Mostrando postagens com marcador Tradicia. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Tradicia. Mostrar todas as postagens

Sankta Luĉio

(Originala titolo: Santa Lúcia)
Tradicia (Itala folkloro)
Traduko: J. B. de Mello e Souza

Sur la mar' brilas
Stelo d' arĝento
Dolĉe favoras
Ondoj kaj vento

Dancas la barko
Kiel folio
Sankta Luĉio
Sankta Luĉio

Dank' al zefiroj
Tremas akvaro
Kaj tre ni ĝojas
Esti sur maro

Aŭdiĝas ĉarma
La melodio
Sankta Luĉio
Sankta Luĉio


Rim:
- Tradukaĵo presita sur paperfolio disdonita kiel memorigaĵo de la IV Esperantista Semajno en la urbo Kampina-Grando (Campina Grande), okazinta en la 12ª de marto 1951.
- Dankon al Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo, kiu disponigis la originalon al ni.
Obs:
- Tradução impressa em folheto distribuído como lembrança da IV Semana Esperantista, na cidade de Campina Grande, em 12 de março de 1951.
- Agradecemos à Biblioteca Carlos Domingues, da Liga Brasileira de Esperanto, que nos disponibilizou o original.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Esperanto estas bela

(Originala titolo: Pai Francisco)
Tradicia
Versio: Maria Eurípedes

Esperanto estas bela
Estas bela kaj utila - kaj utila
Se vi lernas Esperanton
Vi plibonigas la tutan mondon

Esperanto jes
Esperanto nun
Esperanto eterne
Eterne Esperanto


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Franĉjo en la rondo
Paĉjo Franĉjo

Mia kokido perdiĝis

(Originala titolo: Meu galinho)
Tradicia
Traduko: Pablo Busto

Mi ne dormis lastan nokton, lara'
ĉar mi perdis kokidon mian, lara'
la kokido, lara'
ĝi perdiĝis, lara'
certe nun ploregas ĝi.

Mi ĝin serĉis en la ŝranko, lara'
mi ĝin serĉis sub la lito, lara'
en ĝardeno, lara'
post la domo, lara'
kaj mi ne, ne trovas ĝin.

Ĝiaj plumoj estas flavaj, lara'
ĝia kresto estas ruĝa, lara'
per la beko, lara'
eta beko, lara'
diras ĝi pi pio pi.

Devas trovi ĝin mi baldaŭ, lara'
ĉar la afero jam tre urĝas, lara'
se ĝin trovus, lara'
la najbaro, lara'
ne denove mi vidos ĝin.



Kantas: Pablo Busto



Kantas kaj gitarludas: Amélia Barbosa
(La kanto komenciĝas je 0'25")


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).





Vidu alian tradukon:
Mia koko

La cirko

(Originala titolo: Um elefante incomoda muita gente)
Tradicia
Versio: Maria Eurípedes

La pajaco laboras en la cirko
Kaj la pajaco ankaŭ loĝas en la cirko

La muzikisto ludas la gitaron
Li ankaŭ ludas la muzikilaron

La dancistinoj estas tre movemaj
Kaj estas lertaj kaj tre laboremaj

La magiisto agitas la tuketon
Kaj aperigas por ni belan birdeton

La pajaco ja estas petolema
Li estas ĝoja, ĝoja kaj ridema

La muzikisto estas tre inteligenta
Li kantas, dancas kaj estas diligenta

La dancistinoj la cirkon ja beligas
Kaj ili dancas kaj ĉiam ne laciĝas

La magiisto estas vere homo saĝa!
Aliformigas ranon en princinon


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Venas li

(Originala titolo: Ele vem do mar)
Tradicia
Traduko: Flávio Fonseca

Venas de l' ŝtonej'
Venas li de l' maro

Li venas de l' kaskado
Li venas de l' arbaro



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sendu balonon

(Originala titolo: Me mande um balão)
Tradicia
Traduko: Flávio Fonseca

Ho paĉjo, sendu balonon
kun ĉiuj infanoj de l' tuta ĉiel'.
Ho paĉjo, sendu balonon
kun ĉiuj infanoj de l' tuta ĉiel'.

Dolĉaĵo por ni,
dolĉaĵo, jen ĝi,
dolĉaĵo en la ĝarden'.
Dolĉaĵo, jen ĝi,
dolĉaĵo por ni,
dolĉaĵo en la ĝarden'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sur ĉiel' estas tri steloj

(Originala titolo: Lá no céu tem três estrelas)
Tradicia
Traduko: Flávio Fonseca

Sur ĉiel' estas tri steloj
Ĉiuj tri envicigitaj
Ili estas Damian'
Kaj Kosmo kaj Mariazita



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La sonoril' preĝeja

(Originala titolo: O sino da igrejinha)
Tradicia
Traduko: Flávio Fonseca

La sonoril' preĝeja sonas: blem blem blom.
La sonoril' preĝeja sonas: blem blem blom.
Jen noktomezo, kantis jam la kok',
Kaj Trankahuo, sinjor' de l' seanco,
Regas seancon laŭ Ogum-a vok'.


Rim:
- Trankahuo = esperantigita formo de "Tranca-Ruas" (Strato-obstrukciisto), unu el la falangoj de eŝuo.
- Ogum' = oriŝao de metalurgio, de la ĉasado, la armiloj kaj la vojoj.
- Oni trovis en la interreto la informon, ke la aŭtoro de tiu kanto estas Josemar D'Ogun. Pro la rareco de tiu informo, kaj manko de konfirmo, oni lasis la aŭtoran kampon kiel "Tradicia".
Obs:
- Trankahuo = forma esperantizada de "Tranca-Ruas", uma das falanges de exu.
- Ogum' = orixá da metalurgia, da caça, armas e estradas.
- Encontramos na internet a informação de que o autor desta música é Josemar D'Ogun. Devido à raridade dessa informação, e por falta de confirmação, deixamos o campo de autor como "Tradicional".




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La herboj de Ĵurema

(Originala titolo: Defuma com as ervas da Jurema)
Tradicia
Traduko: Flávio Fonseca

Parfumu per la herboj de Ĵurema,
Parfumu per benzo', petiveri',
Rosmaren', aromruto, lavendo,
Ni parfumu filojn de la pi'


Rim:
- Ĵurema (portugallingve Jurema) havas du eblajn signifojn en la brazila spiritualismo: nomo de la spirita mondo, kie loĝas la spiritoj kiuj sin prezentas kiel indiĝenoj; kaj ankaŭ la nomo de alte respektata spirita estulino, kiu sin prezentas kiel indiĝenulino kaj reprezentas la arbaran sakralon.
- Petiverio (portugallingve guiné) - propono de esperanta nomo por brazila herbo uzata kiel medicinaĵo (Petiveria alliacea).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La luno ĉirkaŭis nin

(Originala titolo: A lua girou)
Verkis: Tradicia, adaptita de Milton Nascimento
Traduko: Vicente Sales kun helpo de Vitor Mendes

La luno ĉirkaŭis nin,
Sur ĉiel’ ĝi strekis arkonx
La luno ĉirkaŭis nin
Sur ĉiel’ ĝi strekis arkon

Mi volus la kapon kuŝi sur komfort’ el viaj brakoj
Mi volus la kapon kuŝi ...

Kapkusenon de la brakoj
Se vi volas faru, jes
Kapan kusenon de la brakoj
Se vi volas faru, jes

Subtenu viran promeson,
Ke mi tenas inan, jes
Subtenu viran promeson


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kosmo, Damiano kaj Doum'

(Originala titolo: Cosme, Damião e Doum)
Tradicia
Traduko: Flávio Fonseca

Kosmo, Damian'
Ho Damian', kie Doum'?
Doum' promene rajdas
Sur ĉevalo de Ogum'

Du du, sireno de l' mar'
Du du, patrin' Jemanĵa'


Rim:
- Kosmo, Damiano kaj Doum' estis tri-ĝemeloj; Doum' mortis en la infanaĝo, kaj tial la aliaj du fariĝis kuracistoj, por helpi ĉiujn infanojn, senpage. Dum la kuracado ili disvastigis la fidon al Jesuo, kaj tial ili estis persekutitaj kaj mortigitaj de la imperiestro Diokleciano, en ĉirkaŭ la jaro 300. Poste, en la 6ª jarcento, ili estis kanonizitaj de la Katolika Eklezio.
- La originala tago kiam oni celebris la sanktulojn Kosmo kaj Damiano estis la 27ª de septembro. Tamen, en 1969, la Katolika Eklezio ŝanĝis la daton al 26ª de septembro, por ke ĝi ne koincidu kun la tago de Sankta Vincento de Paŭlo. Tamen, aliaj religioj daŭre celebras ilin en la 27ª.
- Ogum' = oriŝao de metalurgio, de la ĉasado, la armiloj kaj la vojoj.
- Jemanĵa' = oriŝao de l' maro.
- Laŭ niaj esploroj, la esprimo "du du" povas signifi la daton 2ª de februaro, tago de Jemanĵa', aŭ aludo al la du ĝemelaj fratoj, Kosmo kaj Damiano.
- Ekzistas iom simila alia versio en la portugala, kies traduko estas:
Kosmo, Damian'
Ho Damian', kie Doum'?
Doum' rajdante venis
Sur ĉevalo de Ogum'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)


Dua versio:
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)

La indiĝenetoj

(Originala titolo: Os indiozinhos)
Tradicia
Traduko: Maria Eurípedes

Unu, du, tri kaj kvar,
Kvin, ses, sep kaj ok
Naŭ, dek indiĝenetoj
En la boateto

Iris navigante tra la rivereto,
Kaj aligatoro alproksimiĝis
Kaj la boateto de la indiĝenetoj
Preskaŭ do renversiĝis.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kiel vi fartas?

(Originala titolo: Como vai?)
Tradicia
Traduko: Maria Eurípedes

Saluton, amiket', kiel vi fartas?
Nia amikeco estas vera
Ni devas fari eblon
Por daŭrigi amikecon
Saluton, amiket', kiel vi fartas?

Saluton, instruist', kiel vi fartas?
Nia amikeco estas vera
Ni devas fari eblon
Por daŭrigi amikecon
Saluton, instruist', kiel vi fartas?


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kapeleto el melon'

(Originala titolo: Capelinha de melão)
Tradicia
Traduko: Maria Eurípedes

Kapeleto el melon'
De l' Sankta Johan',
El dianto, el rozo kaj el bazilio.

Sankta Johan' multe dormas
Kaj ne aŭdas min.
Do vekiĝu, do vekiĝu, do vekiĝu Johan'.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).