Mostrando postagens com marcador Djalma Pessata. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Djalma Pessata. Mostrar todas as postagens

Por esti am'

(Originala titolo: Pra ser amor)
Verkis: Maurício Gasperini k Mauro Gasperini
Traduko: Djalma Pessata k Flávio Fonseca

Por esti am’
Pli forta devus esti ja la sent’
Nia kompano dum soleca temp’
Sed ankaŭ esti nevidebla flam’

Por esti am’
Do, interkompreniĝon havu ni
Vivu ni du en sent' sen la raci’
Kaj tiel nevenkebla estu jam

Se estus am’
La univers’ influus pro la bon’
Donante solvon mildigantan la doloron
Por esti am’
Ĝi estus nur... ni du


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Esperanto

(Originala titolo: Esperanto)
Verkis: Alexandre Sankor
Traduko: Djalma Pessata

La bono kolorigas l’ alfabeton
Per akvaria sono kantas ĝin en plena glor’
Kun la plej noblaj pensoj la direkton
De l’ horizonto trovis Zamenhof en bona hor’
Ludas per la vortoj la infanoj
Miksante la literojn por la am’
La frazoj ja atingas nin, teranojn,
Unuigas nin la lingvo jam
Simplaj, liberaj en la mensoj flosas vortoj
Sen lingvaj baroj, sendependaj fortoj
Iloj de la paco de l’ Sinjor'
Esperanto
Kune, vokaloj kaj konsonantoj sin amas,
Por fari bonon al homaro flamas
Kaj ĉiuj perfektiĝas per labor’
Esperanto


Rim: tiu ĉi kanto estas registrita dulingve (portugale kaj esperante) en la KD Qual a religião de Deus? (memeldona, 2008).



(Kantas: Alexandre Sankor)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Alexandre Sankor)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).