Mostrando postagens com marcador Paulo Diniz. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Paulo Diniz. Mostrar todas as postagens

Revene al Bahia

(Originala titolo: Quero voltar pra Bahia)
Verkis: Paulo Diniz k Odibar
Traduko: Cícero Soares

I don't to want to stay here
I wanna to go back to Bahia
I don't to want to stay here

Mi volas tuj reveni al Bahia

Neniu plu vidas min
Tiel solas mia viv'
Silent' el mia gitar'
Nekonatas la motiv'

Per la Intelsat mi sendas novaĵojn miajn al la radi'
Kisojn al l' amatino min sopiranta, pensant' pri mi

I don't to want to stay here
I wanna to go back to Bahia
I don't to want to stay here

Mi volas tuj reveni al Bahia

Neniu plu vidas min
Tiel solas mia viv'
Silent' el mia gitar'
Nekonatas la motiv'

Venis frosto nun subita, fortun' ĉi tie ne estis plan'
Mi volas revidi sunon, brazilan sunon ĉe plaĝa ban'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mi volas reiri al Bahia

Ploras mia kor'

(Originala titolo: Pingos de amor)
Verkis: Paulo Diniz k Odibar
Traduko: Jorge de Oliveira

La vivo pasas, ĉiutage telefone mi alvokas vin
Kaj vi respondas, ke la tempo ne sufiĉas por revidi min
Hieraŭ nokte geamantoj sin brakumis kun senfina ĝoj'
Kaj mi suferis memorante tiun kison je la lasta foj'

Venu tuj, ne restadu for
Venu tuj, ploras mia kor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kaj nune, Jozef'?

(Originala titolo: E agora, José?)
Verkis: Paulo Diniz k Carlos Drummond de Andrade
Traduko: Sylla Chaves

Kaj nune, Jozef'?
La festo finiĝis,
La lum' estingiĝis,
Popol' malaperis,
Vespero frostiĝis,
Kaj nune, Jozef'?
Kaj nune, vi mem?
Vi mem, sennomulo,
Vi mem, mokemulo,
Vi, versofaranto,
Amanto, plendanto?
Kaj nune, Jozef'?
Jen vi, sen edzino,
Jen vi, sen dorloto,
Kaj sen parolado,
Jam ne povas plu drinki,
Jam ne povas plu fumi,
Eĉ sputi ne povas,
Jam frostas la nokt'
La tago ne venis,
La tramo ne venis,
Ne venis la rido,
Nek la utopio,
Sed venis la fin'
Kaj ĉio forfuĝis,
Kaj ĉio ŝimiĝis,
Kaj nune, Jozef'?
Via milda parolo,
Viaj febraj momentoj,
Manĝegemo kaj fasto,
Via biblioteko,
Via ora verkemo,
Via vitra vestaĵo,
Via malkohereco
Kaj malamo - kaj nun?
Vi ŝlosilon kunportas
Por malfermi la pordon
Sed ne plu estas pordo;
En la mar' volas morti,
Sed sekiĝis la mar';
Volas iri al Minas
Se ne plu estas Minas!
Jozefo, kaj nun?
Se vi povus krii,
Se vi povus ĝemi,
Se vi povus ludi
La vienan valson,
Se vi povus dormi,
Se vi povus laci,
Se vi povus morti...
Tamen vi ne mortas,
Vi rezistas, Jozef'!
Sola en mallumo,
Kiel best' sovaĝa,
Sen teogonio,
Kaj sen muro nuda,
Por apogi vin,
Sen ĉevalo nigra
Por fuĝad' galopa,
Vi marŝas, Jozef'!
Sed, Jozefo, kien?



Rim:
Minas = Mallongigo por Minas Gerais, brazila ŝtato kie naskiĝis la poeto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi volas reiri al Bahia

(Originala titolo: Quero voltar pra Bahia)
Verkis: Paulo Diniz k Odibar
Traduko: Flávio Fonseca

Mi ne restemas ĉi tie
Mi volas tuj reiri al Bahia
Mi ne restemas ĉi tie
Mi volas tuj reiri al Bahia

Mi ade vivas en sol’
Nevideblas mi, ho ve!
Silentas mia gitar’
Eĉ mi mem komprenas ne

Jen subita malvarmiĝ’
Mi ne por feliĉ’ venis tien ĉi
Kie estas suna or’,
Kie la valor’ de mia patri’?

Mi ne restemas ĉi tie
Mi volas tuj reiri al Bahia
Mi ne restemas ĉi tie
Mi volas tuj reiri al Bahia

Mi ade vivas en sol’
Nevideblas mi, ho ve!
Silentas mia gitar’
Eĉ mi mem komprenas ne

Per la satelit’ mi sendas
La raportendojn al magazin'
Kisojn al la ina kor’
Kiu en memor’ nur pripensas min

Mi ne restemas ĉi tie
Mi volas tuj reiri al Bahia
Mi ne restemas ĉi tie
Mi volas tuj reiri al Bahia


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Revene al Bahia