Mostrando postagens com marcador Vicente Sales. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Vicente Sales. Mostrar todas as postagens

Plumoj de l’ tie’

(Originala titolo: Você Penas do tiê)
Verkis: Hekel Tavares k Nair Mesquita
Traduko: Vicente Sales

Ĉu vi jam vidis kantantaron en arbar’
De la birdetoj, ĝuste dum la sunsubir’?
Ĉu vi jam aŭdis malĝojkanton arapongan,
Kiu anoncas: baldaŭ pluvos sur la ter’?

Ĉu vi gustumis gvabirobon tre maturan,
Vidis la tagon, kiam venas la vesper’?
Ĉu vi jam sentis el la rosaj ebenaĵoj
La dolĉodoron el la musambea ber’?

Ĉar mia amo havas iom el ĉi ĉio,
Kaj sur la lipoj pluman ruĝon de l’ tie'.
Kiam ĝi kantas, eĉ la birdoj plensilentas,
Ili konscias, mia am’ estas vi mem,
Vi mem, estas vi mem, vi mem, vi mem

Havanta lipojn ruĝkolorajn de l’ tie'.


Rim:
- Arapongo - (Procnias nudicollis) migrantaj brazilaj birdoj el familio kotingedoj rimarkinda pro ĝia laŭta metala bleko, kiel martelo sur amboso. (El Vikipedio)
- Gvabirobo - (Campomanesia pubescens) komuna nomo al pluraj arboj kaj arbetoj de la familio de la mirtacoj. (El vortaro VTF)
- Musambeo (brazila nomo: Muçambê) - botanika genro apartenanta al la familio Cleomaceae.
- Tieo (brazila nomo: Tiê) - (Ramphocelus bresilius) specio de brazila ruĝpluma birdo.

- Vidu portugallingvan analizon de la traduko faritan de la tradukinto ĉe Klubo Brazila Muziko.

Obs:
- Arapongo - (Procnias nudicollis) pássaro migratório brasileiro da família cotingidae, que se destaca por sua potente voz metálica, como um martelo sobre uma bigorna. (Vikipedio)
- Gvabirobo - (Campomanesia pubescens) nome comum a várias árvores e arbustos da família das mirtáceas. (Do dicionário VTF)
- Musambeo (nome brasileiro: Muçambê) - gênero botânico pertencente à família Cleomaceae.
- Tieo (nome brasileiro: Tiê) - (Ramphocelus bresilius) espécie de pássaro brasileiro de plumagem vermelha.

- Veja uma análise da tradução feita em português pelo tradutor, no Klubo Brazila Muziko.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto, registrita kaj famigita de Fagner kvazaŭ de li adaptita el folklora kanto, fakte estis verkita kaj eldonita de Hekel Tavares en 1928, kaj dediĉita al tiama lirika kantistino Gabriella Besansoni Lage. Post la registro de Fagner, pluraj aliaj brazilaj artistoj ankaŭ registris ĝin, kiel interalie Joanna, Nara Leão kaj Nana Caymmi, kaj la vero aperis nur 26 jarojn poste.
Legu pli pri tio ĉi tie (portugallingva, postulas registriĝon) aŭ ĉi tie (portugallingva, mallonga).



Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Tervento

(Originala titolo: Terral)
Verkis: Ednardo
Traduko: Tarcísio Lima

Mi restus ĉe l’ plaĝoj blankaj
La sopirdona dunar’
Mia rigardo tre lacas
Senfine serĉe de l’ mar’
Ĉielo plenas je pac’
Sen kamentub’ aŭ fummaso
Ĉebruste jen misoj mil
Enlande plenas april’

Jen mia mana malpleno
Suna, sabla malĝeno
Ame-rima son’
Ame-riĉa sun’
Amerika Sud’!
Jen mi la kremo de l’ krizo
Mi la kromo de l’ grizo
Jen mi Ceara’!

Vilaĝ’, vilaĝeto
Mi ĉepordas kun peto
Antaŭ la vila’!
Kontraŭ la vila’, ve al la vila’!
Jen mi la kremo de l’ krizo
Mi la kromo de l’ grizo
Jen mi Ceara’!

La Plaĝo “de l’ Futur’”
Lumturoj praa kaj nova
Okuloj de l’ mar’
La okuloj de l’ mar’
La okuloj de l’ mar’
La praa mallumigita
Kaj la nova ŝaltita
Vivo blovas ĉi kaj for
Memlume, subfrumatene
Korpe ŝvite ĝuplene
Sursable finas amor’


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.




Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La luno ĉirkaŭis nin

(Originala titolo: A lua girou)
Verkis: Tradicia, adaptita de Milton Nascimento
Traduko: Vicente Sales kun helpo de Vitor Mendes

La luno ĉirkaŭis nin,
Sur ĉiel’ ĝi strekis arkonx
La luno ĉirkaŭis nin
Sur ĉiel’ ĝi strekis arkon

Mi volus la kapon kuŝi sur komfort’ el viaj brakoj
Mi volus la kapon kuŝi ...

Kapkusenon de la brakoj
Se vi volas faru, jes
Kapan kusenon de la brakoj
Se vi volas faru, jes

Subtenu viran promeson,
Ke mi tenas inan, jes
Subtenu viran promeson


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝardeno de fantazio

(Originala titolo: Jardim da fantasia)
Verkis: Paulinho Pedra Azul
Traduko: Vicente Sales kun helpo de Said Albuquerque kaj Flávio Fonseca

Pentuvi', mi vidis vin
Vagadi tra ĝarden’ el flor’,
Alvoki bestojn kun ador’
Per lipoj, jes, de miel’.

Certe mi volis vin.
Mi volas vin pli multe nun,
Pligrande ol grandega pac’,
Plimulte ol la sun’.

Kie vi?
Mi flugis tra la ĉielblu’,
Trans limoj tre iradis mi,
Vi kie restas nun?

Kie vi?
Ĉe nuboj aŭ ĉe malsaĝec'
Min kisu fine kun kares'
Reiru poste, ja.


Rim (N.T.):
Pentuvio, pitanguso, sulfur-pitango, pitango, pitango-birdo, estas, portugale: Bem-te-vi (Pitangus sulphuratus), birdo, kies kanto la brazilanoj “tradukas” kiel “bem te vi”, t. e.: “mi vidkaptas vin”, esperantigita iom onomatopee, pen-tu-vio.
Oni diras, ke ĝi estas malkonvena birdo, ĉar ĉiam, kiam oni estas faranta kaŝitan aferon, tiam aperas pentuvio kaj kantas: pentu-vi’.



Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Birdiĝo

(Originala titolo: Pássaro)
Verkis: Luiz Carlos Sá k Guarabyra
Traduko: Vicente Sales

Gitarludist’ en sia lud’
Ne eblas kantada pluir’
Se oni nomas lin mensogisto.

Li birdiĝemas pri flugad’ flugad’ flugad’
Por malaperi kaj forir’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Birdiĝo
Birdiĝo

Birdiĝo

(Originala titolo: Pássaro)
Verkis: Luiz Carlos Sá k Guarabyra
Traduko: Vicente Sales

Al gitarist’ en sia lud’
Ne eblas la kant', la pluir’
Se oni nomas lin mensogisto.

Volas birdiĝi li rondiri en aero
Do malaperi per forir’


Rim: la tradukinto preferas ĉi tiun el siaj versioj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Birdiĝo
Birdiĝo