Mostrando postagens com marcador Marisa Monte. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Marisa Monte. Mostrar todas as postagens

Karnavalja en Esperantujo

(Originala titolo: Carnavalia)
Verkis: Marisa Monte k Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown
Parodio: Cícero Soares

Venu ni kunvenu en UK konvena kongresu ni
Nia aĝo festu, ĉian manifeston forgesu ni

Ni komunu en la loĝejo kie vi
Malfermiĝu tuj malsolene antaŭ mi

Venu ni en trupo en teatra grupo
Festa festival'

Min elkonu dum la interkona vesper'
Via rido nur estas la pasporta serv'
Balo en Berval' ĝis venka final'
Jen defi' malfia fake loke person'

Ni plaĝumu en Bulonjo sur Mar'
Fortalezo, la Habana, Ĝibraltar'

Mia lingvo sur via lango nur
Nin tuŝu interplezur'
Movadumu por atingi en glor'
La celon de nia kor'

La la la la la la la la la la



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bonŝance

(Originala titolo: Ainda bem)
Verkis: Marisa Monte k Arnaldo Antunes
Traduko: James Rezende Piton

Bonŝance, mi
Finfine renkontis vin
Mi ne havas, tute ne,
Meritojn por tiu am'
De vi

Neniu eĉ
Valoron trovis en mi
Aliaj, tro sen graci',
Kaj mi eĉ malfidis jam
Pri mi.

Mia sola kor'
Plene jam alkutimiĝis
Pri tiu solec'
Nepenseblis, ke vi restos
Kaj fine vi restis plu
Vi venis por resti plu
Vi tre feliĉigas min
Vi daŭre kantigas min,
Sen fin'

Mia propra kor'
Jam montriĝis malaktiva
Sen plej eta iluzi'
Post la granda suferado
Jam pasis tiu ŝtormo
Ĉio nun en transformo
Vi tre feliĉigas min
Vi daŭre kantigas min,
Sen fin'



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vilaĝeto

(Originala titolo: Vilarejo)
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: James Rezende Piton

Tie staras vilaĝet',
L' aerum' de bona vent'
En verando, ripozanto
Vidas kuŝon tie de sunsubir'

Kun trankvilo por la kor'
Mondo plena je konkord'
Heroa land', patrina hejm'
Paradiz-sidejo en la sistem'

Super ĉiuj domoj, fort'
Kun fruktar' en ĉiu kort'
Brustoj vartaj, filoj fortaj
Sonĝosemoj en la konkreta mond'

Jen por ĉiuj, Novera'
Palestino, Ŝangrila'

Venu paŝi, flugi
Venu paŝi, flugi
Venu paŝi, flugi

Nur atendas tempo
Estas jam printempo
Pordoj kaj fenestroj ĉiam kun malfermo
Al la feliĉ'

Jen sur ĉiuj tabloj, pan'
Ĉie florornamo:
Sur la vojoj, sur la roboj, en la celoj
Kaj ĉi-kanzon'
En ĝi estas vera am'
Via onta panoram'



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Jen vivas ni infane

(Originala titolo: Velha infância)
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Davi Moraes k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: Vitor Mendes

Jen vi tiel ĉi
Jen revo por mi
Kaj se mi vin ne vidas
Mi pensas pri vi
Ekde la maten'
Ĝis la lunlum' incidas

Mi vere ŝatas vin
Ĉeesto via ĝojigas min
Pro vi mi ridas pli feliĉe
Plej kara estas vi mia am'

Kaj jen ni kantas
Kaj jen ni dancas
Jen vivas ni infane
Kaj manenmane
Kiel infanoj
Ni ludas porĉiame

Via rigarda lum'
Min gvidas ene de la mallum'
Vi montras al mi klaran vojon
Mi iras kaj ne plu estas sol'

Jen vi tiel ĉi
Jen revo por mi
Jen vi tiel ĉi


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Malnova infanaĝo

Malnova infanaĝo

(Originala titolo: Velha infância)
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Davi Moraes k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: Markone Froes

Vi estas tia, iu sonĝo por mi
kaj kiam mi ne vidas vin
mi pensas pri vi ekde la mateno
ĝis kiam mi kuŝiĝas
mi tre ŝatas vin,
kaj mi ŝatas esti kune kun vi
mia ridado estas tre feliĉa ĉe vi
mia plej bona amiko estas mia amo

Kaj oni kantas, kaj oni dancas
kaj oni ne laciĝas
esti infano, oni ludas
en nia malnova infanaĝo
viaj okuloj, mia lumturo
gvidas min en mallumo
viaj piedoj montras mian vojon
mi marŝas kaj neniam estas sola

Vi estas tia, iu sonĝo por mi
mi volas multe kisi vin
mi pensas pri vi, ekde la mateno
ĝis kiam mi kuŝiĝas
mi tre ŝatas vin,
kaj mi ŝatas esti kune kun vi
mia ridado estas tre feliĉa ĉe vi
mia plej bona amiko estas mia amo


Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).
Rim²: En tiu ĉi muzikteksto troveblas kelkaj prononcaj eraretoj (kiel "mja" anstataŭ "mia", aŭ "viokuloj" anstataŭ "viaj okuloj"), kaj la metriko ne bone kongruas kun la originalo. Tamen, ĝi estas jam registrita en albumo (per la tre bona voĉo de la tradukinto), tial ĝi aperas en Kolekto Brazila Muziko.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Markone Froes)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Jen vivas ni infane

Ja volis ni

(Originala titolo: Bem que se quis)
Verkis: Pino Daniele
Portugallingva traduko: Nelson Motta (el E po' che fa)
Esperanta traduko el la portugala: Vitor Mendes

Ja volis ni,
Post l' okazaĵoj,
Da feliĉo pli
Sed al ni jen
Ne eblas la reven'
Kaj kion faris al ni
Ho, ĉi vivo?
Ni faras ĉion laŭeble
Pro amo
Prifajfu mi
Ĉar mi forgesis
Ja forgesi vin
Via dezir' tre
Plezurigas min
Kaj mi vin volas
Ĉiam pli kaj pli
Jen mia strato
Iras vian maron.
Kaj vi nun venu tuj al mi
Vi rapidu, kaj sen fin'
Venu en min
Mi volas la pezon de ĉi korpo via
Nun sur mi
Ho mi am', tuj al mi!
Brakumu milde min,
Min kisu
Ĝis estu forges'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tute via

(Originala titolo: Totalmente seu)
Verkis: Marisa Monte k Lucas Silva k Lúcio Silva
Traduko: James Rezende Piton

Mi firme rilatas
Ne ŝercu plu,
Al mi ne faru tion
Jen tute via, mi

Mi vere konfesas
La am' neniam
Estas sendanĝera
Jen centelcente, mi

Ĉu nur fiask'
Aŭ ĉu promesplena
Elmontros ĝin la temp'
Ĝi ĉi-okaze fortas, serena,
Jen tute via, mi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Karul', I love you

(Originala titolo: Amor, I love you)
Verkis: Carlinhos Brown k Marisa Monte
Traduko: James Rezende Piton

Lasu min diri: "karulo"
Lasu min pensi pri vi
Tio pacigas kaj trankviligas,
Tio min pelas al viv'

Mi jam rakontis al muroj
Kion pripensas la kor'
Mi vagis tra l' tempo, mi vadis tra l' horoj
Pli ol min trafas l' amor'

La spegulo, sen raci',
Por amoro, restu pli

Korbatoj haste multiĝas
Mi vivas en plendaŭra ĝojo
Amo estas tie ĉi...

Karul', I love you
Karul', I love you
Karul', I love you
Karul', I love you

(Parole:)

- Ŝi suspiris
Ŝi pie kisis la paperon
La unuan fojon oni skribis al ŝi tiajn sentimentojn
Kaj ŝia fiero dilatiĝis sub la amvarmo, kiu eliris el ili
Kiel sekiĝinta korpo, kiu etendiĝas en varmeta bano
Ŝi sentis aldonon al la memestimo
Kaj ŝajnis al ŝi, ke finfine ŝi eniris superege interesan ekzistadon
Kie ĉiu horo havis sian malsaman celon
Ĉiu paŝo kondukis ekstazon
Kaj la animo kovriĝis de sensoradia luksaĵo

Karul', I love you
Karul', I love you
Karul', I love you
Karul', I love you


Rim:
- "I love you" estas en la angla en la originalo.
- La parola strofo estas parto el la romano O Primo Basílio (t.e. Kuzo Bazilio), verko de la portugalo Eça de Queiroz (1845-1900); en la sonregistraĵo farita de Marisa Monte, ĝin parolas Arnaldo Antunes.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).