Mostrando postagens com marcador Jorge de Oliveira. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Jorge de Oliveira. Mostrar todas as postagens

Turniĝo

(Originala titolo: Roda viva)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jorge de Oliveira

Kelkfoje fariĝas konfuzo
Nin kaptas delir’, halucin’
Ĉu ni superruzis la vivon
Aŭ vere la viv’ trompis nin?
Ni volas ekstiri la ĉaron
Decidi pri nia destin’
Sed venas subite la vivo
Kaj turnas la rajdojn sur nin

Rekantaĵo:
Turniĝas mondo, turniĝas kap’,
Turniĝas turbo, turniĝas for
La tempo turniĝas momente
Ĉe la vojturniĝoj de l’ kor’

Ni trinkas la ŝaŭmon de l’ maro
Ni naĝas en glaso da vin’
Ni ne supersonas la venton;
Kontraŭe, ĝi surdigas nin
Ni volas bukedon da rozoj
Donaci al bela virin’
Sed venas subite la vivo
Kaj sovaĝe surtretas ĝin

Rekantaĵo

Enbruste la kri’ sufokiĝas,
Sub jugo kurbiĝas la spin’
Ni apenaŭ povas elteni
Kun nia esper’ sur la sin’
Ni provas regajni kuraĝon,
Puŝate de la korinklin’
Sed venas subite la vivo
Kaj tuj senkuraĝigas nin

Rekantaĵo

En la porinfanaj fabeloj
De Ruĝa Ĉapel’, Cindrulin’,
Malbono minacas ekregi
Sed venkas la bon’ en la fin’
Kiam mi turniĝas en princon,
Kisite de ĉarma knabin’,
Tuj venas la drako de vivo
Kaj kruele mortigas min



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Malnova ŝu'

(Original titolo: Sapato velho)
Verkis: Cláudio Nucci k Mú Carvalho k Paulinho Tapajós
Traduko: Jorge de Oliveira

Vi ne plu memoras
Ni vidis nin surstrate l' unuan fojon
En somermaten'
Flirtante unu l' alian
Ni tuj forgesis ĉion ajn

Vi ne plu memoras
Ni man'-en-man' laŭiris montaran vojon
En gaja promen'
Mia buŝ' kisis la vian
Tra la fenestro de la trajn'

Ni dancis valson en malfruvesper'
Je la subir' de l' sun'
Kaj trinkis akvon el pura river'
Ĉe l' lumo de la lun'

Sed nun vi estas for
Kaj mi maljuniĝas, griziĝas la kap',
Tremas la kor'

Ha, mi estas ĉi-momente kvazaŭ
Malnova ŝu' plenplena je polvo,
Sen laĉo, bril' aŭ kolor'
Preĝante, ke vi sentu vin
Malvarma kaj tuj surmetu min

Bluajn majflorojn mi plukis por vi
Meze de la kampar'
Belajn kanzonojn kantadis por ni
Birda muzikistar'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Malnova ŝuo

Vi forbruligus min

(Originala titolo: Stars)
Verkis: Michael James Hucknall
Traduko: Jorge de Oliveira

Iu ajn, kiu kisis vin
Povas diri kiel mi min sentas
Iu ajn, kiu brakumis vin
Ankoraŭ amas vin kaj ne pentas
Nenion pli mi deziras nun
Ol pardonpeti kaj resti ĉe vi
Vi estas mia stelo, mia sun'
Ha, se mi povus unu fojon pli

Tranokti, nesti en via sin'
Ĉe l' fajro de l' kamen'
Vi forbruligus min
Mi ne daŭrus ĝis maten'

Jes, mi estis tro ĵaluza
Sed mi sentis min nesekura
Mi perdis vin pro hezitemo
Kaj via manko ŝajnas terura
Ĉar mi ne fidis je la vero
Mi vivis vivon de iluzi'
Nun mi dronas en mizero
Ha, mi volus unu fojon pli


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kristnaska kanto

(Originala titolo: Para não ser triste Quero ver você não chorar)
Verkis: Edson Borges k Lula Vieira
Traduko: Jorge de Oliveira

Viajn larmojn sekigu nun
La dolor' jam pasis,
La kor' sopiras al ĝoj'
Malantaŭen ne plu rigardu
Rezistu ĉiam, stariĝu per unu foj'
Ridu vian plej belan ridon,
Kanonoj silentos tuj
Ĉar vi havas amon,
Tute ja ne gravas
Se malplenas la monuj'
En Kristnasko kaj Nova Jaro
Alvenos tempo de pac',
Dank' al Di'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Paco

(Originala titolo: Peace)
Verkis: Jimmy Cliff
Traduko: Jorge de Oliveira

Kiam pac' ekloĝos ĉe ni
Se ekzistas mizer' kaj morto?

Malmultaj uzas la riĉojn,
Vivas lukse, sen soifo nek malsat'
Dum tiom multe da homoj
Ĉiutage almozpetas sur la strat'

Kiam ni seniĝos je sufer'
Kaj fariĝos harmoni' sur ter'?
Respondu:

Kiam pac' ekloĝos ĉe ni
Se ekzistas mizer' kaj morto?

Kiel ni povas ŝanĝiĝi
Se nin regas senzorg' kaj malatent'?
Kiel ni povas saviĝi
Se forestas humilec', pardon' kaj pent'?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉi-nokte

(Originala titolo: Tonight I celebrate my love for you)
Verkis: Michael Masser k Gerry Goffin
Traduko: Jorge de Oliveira

Ĉi-nokte mi festas mian amon por vi
Kaj ŝajnas, ke ni fariĝas pli kaj pli
Feliĉaj dum la tagoj pasas
Ni la mondon preterlasas
En nia utopi'

Ĉi-nokte mi festas mian amon por vi
Ĉar certe vi sentas nun la samon por mi
Spirite kaj korpe ni kuniĝos
Ĉiuj zorgoj disperdiĝos
Ne forgesiĝos ĉi-nokt'

Ĉi-nokton pasigu tie ĉi ĉe mi
Ĉar senbride tuj ekflamos nia fantazi'
Aperos por ni la meznokta sun'
Kaj ni postbrilos ĝin
Per nia am' sen fin' de nun

Ĉi-nokte mi festas mian amon por vi
Kaj baldaŭ la tuta mondo aŭdos pri ĝi
Laŭtsone per niaj gajaj kantoj
Ĉar ni estas geamantoj
Nun regu nin pasi'

Ĉi-nokte mi festas mian amon por vi, por vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Plena je ĝoj'

(Originala titolo: Happy)
Verkis: M. Legrand k W. Robinson
Traduko: Jorge de Oliveira

Mia destin'
Kvazaŭ acida vin'
Malplaĉe gustis pli kaj pli
Sed vi savis min
Miraklo realiĝas nun
Denove brilas mia sun'
Mi vivas en ĉielo kun
L' ekstaz' je via varma tuŝ'
La miel' de via ĉarma buŝ'

Mi dankas vin
Vi revivigis min
Kun vi revenis lum' kaj ĝoj'
Mia diin'
Miraklo realiĝas nun
Denove brilas mia sun'
Mi vivas en ĉielo kun
Feliĉ' kaj pac' en mia kor'
Tristecon mi jam pelis for, pelis for

Mankas difin'
Por tiu am' sen fin'
Kies motivo estas vi
Mia fein'
Ĉi-tempo de kompleta ĝu'
Tutcerte daŭros plu kaj plu
Kun vi ne ĝenas min enu'
Libera estas mia kor'
Tristec' por ĉiam flugis for, flugis for
Plena je ĝoj' ĉiutage mi vivas nun


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bonvolu, leteristo

(Originala titolo: Please, Mr. Postman)
Verkis: Brian Holland k Freddie Gorman k Georgia Dobbins k Robert Bateman k William Garrett
Traduko: Jorge de Oliveira

Halt'!
Ho jes, nur minuton, mi petegas!
Bonvolu, leteristo!

Refreno:

Hej, leteristo, serĉu tuj
En via sako ion por mi
Mi troviĝas en melankoli'
Ĉar ne alvenas novaĵojn pri li

Mi petas, ke vi komprenu
Kiel suferas mia povra kor'
Vi min konsilas: "esperu kaj eltenu!"
Sed jam tro longe li estas for

Kaj ĉiutage pacience mi atendas la poŝtliveron
Sed jen vi pasas
Kaj neniam lasas
Por mi bildkarton, mallongan leteron

(Refreno)

Ĉe l' pordo mi nepre staras
Indiferente al la aĉa veter'
Kaj vi ne haltas por fari, ke mi sentu
Min tre feliĉa per eta leter'

Hej, leteristo! Ho jes, aŭskultu, leteristo!
Bonvolu serĉi por mi
Unu fojon pli

Atendu nur minuton, nur minuton, nur minuton!
Bonvolu, leteristo, al mi malkaŝi la veron:
Vi havas leteron!

A-ha! U-u-hu...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Juna por ĉiam

(Originala titolo: Forever young)
Verkis: Marian Gold k Bernhard Lloyd k Frank Meriens
Traduko: Jorge de Oliveira

Dancu kun mi dum bomboj disfalas
Ĉielo atendos iomete plu
Nigraj nuboj ĉiujn homojn minacas
Sencede ni entenu!

Ĉu vi intencas superruzi la morton?
Ĉu vi intencas flankenlasi la timon?
Levu la kapon kaj alfrontu la beston
La milito ne finiĝis

Imagu, ke iam post la lasta venk'
Ni povos rigardi rekte al la sun'
Ne plu devigataj marŝi en la fajron
Eternan de l' infero

Junec' sen fin', pri tio revas la homar'
Kiu ajn ne volas resti juna por ĉiam kaj ĉiam?
Junec' sen fin', pri tio sonĝas la homar'
Ĉu ni vere povos esti junaj por ĉiam plu?

Kelkaj similas al ardantaj karboj,
Kelkaj similas al glacia lag',
Sed ĉiuj interne estas same faritaj
El karno kaj sang'

Multegaj amkantoj, kiuj nun silentas,
Multaj projektoj ne realigitaj
Ne plu kaŝiĝos en araneaĵ'
Ni ilin liberigu!

Ni fidas je iu superega fort'
Kaj ni ne pereos nek senkuraĝiĝos
Ne nur diamantoj estas porĉiamaj,
Ankaŭ niaj animoj!

Junec' sen fin', pri tio revas la homar'
Ĉu ni ĉiuj povos resti junaj por ĉiam kaj ĉiam?
Junec' sen fin', pri tio sonĝas la homar'
Kiu ne volas fariĝi juna por ĉiam kaj ĉiam?
Junec' sen fin', kredu kaj vi renkontos ĝin
Vi por ĉiam povos esti juna!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi povas vidi klare

(Originala titolo: I can see clearly now)
Verkis: Jimmy Cliff
Traduko: Jorge de Oliveira

Mi povas vidi klare post la pluv'
Finfine ĉiujn obstaklojn sur la voj'
La ĉielark' pri kiu revis mi
Aperas nun kun brilega sun'

Sentime mi povas kredi je la ver'
Ĉiujn malbonajn sentojn mi ĵetis for
Densa nebul' ĝis nun blindigis min
Sed forpelas ĝin, ĝin varmega sun'

Jen flaras mi l' odoron de la kampar'
Sonas por mi birda muzikistar'

Mi povas vidi klare post la pluv'
Ĉar unu fojon pli regas lum' kaj ĝoj'
La ŝtonojn sur kiuj ofte stumblis mi
Vidigas nun, nun helega sun'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kantu

(Originala titolo: Sing)
Verkis: Joe Raposo
Traduko: Jorge de Oliveira

Kantu, kantu laŭte,
Kantu ĉiam, kantu nun
Kantu pri amo kaj ĝoj'
Kantu je pluvo kaj sun'

Kantu en la vintro,
En printempo, somero kaj aŭtun'
Pri l' ondoj de l' mar' kaj la ter',
La steloj kaj la lun'
Jes, kantu, kantu nun


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ploras mia kor'

(Originala titolo: Pingos de amor)
Verkis: Paulo Diniz k Odibar
Traduko: Jorge de Oliveira

La vivo pasas, ĉiutage telefone mi alvokas vin
Kaj vi respondas, ke la tempo ne sufiĉas por revidi min
Hieraŭ nokte geamantoj sin brakumis kun senfina ĝoj'
Kaj mi suferis memorante tiun kison je la lasta foj'

Venu tuj, ne restadu for
Venu tuj, ploras mia kor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Stelvojaĝanto

(Originala titolo: Astronauta de mármore)
Verkis: David Bowie
Portugallingva traduko: Thedy Corrêa k Carlos Stein k Sady Homrich (el Starman)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

La lun' fariĝas nun nigra mantelo-o
Dum mi vojaĝas al necerta celo-o
Transfuĝante el la frida urbego de l' kor'

Ĉirkaŭ mi vidiĝas nur glacio-o
Delonge silentiĝis la radio-o
Mi provas lerni supervivi for de l' dolor'

Kaj la nokton timegas la stultul'
Sed tio ja ne gravas,
Ĉar la steloj gvidas min
Dum mi flugas
Ĝis mia propra mond'
Serĉante la perditan paradizon
Post la fin'
De l' tria planedo
Mi tute ne ploras
Kiam mi memoras ĝin

Mi sentas miajn pensojn pli matura-aj
Mi sentas miajn revojn pli sekura-aj
Miaj ŝultroj malpli pezas en la ĉiel'

Miaj demandoj iĝis tre senĝena-aj
Miaj respondoj estas liberplena-aj
Mia voĉ' ne perdiĝas en tur' de Babel'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hirundo

(Originala titolo: Ave coração)
Verkis: Clodo Ferreira k Zeca Bahia
Traduko: Jorge de Oliveira

Flugante, mi ne scias kien, tiu hirund' libera
Serĉas la kunulon jam de longe perdiĝintan
Heroo tute senespera, ĝi volas nur ripozi en somera sun'
Kaj elteni jam ne povas la solecon, kiu regas nun
Jes, ja estas mia kor' libera kaj soleca
Tra sezono post sezon' mi nur pasigas tempon
Heroo tute senkuraĝa, mi fariĝas lulinfan' en viaj brakoj
Kaj la koro flugas alten, tre alten en la spacon


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Promeso

(Originala titolo: Eu amo você)
Verkis: Barry Gibb k Robin Gibb k Maurice Gibb (Bee Gees)
Portugallingva traduko: grupo Qu4tro Manos (el How deep is your love)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Vi tuŝas min per la pluvogutoj
Mi vidas vin en la lum' de l' sun'
La momenton, kiam vi forlasis min,
Mi memoras kaj memoras nun

Jen mi aŭdas vin en la blov' de l' vento
Ja gustas je vi l' akvo de l' river'
Kaj ĝis nun via parfum' restas en l' aer'
En l' aer' mi flaras ĝuste vin
Se vi revenos tuj

Mi promesas, ke neniam plu la kruda destin'
Refoje apartigos nin, mi vin amos ĝis la fin'
De la universo
La melodio de mia kanzon',
Al ĝi mankas ritmo, harmoni',
Kaj la versojn inspiradis vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amo flugis for

(Originala titolo: Gatinha manhosa)
Verkis: Erasmo Carlos
Traduko: Jorge de Oliveira

Mi scias, ke vi preferas min konsideri tro olda por vi
Sed kion mi sentas nun ne estas stultula pasi'
Vi iam malkovros, ke nian racion ne devas regadi rankor'
Jen vi komprenos tuj, ke amo flugis for

Ĝis kiam vi pretervidos la konsekvencojn de via erar'?
Ĝis kiam vi malatentos la vortojn de la amikar'?
Malfrue vi lernos, ke mi estis tute sincera kun vi ĝis la fin'
Jen vi komprenos tuj, ke amo flugis for
Kaj ke mi adoris vin el la tuta kor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Katino ruzplora

Travivado

(Originala titolo: Noturno)
Verkis: Caio Sílvio & Graco Sílvio
Traduko: Jorge de Oliveira

La fulmo en l' okuloj,
L' amara, akrega parolo
Trankviligas mian koron
Sed ne mortas mia volo

Kaj nun mi ne suferas
Ĉar mi bone scias,
Ke l' arboj maljuniĝas
Kaj la vento de l' aŭtuno
Blovas forte

Ĉi-foje mi nur emas fidi
Je la ver' de l' pulsobatoj
Kaj la brilega lumo
Ĉe l' komenco de la voj'
Jam ne vidiĝas plu,
Jam ne vidiĝas plu

Ha, kruda travivado!
Vi tute min detenis de la ĝusta cel'
Kaj mi ne kredas je l' arda fajro de pasi'
Kaj pri la revoj perditaj mi ne pensas
Ĉar la vivo instruis min ne ami plu
Ho, jes, ne ami plu!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kalendar'

(Originala titolo: Folhetim)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jorge de Oliveira

Se vi min telefonos
Kaj ion proponos,
Mi akceptos tuj
Al mi tute ne gravas,
Ke vi ja ne havas
Ion ajn en la monuj'

Skatol' da ĉokolad'
Aŭ nokto da drinkad'
Tre plaĉus al mi
Kaj se ni nur amoros
Mi certe ne ploros
Eĉ se mankos emoci'

Kaj se vi tion preferos,
Mi senhonte malveros
Por ĝojigi vin
Viajn problemojn mi pelos for
Kaj amos vin el la tuta kor'

Sed morgaŭ frumatene
Lasu min senĝene
Proksime de l' bar'
Ĉar vi ne estos pli
Ol sentaŭga foli'
Deŝirita de la kalendar'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Cindrulino

(Originala titolo: Cinderela)
Verkis: Ruban
Traduko: Jorge de Oliveira

En tiu gaja jarfina fest'
Paroj valsadis ĉirkaŭ mi
Glason trinkis mi da ĉampan'
Min invadis melankoli'

La memor' de certa virin'
Delonge hantis mian menson
Mi ĵuris forgesi ŝin
Por ĉiam

Tiam kvazaŭ per magio ekvidiĝis fein'
Kun okuloj fajroplenaj, kiuj tuj sorĉis min
Kaj vane mi provis ekkuri for
La kruroj rifuzis moviĝi, kaj preskaŭ haltis la kor'
Mian manon vi kaptis kaj min tenis
Kaj trenis kaj prenis en paradizon
Sed kiam sonoris noktomez'
Subite vi fuĝis de mi
Cindrulino, mi nun sopiras al vi,
Revas senĉese pri vi,
Ne povas vivi sen vi, Cindrulino


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉar mi amas

(Originala titolo: Eu te amo)
Verkis: John Lennon k Paul McCartney
Portugallingva traduko: Roberto Carlos k Erasmo Carlos (el And I love her)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Kial mi amas ŝin? Eĉ mi ne scias
La tuta amikar' nun min envias
Ĉar mi amas

Kial mi sentas min tiel feliĉa?
Respondo venas tuj: mi estas riĉa
Ĉar mi amas

Mi vivas nun en la ĉiel', mi havas ŝin poreterne

La pacon ĉien mi nepre kunportas
La ĝoj' en mia kor' neniam mortas
Ĉar mi amas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).