Mostrando postagens com marcador Darcy Gaia. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Darcy Gaia. Mostrar todas as postagens

Kantu Maria

(Originala titolo: Canta Maria)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Darcy Gaia

Kantu Maria
La melodion tre helan
Kantu de vivo ĉion,
Kaj vivon belan
Ĝoju Maria.

Tra-la-la-la-la
Maria mia kor'
Tra-la-la-la-la
Tre min suferigis vi.
Plantita sur la razeno
La rosmareno
Estas de mi.
Parfumas ĝi la dometon
Donas ĉarmeton
Kune kun vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kie ĉiel' blua multe pli bluas

(Originala titolo: Onde o céu azul é mais azul)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro k Alcyr Pires Vermelho
Traduko: Darcy Gaia

Mi jam renkontiĝis kun person'
demandanta varme tuj al mi:
Via Brazil', kie estas ĝi,
via Brazil' de somer-sezon'?
Kie ĉiel' blua multe pli bluas
kaj stelarokruco la sudon buas
tie troviĝas la patruj'
mia Brazil', granda feliĉuj'

Eden', je la mar' palmarbej'
en enland' kaŭĉukej'
kaj en sud' verda pinarbej'
kaj la flosist' en amindum' je mar'
verda mar' blankajn plaĝojn kisanta
per la milda ondar'
Riverministo en kampofund'
stelojn rarajn serĉas sur la grund'
Bovoĉaristo bovojn kondukanta
laboras multe kaj estas revanta.

Grandas la ĉiel', la ter' kaj mar'
la bona popol' tre grandas pli
sed kio estas sen kompar'
lernu parkere, al vi diros mi
Kiu Brazilon vidas ja sen fin'
la kompreno estas el kapo for
Tia vastega ter' sen lim'
estas estebla de mia kor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĵoazujo

(Originala titolo: Juazeiro)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: Darcy Gaia

Ĵoazujo, min respondu,
ĉar mi estas en angor',
ĵoazujo, ho amiko,
kie estas mia flor'?
Aj, ĵoazujo, ŝi neniam plu revenis,
aj, ĵoazujo, kie estas mia flor'?

Ĉu vi jam ne plu memoras
kiam min amadis ŝi,
en vesperoj viaombre
paroladis ŝi kaj mi.
Aj, ĵoazujo, kiel krevas mia kor',
aj, ĵoazujo, kie estas mia flor'?

Ĵoazuj', al mi konfesu,
mia ne estas la kor'
junulina, ĉar vi ploras
solidara je dolor'.
Aj, ĵoazujo, se mi restos sur la ter'
aj, ĵoazujo, ne min lasu je sufer'

Ĵoazujo, la destinoj
niaj estas kunligitaj
sur la trunko via estas
nomoj du de ŝi skribitaj.
Aj, ĵoazujo, mi ja estas en sufer'
kaj ke mi mortu, jen al vi de mi prefer'.


Rim: Ĵoazujo - (Ziziphus joazeiro), botanika specio de la familio de Ramnacoj, simbolo de la kaatingo de la brazila nordoriento. (Fonto: Vikipedio)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

En Rio estas ĉio ŝanĝita

(Originala titolo: A dança da moda)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: Darcy Gaia

En Rio estas ĉio ŝanĝita
en fest' de Sankta Johano
anstataŭ polko, ranĉero,
dancata, petata nur estas bajano.

Kaj sur la ŝoseo
estas bajano,
estas brulaĵo,
estas vidfajraĵo
kaj ĉe la balejo
de ni dezirata
nur estas bajano.

Aj, aj, aj, aj, Johano
Aj, aj, aj, aj, Johano
ĝi estas de l' mondo
ĉar en ĉia rondo
nur estas bajano.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Magdalen'

(Originala titolo: Maringá)
Verkis: Joubert de Carvalho
Versio: Darcy Gaia

Ŝi forelmigris
mia bela Magdalen'
ŝi ja estis bela floro
la plej bela de l' ĝarden'

Kun ŝi formigris
la person' al ŝi diranta
ke neniam ŝi forgesu
la kampulon ŝin amantan.

En alitempo
estis ĝojo sen egal'
surreganta la popolon
de la vilaĝo Pombal'

Kaj senpluveco
nian pluvon portis for
nur restante la gutetoj
elfalintaj de la plor'

Magdalen', Magdalen'
iris vi je lasta fojo
ĉio estas kun malĝojo
de l' silento de l' maten'

Magdalen', Magdalen'
por estiĝi feliĉeco
forveturu sopireco
for de nia kor-haven'

Magdalen', Magdalen'
venu vi alian fojon
kaj alportu vi la ĝojon
kaj ni vivu en Eden'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Maringa'

Forstreku

(Originala titolo: Risque)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Darcy Gaia

Streku, mian nomon el via kajero
ĉar mi vivas en infero
pro nia am' fiaskinta.

Lasu ke mi estu en forgeso
kaj nur kun alies kareso;
por ni ĉio estas mortinta.

Kaj se foje vin premos
la koron sopir'
vi ne vin ĝenu,
dronigu sopiron
per brand-eliksir'

Kredu, ĉiu kimero tumultas
kiel mar', ondarmultas
kaj sin disigas sableje.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dolĉa mistero de la vivo

(Originala titolo: Doce mistério da vida)
Verkis: Victor Herbert k Rida Johnson Young
Portugallingva traduko: Alberto Ribeiro (el Ah! Sweet mystery of life)
Esperanta traduko el la portugala: Darcy Gaia

En la vivoj tiel milde sin montrantaj
la sekretoj estas en profunda mar'
en la fundo de l' animo sin kaŝantaj,
ne elmontriĝas en la bril' de l' okulpar'

Al mi sola estas ĉiam parolanta
voĉo kiun mi elaŭdas kun fervor'
En la mio estas ĝi nun sin ŝirmanta
kaj en mi estas rozujar' en flor'

Al neniu parolos mi pri la sekreto
kaj kiun amas mi por tuta kor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ave Maria sur monteto

(Originala titolo: Ave Maria no morro)
Verkis: Herivelto Martins
Traduko: Darcy Gaia

Barakego el zinko
sen ŝirmado, sen koloro
sur monteto
por mi estas bangalo!
Tie ne estas la feliĉeco
de la riĉul'
ĉar kiu loĝas sur monteto
jam vivas je la Eternul'

La frumateno
la birdo-beno
en la vesperoj
simfonio anoncanta
la vesperiĝon
per la paseroj.

La montanaro
en vesper' ĉia
preĝas preĝeton
Ave Maria
kaj nokte ni en fidelo
preĝas per kor' al ĉielo
Ave Maria!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).





Vidu alian version:
Ave-Maria en la monto