Mostrando postagens com marcador João Nogueira. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador João Nogueira. Mostrar todas as postagens

Albatante la pordon

(Originala titolo: Batendo a porta)
Verkis: João Nogueira k Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca

Saluton, vi!
Ĉu fartas bone?
Vi senbezone transloĝiĝis de ĉi tie
Pro bias'.

Eniru vi,
Restu laŭvole,
Kaj ne atentu la simplecon
De ĉi domo, post via forlas'.

Sidiĝu vi,
Trankvile spiru.
Se vi sopiras amon jam
Malaperintan tie ĉi,

Ne per parol',
Nek pro sufer',
Nek sen konsol',
Vi certe tiel al mi ne konvinkos,
Tiun artifikon
Mi rifuzas nun pli.

Ne memreklam',
Nek firigard',
Eĉ ne malam'.
Eĉ se vi forte albatos la pordon,
Ĉi tie enorde mi restos sen vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La kreopovo

(Originala titolo: O poder da criação)
Verkis: João Nogueira k Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca

Ne,
Neniu faras sambon ĉar preferas
Nenia forto en mond' adulteras
La kreopovon en l' aŭtor'

Ne,
Ne necesas troviĝi feliĉa aŭ trista
Nek rifuĝi en loko plej bela kaj dista
Por la inspirveka labor'

Ne,
Ĝi estas lumo en veno subita
Rapida kiel fal-stelo benita
Kun flamo por la mens' kaj kor'

Jen ebla ver',
Ke ekzistas pli granda gvidanta fortaro
En la aer',
En la mezo de l' nokto, en la taga klaro,
Agas kvazaŭ malesper'...

Kaj
La poeto sin lasas konduki de ĉi magio
Kaj ekvenas la verso, ekvenas la melodio
Kaj popolo kunkantas kun ni, lalaja'
La lalaja' laja' lalaja'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Frenezo

(Originala titolo: Louco (Ela é seu mundo))
Verkis: Wilson Batista k Henrique Almeida
Traduko: Vitor Mendes

Frenez'
Lin atingis senkompate
Li ploradis surstrate
Eĉ fariĝis povra vagabondo
Frenez'
Iĝis ĉar de l' mondo la ĝojeco foris
Ĉar virino kiun li adoris
Jen lia mondo.

Konsilojn donis mi ke li forgesu ŝin
Trompiĝis lia kor'
Kaj konvinkiĝis li ke ŝi ade fajfis pri
Lia sufer'
Kaj lia dolor'
Freneza


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Klubo de l’ Sambo

(Originala titolo: Clube do Samba)
Verkis: João Nogueira
Traduko: Flávio Fonseca

Pli bonas la viv’ kantante l’ aferojn de ĉies kor’
Kaj pro tio mi vivas en Klubo de l’ Sambo
Tie multaj homoj brilas plenaj je valor’

Jen homoj de Madureira, de Vila Isabel, ankaŭ de Ipanem’
Krom la ular’ de Mangueira, Leblon, Méier kaj same Vila Vintém
Iu belino kaŝtana de Kopakabana rakontis: Johan’,
En mia koro humana la Klubo de l’ Samb' estas ja talisman’
(Pli bonas la viv’)

Pli bonas la viv’ kantante...

La kara Ivone Lara rakontis, ke Clara bonfartas en scen’
Kaj ke la nova sontajlo de Beth Carvalho belegas, kaj jen
Vidu, Roberto Ribeiro, kun li Alcione en vico jarmila
Ĉar ili volis aĉeti bileton por spekti Martinho-n da Vila
(Pli bonas la viv’)

Pli bonas la viv’ kantante...

La sinjorin’ Clementina kun eco knabina kaj bela nuanc’
Ĉiam ĉeestas la feston, kun sia majesto je kanto kaj danc’
Chico Buarque de Holanda pro verkaro granda iĝis kamarad’
Volas nur ludi futbalon kaj pinĉi gitaron je nenifarad’
(Bonega vivad’!)


KURIOZAĴO: Temas pri klubo fondita de João Nogueira en 1979, por kunigi sambistojn kaj disponigi etoson por interŝanĝo de ideoj, montrado de novaj komponaĵoj, kaj ĉefe valorigo de la brazila muziko. En la supra muzikteksto estas menciitaj kelkaj famaj artistoj kiuj partoprenis la klubon: Ivone Lara, Clara (Nunes), Beth Carvalho, Roberto Ribeiro, Alcione, Martinho da Vila, Clementina (de Jesus), Chico Buarque kaj Johan’, kiu estas João Nogueira mem. Madureira, Vila Isabel, Ipanemo, Mangueira, Leblon, Méier, Vila Vintém kaj Kopakabana estas kvartaloj en Rio-de-Ĵanejro, urbo de la sidejo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).