Vagado
Verkis: Danilo Caymmi k Edmundo Souto k Paulinho Tapajós
Traduko: James Rezende Piton
Tra vasta sabloplaĝ'
Sub lum’ de l’ lun', miraĝ',
Grandega resopiro...
Vaganta ĝis l’ alven',
En robo el saten',
La dekstra man' kun rozoj,
Pluos mi
Jen la milda luno (konduku min),
Ĝi verŝas sin,
Sub lunlum' ripozas
Mia destin' (karul')
Kun rigardo festa
Venis sopir' (konduku min)
Pri kanzon' modesta
El mia lir' (en ĉiu lok' estu ni duop')
Mi jam tre batalis (konduku min)
Pro nekonsci'
Ke ĉi-lande vivas
Mia pasi' (amor')
Kaj senfina estas
Mia vojaĝ' (konduku min)
Nur la am' instruas
Pri l' cela saĝ' (en ĉiu lok' estu ni duop')
En rondo rondis mi
Laŭmode dancis pli
Lacigis min izolo
Per versa artifik',
Kun reĝa koramik',
En voja parabolo
Iris mi
Laŭ la vojirado (konduku min)
Antaŭas mi
Kune kun l' amat'
Kiel kompani' (amat')
Mi venis aŭdace
Kun mia kant'(konduku min)
Senkapitulace
Mi, la spitant' (en ĉiu lok' estu ni duop')
Rim: Partituroj de tiu ĉi muzikaĵo (ankaŭ korusa) estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Maĉgumo kun banano
Verkis: Gordurinha k Almira Castilho
Traduko: Flávio Fonseca
Mi uzos la bopon en la sambo
Nur se onklo Sam muzikos per kuik',
Per la tamburino kaj same per zabumbo
Kaj ne plu konfuzos la sambon kun la rumbo
Nur tiam kombinos mi
Miamon kun Kopakabano
Maĉgumon mi kombinos kun banano
Kaj mia sambo iĝos tia ĉi:
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa
Regos tuj la tohuvabohu'
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa
Jen la sambo-roka ambigu'
Sed aliflanke, min
Ŝokas pensi pri bugio
Per gitar' kaj tamburin'
Dubas mi pri onklo Sam per la fritilo
En la batukado de Brazilo
Rim:
- batukado (portugallingve batucada) - ritma batado (laŭ Dicionário Esperanto-Português, de Ismael Gomes Braga kaj Novo Dicionário Português-Esperanto, de Allan Kardec Afonso Costa).
- bopo (anglalingve bebop) - Speco de ĵazo kreita en la 40-aj jaroj kiel evoluigo de svingo. (laŭ Roko kaj Popo).
- bugio (anglalingve boogie-woogie) - Speco de piana bluso en 8/8-takto kun ripetfraza promenbaso. (laŭ Roko kaj Popo).
- fritilo - la aŭtoro uzis la vorton frigideira (t.e. fritilo), kiu en Brazilo povas havi ankaŭ la signifon "muzikinstrumentaro kiu sonas kvazaŭ metalaj fritiloj batantaj unu la alian aŭ batataj de alia instrumento". (laŭ Wikipedia).
- kuiko (portugallingve cuíca) - brazila tipa perkutinstrumento (laŭ Dicionário de Túlio Flores).
- Miamo (anglalingve Miami) - usona urbo (laŭ Vikipedio).
- zabumbo (portugallingve zabumba) - brazila tipa perkutinstrumento (neologismo kreita de la tradukinto).
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
En ĉiu loko, jen espero
Verkis: Ivone Lara k Délcio Carvalho
Traduko: Flávio Fonseca
En ĉiu loko, jen espero,
En ĉiu tristo, jen deziro
Pri la feliĉo, kaj en vivo
Nur kareso, kaj momento
Sen doloro, stranga sento.
Kaj iru sambo trista
Montri, ke por ni ekzistas
Povo en la am'.
Certe pro vi ĝojon havos homo,
Kiu ne plu kredas, jam.
Pasas tag', monato, jaro,
Kaj pligrandiĝas dezerto,
Ambici', ĵaluz', eraro
Kaj tiel plu, jen la sperto.
Homoj pasas sur la mondo
Kaj ne lasas eĉ saŭdadon,
Do neniam havis ĝojon
Nek hazardan bonagadon.
Mi tre ŝatas mian sambon,
Kaj mia korsento aktivas.
Tiu estas la plej bela
Vojo en kiu mi vivas.
Mia sambo emocias
Kiam amo estas vero,
Kaj emanas, disradias
En la plej pura libero.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Koro vagabonda
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Ho, mia koro ne lacas
Espere aŭdacas
Atingi la celon en fin'
Ho, min infane kuracas
La memoro tre graca
Pri iu figur' de virin'
Ŝi vizitis la sonĝon
Mankis adiaŭ'
Kaj en la hodiaŭ'
Lasis nur ploron ĉi
Ho, mia kor' vagabonda
Volas gardi mondon en mi
Ho, mia kor' vagabonda
Volas gardi mondon en mi
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Iu kantas
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Jen iu kantas fore de ĉi
Jen iu kantas fore, fore
Jen iu kantas bone
Jen iu kantas tre
Kaj plaĉe sin aŭdigas la kant’
Jen iu kantas kanton kun bel’
Jen ies voĉo en ĉi ĉiel’
Jen ies voĉo kanta
Jen ies voĉo nun
Kantante kvazaŭ al neniu
Jen ies voĉo tiam venas el la kor’
De kiu tenas tutan puron
De la naturo
La peko kaj pardono estas for.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Lanta marŝo de l' gujavaĵo
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Traduko: Flávio Fonseca
La fridmanĝuloj,
Kiam drinkas
Kaj dum momento forigas tristecon,
Revas pri steko rostita
Kun terpom-fritoj
Kaj desertpeco
El gujavaĵo kun krust'
Kaj fromaĝmiso,
Poste la kaf', cigaro kaj kiso
De iu brunino
Nomata Leonor' aŭ Dagimar'.
La am', radi-aparato, la lada fornelo,
Marmit' kaj dimanĉe brandar'
Ĉe drinkejo plenplena de homoj
Dirantaj mensogojn
Pro ia solidar', aj,
Umbandopastroj, formigrantoj kaj dancistoj,
La geplagitoj, eksteruloj kaj vendistoj,
Pajacoj kaj marsanoj, kanibaloj kaj friponoj
Dancantaj, dormantaj malfermaj okuloj
Je ombro de alegorio
De l' balzamitaj faraonoj.
Rim:
- Fridmanĝuloj = estas tiel alnomataj la laboristoj kiuj manĝas malvarman manĝon portitan el sia hejmo.
- Leonoro kaj Dagimaro = virinaj nomoj.
- Umbando = brazilia religio kiu kombinas elementojn de kristana spiritismo kaj afrikdevenaj kultoj.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Infana koro
Verkis: Fernando Leporace k Joyce
Traduko: Flávio Fonseca
Via koro infana foje spontanas troe
Sed ne sufiĉe
Sed mi certas, ke ĝi, heroe
Frenezas pro la junecfeliĉo
Vivas ekster la reloj,
Kaj zorge pri ĉi ŝanceloj mi eĉ vertiĝas
Do subite mi iĝas
Frenezinfano egale al vi
Vi ludiligas min ĝis la nekontrol'
Min kondukas al bol'
Min prenas, min fandas, min turnas, min frandas
Ĉevalo senbreda, sed ĉe mia tuta posed'
Vi estas la predanto manĝonta min
Hejmobesta fidel'
Dorlotas, karesas, min mordas kaj ĉesas
Min igas pluvo kaj suno, luno, miel'
Mi mergiĝas en strangan
Ardan misteron de la nekresk'
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Renkontiĝoj kaj adiaŭoj
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: James Rezende Piton
Sendu novaĵojn de tiu lando,
Iu diras,
Brakumu min, venu ĉirkaŭpreni
Mi alvenos
Mi ŝatas povi veturi for
Eksterplane
Kaj des pli bona la revenpovo,
Laŭdezire
En ĉiutaga daŭra ir-reven',
Ripeto de la viv' en stacidom',
Jen homoj venantaj por restad'
Jen homoj irantaj en migrad'
Jen homoj venantaj kun malem'
Jen homoj irantaj kun korprem'
Jen homoj venintaj por rigard'
Jen homoj kun rid', kun okulard'
Daŭre plu, l' alven' kaj forir'
Estas du pintoj
De l' sama vojaĝo
Veninta trajno
Kaj la forironta estas sama
La tempo por renkonto
Ankaŭ estas por la "ĝis"
Kaj la platform' de tiu stacidom',
Jen la vivo de ĉi mia lok'
Jen la vivo de ĉi mia lok'
Jen la vivo
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Al niaj gefiloj
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca
Pardonu la sobran vizaĝon
Pardonu la mankon de paco
Pardonu la mankon de spaco
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu pro tro da tragiko
Pardonu la mankon de fliko
Pardonu la vanajn amikojn
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu la foliomankon
Pardonu pro manka aer'
Pardonu la mensogan dankon
Pasintis jen tiel ĉi
Kaj kiam vi ĉion netigos
Kaj kiam vi rompos la ligojn
Kaj kiam vi zonojn malligos
Faru la feston sen mi
Kiam vi lavos l’ atakon
Kiam vi lavos l’ animon
Kiam vi lavos la akvon
Lavu okulojn por mi
Kiam burĝonos la floroj
Kiam elkreskos arbaroj
Kiam rikoltos la fruktojn
Diru la guston al mi
Kantas kaj gitarludas Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Al la idaro
La tagon de la amo
Verkis: Carlos Gardel k Alfredo le Pera
Traduko: Vitor Mendes
Min karesu en sonĝo
La milda susuro
De via spirad'
Kiel ridas la vivo!
Pro l' nigraj okuloj
Al mi en invad'
Estas mia la subteno
De ĉi rido milda
Kiu ŝajnas kantad'
Ĝi trankvilon permesas
Ĉion do mi forgesas
La tagon de la amo
La rozoj ĝin ornamas
Surmetas veston festan
Kun plej bela kolor'
Kaj sonoriloj diras
Ke vi jam estas mia
Amuze la fontanoj
Parolas pri la am'
La nokton de la amo
Ekde l' lazur' ĉiela
La steloj tre ĵaluzaj
Nin vidas en irad'
Radi' en viaj haroj
Noktuoj jen scivolas
Kaj la lampir' do vidas
Scias ĝi
Ke nur vi min
konsolas
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tropika faduo
Verkis: Chico Buarque k Ruy Guerra
Traduko: Flávio Fonseca
Muz' de mia faduo
Patrina ĝentilter'
Foriras mi, sen ĝuo
Pro l' puĉa afer'
Ne estu malavara
Al kiu amis vin
Kaj en voj' enarbara
Perdis sin kaj trovis sin
Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj tiam ĝi fariĝos enorma Portugal
Kaneje, rosmaren'
Vepreje, harfilik'
Likvoroj sen deten'
Kaj vino el tropik'
Kaj linda mulatino
Kun la Transtaĵa punto
Al kiu pro obstino
Mi kisas la frunton
Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj tiam ĝi fariĝos enorma Portugal
Gitar', akordiono,
Jasmen', kokoso, fontoj
Sardinoj, manioko
Sur la azuleĥaĵo
Rivero Amazono
Kuranta trans la montoj
En maskareta loko
Sin ĵetas al Taĵo
Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj iĝos kolonia imperio en real'!
Rim:
- Portugal - La tradukinto preferis lasi la portugallingvan landnomon, por konservi kaj la rimon kaj la poezian forton de la vorto.
- Taĵo - Unu el la plej gravaj riveroj de Portugalio. Kvankam PIV donas la formon "Taĥo", oni trovas "Taĵo" en Vortaro de Túlio Flores kaj en Parnasa Gvidlibro.
- Transtaĵo - Portugala regiono (originale Alentejo) situanta centro-sude de la lando.
- En la unua registro de tiu ĉi kanto, Buarque enmetis, inter la strofojn, deklamitajn tekstojn (el kiuj unu estas perfekta soneto). Kelkaj artistoj kiuj poste registris la kanton konservis la tekstojn (ekz. Fafá de Belém, Zélia Duncan) kaj aliaj ne (ekz. Clara Nunes, Joyce Moreno). La tradukinto preferis lasi nur la kantatan parton, sed plezure ricevos el aliaj esperantistoj tradukon de la poemoj.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Al la idaro
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Wel
Pardonu l' amaran mienon
Pardonu, ke mankas brakumo
Pardonu la mankon de spaco
Jen kiel tagis al ni
Pardonu pro tiom da riskoj
Pardonu la senŝirmkomplikojn
Pardonu, ke mankas amikoj
Jen kiel tagis al ni
Pardonu, ke mankas folioj
Pardonu, ke mankas aer'
Pardonu l' senrajton elekti
Jen kiel tagis al ni
Post fari la netan kopion
Post tranĉi la nodajn ligilojn
Post la malstreĉiĝo de l' zonoj
Festu, ja festu por mi
Post fino de ĉiuj rankoroj
Post kiam laviĝos l' animo
Post kiam laviĝos la akvo
Lavu l' okulojn por mi
Kiam reburĝonos floroj
Kiam l' arbar' reverdiĝos
Ĉe la rikolto de l' fruktoj
Diru la guston al mi
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Al niaj gefiloj
Ho! Vi!
Verkis: Roberto Menescal k Ronaldo Bôscoli
Traduko: Jair Salles
Ho! Vi!
Maten’ de ben’ kaj ver’
Ho! Vi!
Jen venis tuj vesper’
Ho! Vi!
En kiu vivas mi
Kaj vivos ĉiam pli
Ho! Vi!
Bongusta kis’ de sal’
Ho! Vi!
Venanta en vesper’…
Kun ĝoj’
Revenos en maten’…
Ho! Vi!
Ridet’ en lumo-hel’
Ho! Vi!
Blu-paco de l’ ĉiel’
Ho! Vi!
De amo roso-fal’ sur min
Ho! Vi!
Tristeco, kiun mi
Jen kreis nur por mi
Nun venu, rev’ en sun’.
Rim: Prezentita de gekantistoj Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri dum koncerto en UK en Prago, 1996.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Dara
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Ek al dancad’!
Kaj fariĝos la korpo dara
Mia kara, iĝos koro kaj menso dara
Ek al dancad’!
Kaj fariĝos la mondo dara
Iĝos ĉio juvelo rara
Ĉiu revo fariĝos klara
Kantodanco bonfara
Rim:
"Odara" estas hinddevena vorto, signifanta pacon, trankvilecon.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).













