Mostrando postagens com marcador Francisco Alves. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Francisco Alves. Mostrar todas as postagens

Ĝis la

(Originala titolo: Adeus)
Verkis: Ismael Silva k Noel Rosa k Francisco Alves
Traduko: Flávio Fonseca

Ĝis la, ĝis la, ĝis la...
Trista ploriga esprim'
Ĝis la, ĝis la, ĝis la...
Doloras funde en l' anim'

Adiaŭ ja tristas
Neniu rezistas
Ne eblas ja
Paca vivo se post la "ĝis la"
Ho neniam plu...

Ĝis la, ĝis la, ĝis la...
Trista ploriga esprim'
Ĝis la, ĝis la, ĝis la...
Doloras funde en l' anim'

Nu, kial vi foras?
Pro vi ĉio ploras
Sen via kor'
Mia vivo restas sen valor'
Ho neniam plu...


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Se vi ĵuros

(Originala titolo: Se você jurar)
Verkis: Ismael Silva k Nilton Bastos k Francisco Alves
Traduko: Flávio Fonseca

Se vi ĵuros, ke vi min amas ja
Ho, mi povos regeneri min
Tamen se vi nur ŝajnigos, ve
Bohemie mi vivos ĝis la fin'

Mi multe jam suferis
Pro mia trolojalo.
Mi nun rekonsideris,
Ne plu gapos al femalo.
Mi vivas tre intense,
Senzorge, sen rutin',
Kaj certe senpripense
Mi ne regeneros min.
(Ho, se vi)

Se vi ĵuros, ke...

Virino estas ludo
Kompleksa por la gajn',
Kaj viro kiel stulto
Daŭre ludas ĉiel ajn.
Do kion povos verdiri
Mi ĉe via ĵur'?
Krom akcepti vin perdi,
Aŭ ĉi-foje gajni nur...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).