Mostrando postagens com marcador Agnaldo Timóteo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Agnaldo Timóteo. Mostrar todas as postagens

Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Marcos Campos

Kiam vi forlasis min, tuj
Malheliĝis mia viv’
Malgraŭ mia korforteco
Multe ploris mia kor’
Jam ne estas domo mia
Nek ĉi lokon havas mi
En soleco, mi suferas
Mi parolos do al vi

Jen survoje mi krias
Halti ne volas mi
El ŝton’ estas la vojo
Kiel revi pri ĝi?
El venteto konsistas
Mia revo jen ĝi
Haltos mi mian kanton
Kaj ĉe l’ fin’ mortos mi

Iras mi tra vivo mia
Dum forgesas vin en kor’
Ne deziras mi la morton
Sed vivadi kun honor’
Daŭre mi deziras ami
Sed mi ne suferos tro
Mi ne revas, mi konstruas
Mian vivon per klopod’


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Trairado
Trairado

Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Wel

Kiam vi de mi foriris
Jam la vivo iĝis nokt'
Forta mi estas sed vane
Multe pli fortas la plor'

Ankaŭ mia domo strangas
Fremdas al mi la najbarar'
Tamen mia sol' ne tenu
Min de kia ajn deklar'

Mia voĉo elrompu
Laŭ la daŭro de l' voj'
Ĝin haltigos ne ŝtonoj
Nek sekiĝinta roj'

Kvazaŭ nuboj pasantaj
Sonĝoj fuĝis de mi
Venu al mi tuj morto
Mortos tuj poezi'

Post la nokto venas tago
Mi laŭiras jam sen vi
Mi ne plu volas la morton
Vivi gravas multe pli

Amo ĉiam rekomencas
Sed sen ĝi ne plu estos vund'
Pli ol sonĝoj rekompencas
Teni l' paŝojn sur la grund'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Trairado
Trairado

Ĉampan'

(Originala titolo: Champagne)
Verkis: S. De Pasquale k Sergio Jodice k Dominico Di Francia
Portugallingva traduko: Agnaldo Timóteo (el Champagne)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Ĉampan' sur la tablo por trinki
Pro vi, kiu tuj min forlasos
Ĉar vi amas iun alian
Mi lasas vin libera por iri nun

Ho ve! Hantas mian memoron
La scen' de l' datrevena festo
En kiu mi vin mire ekvidis
Kaj sekvis per l' okuloj ĝis maten'

Sed nun kiam ĉiuj foriris
Mi havis la okazon
Finfine resti sola apud vi

Kaj tuj mi hejmen prenis vin
Ni kisis ĉe la pord'
Kaj ĉio komenciĝis inter ni

Ĉampan' ĉi-momente min helpas
Forgesi, ke la sort' min perfidis
Ĉi tie niaj vojoj disiĝas
Mi devas ĝin akcepti sen rankor'

Ho jes, mi konsentas pri tio,
Ke ŝajnas frenezaĵo
Tostadi pri la tuja elreviĝo

Sed nun ni devas adiaŭi
Je l' fin' de l' amafer'
Per pokalo da ĉampan'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Wel

Kiam vi de mi foriris
Kiel nokt' iĝis la viv'
Forta mi estas sed vane
Jam hodiaŭ estos plor'

Mia dom' ŝajnas ne mia
Fremdas ĝi kaj la najbarar'
Jes mi solas sed konsolas
Min la voko de l' gitar'

Laŭ la vojo la voĉo
Iru sen halti plu
Jam sufiĉu da dornoj
Tagoj estu kun blu'

Miajn sonĝojn la vento
Fuŝis sen ajnkompat'
Sed vivigas ĉi kanton
Nur la varma korbat'

Min inspiras pli la vivo
Tie mi ne trovis vin
Ne plu mi kantu la morton
Nur la vivon ĝis la fin'

Amo ĉiam rekomencu
Maleblas preteriri ĝin
Estu de nun ĉi konsento
Mia sento de destin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Trairado
Trairado

Sambo en preludo

(Originala titolo: Samba em prelúdio)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel

Vivo sen vi
ne sencas por mi.
‘stas vi la motiv’
de mia sentiv’.
Jam nia ĝarden'
ne floras ĉar sen
vi malestas lum’,
kaj mankas parfum'.

Sen vi jen mi
en ĉi sendirekt'.
Sen varm’ de pasi',
ide' sen projekt’,
rigard' sen persvad',
ĉi tristokultiv'...
Sen vi mi estas neniu, mankas viv'.

Ne tardu, venu.
Vi komprenu ke neniam mortas la amo.
Bezon’ de flamo
estas en miaj brakoj sen vi,
via brakum’ malvarmas sen mi.

Al mi ĉi solo
tenas l’ okulojn tristaj sen alternativ’.
Reen al amo,
Sen vi mi estas neniu, mankas viv'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).