege al mi mankas via kis',
La roso sur la floroj de l' matenoj
Kaj lunradio tra mia iris'

La pretendema rev', patrino kara,
Iame fordisigis vin kaj min
Serĉante ion eksterordinaran
Mi estis nur perdito en la fin'

Prenu gitaron, ankaŭ la akordionon,
Lasu tiun kafokruĉon supre de l' fornel'
Ligna fornelo kaj hamako en verando
Pretigu ĉion, panjo kara,
Por reven' de via fil'

Panjo, mi memoras nian hejmon
Kaj pri viaj paroloj je forir'
Ankaŭ pri malgaja mia patro
Neniam plu li kantis pro la resopir'

Nun mi jam konscias, kara panjo,
Pro vivlecionoj en seri'
Mi kion serĉis tiel malproksime?
Mi ĉiam havis ĉion, kaj ĉio jam ĉe vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)

Reekvidi vin

(Originala titolo: Não dá pra te esquecer)
Verkis: Carlos Colla k Chico Roque
Traduko: Erick Fishuk

Reekvidi vin estas la nuna dev’,
Mi hodiaŭ serĉos vin tra la stratar’.
Ekde lasta vido jam pasis ega temp’:
Ne kaŭzas la am’ alvenon de l’ forges’.

Kune nur kun vi seksum’ fariĝas ben’
Min portanta al la mondo de l’ ĝuec’.
Sen vi, el mia vivo foriĝas la kares’.
Ne kaŭzas la am’ alvenon de l’ forges’.

Disdonus ĉion mi por via ĉeest’.
Finiĝu jam la daŭro de l’ adiaŭ’,
Venu via vok’ iama!

Suferas laca mi dum rekonkerad’,
Kruele min turmentas la tempopas’:
Diru, do, ke mi estas ama!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).