Mostrando postagens com marcador Aaron Köenig - T. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Aaron Köenig - T. Mostrar todas as postagens

Liberhorar' en Itapoã

(Originala titolo: Tarde em Itapoã)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Aaron Köenig

Banokalsono malnova
Kaj travagadinda tag'
Senfina maro sinmova
Kaj super ni ĉielark'
Poste ĉe l' placo Caymmi
Plenas la korpo je van'
Senĉese bastomatumi
Kokostrinkaĵ' en la man'

Jen ĝoj':
Liberhorar' en Itapoã
Sun' sen nubar' en Itapoã
Muĝo de l' mar' de Itapoã
Ambabilad' en Itapoã

Kiam la mar' inaŭguras
Verdecon kvazaŭ verdid'
Ĝisoste mi argumentas
Kun branda sukerkanid'
Kaj kun la vid' perdiĝanta
Ie ĉe la horizont'
Trankvila kaj rimarkanta
Eĉ la turniĝon de l' mond'

Poste la taŭz' anserhaŭta
De l' vento de la vesper'
Leviĝas susur' mallaŭta
El palmoj al la aer'
Kaj en la spacoj serenaj
Sen morgaŭ, hieraŭ, nun
Mi dormas en brakoj benaj
Sub itapoana lun'


Rim:
- Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
- Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Paola Giannini
Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales
Gitarludas: Otílio Ferreira


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Tago en Itapuan'

Knabino el Ipanema

(Originala titolo: Garota de Ipanema)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Aaron Köenig

Vidu, knabino belega, iganta amema
Jen ŝi, la reĝino de l’ plaĝ’ Ipanema
Kun dolĉa luliĝo survoje al mar’
Ino de korp’ origita de l’ sun’ de Ipanema
Kun paŝo sambeca, ŝajnante poema
Kaj se ŝi koksumas mi ĝemas nur “Aahh”

Ah — mi rigardas ŝin triste
Kial min punas soleco?
Ah — nekredebla beleco
Belulin’ kiu ne estas mia
Sola, sed tiom gracia

Ho — se ŝi nur sciintus, ke kiam ŝi venas
La mondo entute je gracio plenas
Kaj iĝas pli bela pro kaŭzo de amor’.


Rim:
- Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
- Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.
- Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.

KURIOZAĴO: Oni diras, ke tiu estas la dua plej registrita kanto en la historio, post Yesterday de Beatles. La aŭtoroj estis inspiritaj de Helô Pinheiro, tiam 17-jaraĝa knabino kiu vivis en la kvartalo Ipanema. En vintro de 1962, ili vidis ŝin pasantan, kaj verkis la kanton.



Voĉo: Juliana Eva
Gitaro: Danna de Paula
Tamburino: Thais Costa


Vidu alian videon ĉi tie
Kantas: Alejandro Cossavella kaj Flávio Fonseca

Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Voĉo: Aaron Köenig
Gitaro kaj muzikaranĝo: Flávio Fonseca
Piano: Alfredo Cardim
Basgitaro: Fernando Leporace
Drumo: Tuti Moreno
Perkutiloj: Mingo
Trumpeto: Nilton Rodrigues

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Knabin' el Ipanema

Korkovado

(Originala titolo: Corcovado)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Aaron Köenig

Kanzoneto kaj gitar'
Via amo kaj la mar'
Tio jam sufiĉas por feliĉo
Trankvileco por pensad'
Multa tempo por revad'
Super ni videblas Korkovado
Ho! Redemptor' belega

Vivo restu tia ĉi
Kun vi ĉiam apud mi
Ĝis la malnova flamo estingiĝos
Kaj mi estinte trista
Sen kredo je la mondo
Renkonti vin al mi signifis, ke
Mi trovis la feliĉon, mia am'


Rim:
- Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
- Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.
- Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Korkovado
Korkovado
Korkovado
Korkovado

L' anaso

(Originala titolo: O pato)
Verkis: Jayme Silva k Neuza Teixeira
Traduko: Aaron Köenig

L' anaso venis kantante kun seren', kŭem, kŭem
Kaj kerkedulo petis jen, kun rid'
Ĉu ĝi ankaŭ rajtas sambi la sambon, sambadi

L' ansero al la duopo kvakis jen: kŭem, kŭem
Vokis la cignon, diris: Venu tuj
Ke la kvaropo estu bona bonegaĵ', aŭdindaĵ'

Surborde de la lago apud la arbar'
Provis niaj kvar kanti "Mariŝa kisu min!"

La anaso fuŝkantaĉis krokodile
Scenejumi por l' anser' estis facile
Sed en kulmin' de la fin'
Ili falis en l' akvon
Dum koruspraktikad'
Kŭem, kŭem...


Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Aaron Köenig - voĉo
Flávio Fonseca - gitaro k aranĝo
Fernando Leporace - basgitaro
Tutti Moreno - drumo
Mingo - perkutiloj
Murillo Loures - violono
Queca Vieira - violono
Geraldo Monte - aldoviolono
Roberto Victorio - violonĉelo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La anaso

Malagordata

(Originala titolo: Desafinado)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Aaron Köenig

Se vi diras ke malagordaĉas mi
Sciu kiom dolorigas tio ĉi
Nur privilegiuloj aŭdas ĉion, kiel vi
Mi nur havas kion donis Di' al mi

Se insistas vi en la klasifikad'
Ke malmuzikaĉas mia kondutad'
Permesu argumenton por defendi min
Ke estas bosanovo
Kun tia tre natura son'

Sed kion vi ne scias
Eĉ ne antaŭsentas
Ke la malagorduloj ankaŭ havas koron ja

Mi fotografis vin per mia Rolleyflex
Riveliĝis via maldankemegec'

Vi ne povas moki tiel ĉi pri mia am'
Estas la plej granda kiun vi povas ricevi
Pensante muzikante vi forgesas tion ĉi
Ke en la brusto de malagorduloj
Profunde en brusto kaŝite batante
Ke en la brusto de malagorduloj
Ankaŭ batas koro ja


Rim:
- Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
- Partituro por koruso de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Aaron Brazilumas Esperante, em Maio/1989.
- Partitura para coral desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto, unu el la simbolaj kantoj de bosanovo, estas respondo al la tiamaj recenzistoj, kiuj konsideris la stilon kiel "muziko por malagordataj gekantistoj".
CURIOSIDADE: Esta música, um dos símbolos da bossa nova, é uma resposta aos críticos da época, que consideravam o estilo como "música para desafinados".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mistonulo

Sambo de unu noto nur

(Originala titolo: Samba de uma nota só)
(ankaŭ konata pro la anglalingva versio: One note samba)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Aaron Köenig

Jenas sambo konsistanta el unueca noto, nur
Venas pluraj notoj poste, sed la baz’ estas unu nur
Ĉi alia konsekvencas el kio ĵus parolis mi
Kiel mi maleviteble konsekvencas nur el vi

Tiom da geuloj babilaĉas tutan tagon sen enhavo, diras nenion
La tutan notaron mi nun uzis, sed finfine sen efiko, igis nenion

Al mia noto mi revenas kiel revenas mi al vi
Diras per mia noteto kiom vin ŝategas mi
Kiu volas ĉiujn notojn: A B C D E F G
Restas sen iu ajn ĉiam restu ununote nur!


Rim:
- Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Aaron Brazilumas Esperante, em Maio/1989.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Unutona sambo

La ŝipeto

(Originala titolo: O barquinho)
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Aaron Köenig

Tago de lum', festo de sun'
Kaj ŝipeto glitadanta
Sur milda mara blu'
Someras kaj amoras ni
En ŝipeto sur la mar'
Vidas nin nur la mevar'
Nia kanzon' per flirta son'
Supreniras kaj per kis' ankaŭ ni

Ŝipa kis', Ahoi!
Mara tag' de ĝoj'

Pasas la tag', svenas la sun'
Kontinuas la glitad'
Kaj la emo al kantad'
Ruĝiĝas nun la lum' de l' sun'
La ŝipeto kaj la kor'
Glitadantaj sur l' amor'
Jen paca vent', feliĉa sent'
Nin karesas paradiza marbriz'

Venas la vesper'
Velas la liber'


Rim: Ahoi = germana marista saluto
Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Barketo
Barketo