(Originala titolo: Na cadência do samba)
Verkis: Ataulfo Alves k Paulo Gesta k Matilde Alves
Traduko: Flávio Fonseca
Certe mortos mi en iu jaro
Portos mi saŭdadon de Sara
Certe mortos mi en iu horo
Portos mi saŭdadon de Aŭrora
Venu la mort' dum la batukada dujambo
Dum la bela kadenco de l' sambo
Kaj mian nomon certe kovros mia amo
Laŭ proverbo el popol'
Mortas homo, restas famo
Rim:
- Batukado (portugallingve batucada) - ritma batado (laŭ Dicionário Esperanto-Português, de Ismael Gomes Braga kaj Novo Dicionário Português-Esperanto, de A. K. Afonso Costa).
- Dujambo - verso konsistanta el du jamboj; Jambo - versero, konsistanta el du silaboj, el kiuj la unua estas malforta kaj la dua estas forta. Ĝuste tia estas la ritma bato de, interalie, la druma bastamburo kaj la kuiko en sambo.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).