Mostrando postagens com marcador Aloysio de Oliveira. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Aloysio de Oliveira. Mostrar todas as postagens

Tiel mi bezonas vin

(Originala titolo: Eu preciso de você)
Verkis: Tom Jobim k Aloysio de Oliveira
Traduko: Flávio Fonseca

Kiel sun' bezonas la ueston
Tiel mi bezonas vin, nur, sole vin
Kiel la orkestro volas estron
Tiel mi bezonas vin, nur, sole vin

Kiel flor' bezonas la parfumon
Kaj virino la brakumon
Kiam estas amo for
Mi tiel ĉi bezonas vin

Kiel nokto serĉas frumatenon
Tiel mi bezonas vin, nur, sole vin
Se l' poeto serĉas amoplenon
Tiel mi bezonas vin, nur, sole vin

Eble vi ne scias, ke soleco
Estas grava malsan-speco
Kiu loĝas en la kor'
Se nekredemul' bezonas kredon
Tiel mi bezonas vin


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)

Ĝi nur povus esti kun vi

(Originala titolo: Só tinha de ser com você)
Verkis: Tom Jobim k Aloysio de Oliveira
Traduko: Flávio Fonseca

Ja, sole mi scias pri kiom da
Amo mi gardis sen la konsci'

Ke ĝi nur povus esti kun vi
Ĝi nepre nur estus por vi
Kontraŭe ĝi estus nur dram'
Kontraŭe ne estus la am'
La am' nevidebla por ni
La amo veninta por don'
De tio noveca por vi
La amo veninta por don'
De tio por vi

Jes, vi estas farita el blu'
Loĝigu min en tiu blu'
Permesu, ke min regu pac'
Ĉar vi estas plena je grac'
Certiĝu almenaŭ la sci'
Ke mi estis ĉiam de vi
Ke vi estis ĉiam de mi



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Senutilpejzaĝo

(Originala titolo: Inútil paisagem)
Verkis: Tom Jobim k Aloysio de Oliveira
Anglalingva traduko (If you never come to me): Ray Gilbert
Esperanta traduko el la angla: Wel

Jam sen cel'
Ŝajnas la lunhel'
Montoj altaj ĝis ĉiel'
Kaj sen cel' ŝajnas al mi la ondoj
Kaj l' ventet' vespera
Sencelvesperas
Mi sen vi
Desperas
Estas trist'
Pensi min sen vi
Sen vi estas fuŝ-ekzist'
Ja sentaŭgas al mi ravaj sonĝoj
Ĉu indas plu sonĝi
Kion vere sonĝi
Viv' sen vi
'stas nur mis'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Senutilpejzaĝo

Senutilpejzaĝo

(Originala titolo: Inútil paisagem)
Verkis: Tom Jobim k Aloysio de Oliveira
Traduko: Wel

Nu al kio celas ĉi ĉiel'?
Kaj ĉi-tiu mar', ĉi mult'?
Kaj l' util' de la ond' en rompiĝo?
Kaj l' vento vespera?
Kion vesper' celas? Senutilpejzaĝo...
Eble vi ne revenos plu
Vi ne volos veni plu
Kiu estas la cel' de la floroj kreskaj laŭvoje
Jam al mi la vojo sen vi 'stas nenio


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Senutilpejzaĝo

Dindi

(Originala titolo: Dindi)
Verkis: Tom Jobim k Aloysio de Oliveira
Traduko: Flávio Fonseca

Jes, grandegas ĉiel'
Kaj aro da nuboj pasadas rapide
Al kie ĝi iras mi ne scias, ne
Kaj vento parolas pri arboj
Kaj pri la rakonto kiu estas nenies
Kaj tamen ĝi estas de kaj mi kaj vi

Ha, Dindi!
Se vi scius kiom vin mi amas
La mondo fariĝus, Dindi, bela, Dindi, pura, Dindi
Ha, Dindi!
Kaj se iam decidos foriri, vi portu min kune, Dindi
Vidu, Dindi, vin mi amas, Dindi

Kaj kien iras akvoj de l' river' mi ne scias
Kaj dum la tuta vivo kun esper' mi atendis nur vin

Dindi
Vi plej belas el kio ekzistas
Vi ne ekzistas, Dindi
Restu, Dindi, vin mi amas, Dindi


Registrita de kantistino Silvana Albuquerque en albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).