Mostrando postagens com marcador Abel Silva. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Abel Silva. Mostrar todas as postagens

Animo

(Originala titolo: Alma)
Verkis: Sueli Costa k Abel Silva
Traduko: Flávio Fonseca

Animoj posedas
Dolorojn sekretajn
Kaj pordojn plenpretajn
Ĉiam al plor';
Aliaj posedas
Kaj volon kaj saĝon,
Ioman kuraĝon,
Iom da fervor'.

Animoj posedas
Malplenajn areojn,
Vakuajn ideojn,
Restojn de pasi';
Aliaj posedas
La plej ĝojan frenezon,
Preskaŭ agonian pezon,
Kvazaŭ profesi'.

Animo mia, jen:
Ĝi estas brunhaŭta,
Ne ĉiam mallaŭta,
Ne ĉiam meteor'.
Feliĉa ĝi estas,
En mio vivanta,
Kutime iranta
Apude de l' kor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Landinterna festo

(Originala titolo: Festa do interior)
Verkis: Moraes Moreira k Abel Silva
Traduko: Wel

Fajreroj supren pinglopinte estas steletoj al Sankta Johan'.
Vestbunto, ŝoto kaj ŝaŝado, teniĝu firme laŭeble kor'.
Bomboj disas tra la korto magie dolĉaj, sen ajna morto...
En tranĉeoj el nur ĝojo, je foj' kaj refojo eksplodas nur am'... 

Ardegis sen vundi tra l' nokto la festaj fajraĵoj,
kun daŭr' sen fin', kvazaŭ eterna...
Vivu por ĉiam landinterna festo jam!!!


Rim:
- Sankta Johano = tre tipa festo en internlando de Brazilo.
- ŝoto kaj ŝaŝado = du tipaj ritmoplenaj muzikstiloj el brazila nordoriento.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).