Mostrando postagens com marcador Nara Leão. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Nara Leão. Mostrar todas as postagens

Jozefo

(Originala titolo: José Meu bom José)
Verkis: Georges Moustaki
Portugallingva traduko: Nara Leão (el Joseph)
Esperanta traduko el la portugala: Afonso Camboim

Jen venis tuj bona Jozef’
Enami sin al la fraŭlino,
Inter ĉiuj la plej bela
Ene de ties Galileo.

Edziĝi kun Debora, Sara,
Bona Jozef’, vi povus iam...
Okazus do nenio tia,
Sed jen la am’ nur al Maria.

La ĉarpentisto simple simple
Vi povus esti ĉe l’ laborad’,
Fore de ĉia ekzilad’
Kaj sinkaŝad’ kun Maria.

Bona Jozef’, gefilojn pliajn
Vi havus belajn kun Maria,
Lernigus la metion je
De via patro gest’ kopia.

Ho kial, ho bona Jozef’,
La povra filo, tiu pia,
Ekis kun tre strangaj ideoj
Kiuj faris plori Marian?

Memoras mi foj-foje vin,
Bona Jozef’, amiko mia,
Al kiu plaĉus voj' alia:
La feliĉ’ kun sia Maria.



Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Jozefo

Jozefo

(Originala titolo: José Meu bom José)
Verkis: Georges Moustaki
Portugallingva traduko: Nara Leão (el Joseph)
Esperanta traduko el la portugala: James Rezende Piton

Jen la rezult', kara Jozef',
Post enamiĝ' al Dulcineo,
De la tuta Galileo
Inter ĉiuj la plej bela

Eble kun Debora aŭ Sara
Kara Jozef', aŭ kun alia,
La edzebleco konvencia,
Kaj tamen estis kun Maria

Vi povus simple vin dediĉi
Al ĉarpentad', al la segil',
Sen la bezono de l' ekzil'
Por vin kaŝi kun Maria

Vi povus laŭ em' familia
Naskigi multajn al Maria
Por la transdono de l' meti',
En manier' plej tradicia

Kion celis, kara Jozef',
La povra fil', tre energia,
Per siaj fremdaj idealoj,
Por la bedaŭro de Maria?

Mi foje rememoras vin,
Kara Jozef', mia amiko,
Ĉar via cel' ne estis plia:
Nur feliĉo kun Maria.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Jozefo