Mostrando postagens com marcador Chitãozinho & Xororó - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Chitãozinho & Xororó - I. Mostrar todas as postagens

La nambu-tinamo kaj la tinameto

(Originala titolo: O inhambu-chintã e o chororó Chitãozinho e Xororó)
Verkis: Athos Campos k Serrinha
Traduko: James Rezende Piton

Mi ne volas urban vivon
En bangalo aŭ domet'
Ĉar mi havas mian hejmon
Sub la pajloj de ĉalet'

Mi vivadas sen najbaroj,
For de ĉia societ'
Mi nur ĝojas pro la triloj
Trans la plej fora montet'

De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'
De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'

Je l' alveno de l' mateno
Kantas kokoj en duet'
Triste hurlas la noktuo
En grenejo kun breĉet'

Trilas je la sunsubir'
Kripturelo sen egret'
Mi nur ĝojas pro la triloj
Trans la plej fora montet'

De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'
De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'

Mi ne ŝatas ruĝan teron
Pro la polvo kiel kret'
Saltofestas en sablej'
Ĉiu gaja kolombet'

Kun plezur' ili petolas
Kvazaŭ sablo-kabaret'
Mi nur ĝojas pro la triloj
Trans la plej fora montet'

De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'
De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'

Mi tre frue iras ĉasi
Kun la suno trans valet'
La pafilo kun kartoĉoj
Kaj ĉasujo por enmet'

Post preparo iras mi
Kun la hund' kaj ĉaskornet'
Mi nur ĝojas pro la triloj
Trans la plej fora montet'

De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'
De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'

Kiam foje mi ekscias
Pri pli bona interpret'
Mia koro ŝanceliĝas
Kaj bedaŭras en sekret'

La suspiroj miabruste
Pikas pli ol bajonet'
Mi nur ĝojas pro la triloj
Trans la plej fora montet'

De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'
De l' nambu-tinam' kaj de l' tinamet'


Rim (N.T.): La nambuo aŭ tinamo (Crypturellus tatauapa, kio inkluzivas ĝian tupian nomon), portugale: "inhambu-chintã" [injambu'-ŝintan'], estas birdo de la familio de Tinamedoj. La tinameto (Crypturellus parvirostris) estas la plej malgranda specio en la sama genro Crypturellus, kaj tiun ĉi oni i.a. nomas portugale: "inhambu-chororó" [injambu'-ŝororo']. Kripturelo (Crypturellus undulatus) estas alia tinamedo, en la portugala konata kiel "jaó" [ĵao']. Eksciu pli ĉi tie.

KURIOZAĴOJ:
- Aŭdu, kiel ili sonas: Tinamo - Tinameto - Kripturelo
- La tipa sono de tiuj birdoj en la naturo rekte inspiris la artan nomon de la fama sertaneca duopo Chitãozinho & Xororó.

CURIOSIDADES:
- Ouça como eles soam: Inhambu-chintã - Inhambu-chororó - Jaó
- O som característico dessas aves na natureza serviu de inspiração direta para o nome artístico da famosa dupla sertaneja Chitãozinho & Xororó.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ligna fornelo

(Originala titolo: Fogão de lenha)
Verkis: Carlos Colla k Maurício Duboc k Xororó
Traduko: James Rezende Piton

Atendu nur, patrino, mi revenos
Treege al mi mankas via kis',
La roso sur la floroj de l' matenoj
Kaj lunradio tra mia iris'

La pretendema rev', patrino kara,
Iame fordisigis vin kaj min
Serĉante ion eksterordinaran
Mi estis nur perdito en la fin'

Prenu gitaron, ankaŭ la akordionon,
Lasu tiun kafokruĉon supre de l' fornel'
Ligna fornelo kaj hamako en verando
Pretigu ĉion, panjo kara,
Por reven' de via fil'

Panjo, mi memoras nian hejmon
Kaj pri viaj paroloj je forir'
Ankaŭ pri malgaja mia patro
Neniam plu li kantis pro la resopir'

Nun mi jam konscias, kara panjo,
Pro vivlecionoj en seri'
Mi kion serĉis tiel malproksime?
Mi ĉiam havis ĉion, kaj ĉio jam ĉe vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)

L' evidenta

(Originala titolo: Evidências)
Verkis: Paulo Sérgio Valle k José Augusto
Traduko: Erick Fishuk

Se mi diras, ke mi plu ne amas vin
Vere mi vin amas
Se mi diras, ke mi plu ne volas vin
Vere mi vin volas
Mi timas diri: Via estas mia kor’
Kaj montri, ke vi min subigas per kontrol’
Sed en mia penso ne aperas la destin’
Sen via amĉeesto

Mi forpelas vin, forlasi provas vin
Sed finfine cedas
Mi pretendas, ke mi estas aliul’
Sed finfine neas
La frenezeco pro vi: jen la tuta ver’
Kaj vin forlasi devas esti ne afer’
Mi agnoskas, ke ne estas eble plu
Detrui la komunan neston

En tiu deliro
Kiam mi ne vin akceptas
La videbla neglektiĝas
L’ evidenta forkaŝiĝas
Mia masko prete falas
Ĉar ne povas plu trompiĝi mia kor’
Mi nepre vin amas

L’ iluzi’ sufiĉas
Ne sin tenas la deziro
Mi vin volas pli ol ĉion
Al mi mankas via kiso
Mi oferas mian vivon
Por ke via volo farus min adres’
Mi volas aŭdi nur vin diri: Jes

Estu sincera
Pri l’ manko vera
Konstanta estas mi en via pens’
Estu sincera
Pri l’ manko vera
Nur mia vin ĝojigas la kares’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Evidentaĵoj

Evidentaĵoj

(Originala titolo: Evidências)
Verkis: Paulo Sérgio Valle k José Augusto
Traduko: Émerson dos Santos k Rafael do Ó

Kiam mi asertas ami vin ne plu
Vin mi daŭre amas
Kiam diras mi ne plu deziri vin
Daŭre mi deziras
Mi havas timon esti via mia kor’
Konfesi ke agadas mi laŭ via vol’
Sed ne eblas eĉ imagi kia estos mi
Se mi vin perdos iam

Mi forestas de ordonoj viaj, sed
Poste mi obeas
Diras mi aferojn, kiujn mi ne kredas
Sed mi poste neas
Verdire mi jam freneziĝis pro dezir’
Kaj min timigas eĉ pripensi perdi vin
Ja konsenti devas mi: ne eblas plu
Disigi niajn vivojn

Ene de l’ frenezo
Diri ke mi vin ne volas
Mi neadas la ŝajnaĵojn
Kaŝas mi evidentaĵojn
Tamen kial plu ŝajnigi
Se ne eblas kaŭzi trompon al la kor’
Mi certe vin amas

Ĉesu mi mensogi
Ĉesu nei mi deziron
Mi vin amas pli ol ĉion
Mi bezonas vian kison
Al vi donas mi la vivon
Faru ĉion, kion volas vi al ĝi
Mi nur deziras aŭdi “jes” de vi

Ion nun diru pri la sopiro
Kaj pri la volo esti vi de mi
Ion nun diru pri la sopiro
Kaj pri la volo vivi vi kun mi


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
L' evidenta

Pilgrimo

(Originala titolo: Romaria)
Verkis: Renato Teixeira
Traduko: James Rezende Piton

Rev' kaj polv' en la man', la solula kompan',
Kiel mi, sorbita en la pensoj,
Dum ĉevalrajdado
Kun laz' kaj kun lian', el amara solan'
Estas viv' je labora elan'

REFRENO:
Kamparane mi paradas fide
Ho, Dipatrin' Aparesida!
Ĵetu lumon al mia profundo,
Igu ĝin klarvida

Mia patro, peon' - la patrin', nur sindon'
La fratar' perdiĝis en la viv'
Serĉante aventurojn
Post divorc' kaj la forc', estis lud' kaj eksklud'
Pri bonŝanc', ne vidita, nur alud'

(REFRENO)

Oni diris al mi veni al tiu lok'
Por pilgrime kaj per preĝo pledi:
Pacon al malamoj!
Manke de preĝo-ard', estas mia standard'
Nur rigard', nur rigard', nur rigard'.

(REFRENO)


KURIOZAĴO (NT): Nia Sinjorino (de la Koncipiĝo) Aparesida estas la patrona sanktulino de Brazilo por katolikoj. Tiu nomo ("Aparecida"), en la portugala signifas "la aperintan". Tio rilatas al la terakota figuro de la sanktulino trovita de fiŝkaptistoj ene de rivero, en 1717. Ĉe tiu riverbordo formiĝis vilaĝo, kiu estas la nuntempa urbo Aparecida, en ŝtato San-Paŭlo. La loka katedralo estas la plej granda dediĉita al Maria en la mondo kaj estas oftaj individuaj kaj kolektivaj pilgrimadoj, eĉ surĉevale, kiel tradicio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).