Mostrando postagens com marcador Givanildo Costa. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Givanildo Costa. Mostrar todas as postagens

Pac' pro la pac'

(Originala titolo: Paz pela paz)
Verkis: Nando Cordel
Traduko: Givanildo Costa
Revizio: Flávio Fonseca

La pac' de l' mondo
Ekas el mi
Kun tiu am'
Ja tutcerte mi feliĉas
Farante bonon
Al mia frat'
En mi nobleco
Pulsas forte en la kor'
Jam venis horo
De kuna vera packonstru'
Neniu volas plu
Malamon, do

Pac' pro la pac' - pro la infanoj 
Pac' pro la pac' - pro la arbaro
Pac' pro la pac' - pro la decida ŝanĝo ja
Pac' pro la pac' - pro la justeco
Pac' pro la pac' - jen libereco
Pac' pro la pac' - pro la beleco ami vin

Pac' pro la pac' - pro mondo nova
Pac' pro la pac' - pro la espero
Pac' pro la pac' - pro la decida ŝanĝo ja
Pac' pro la pac' - pro la justeco
Pac' pro la pac' - jen libereco
Pac' pro la pac' - pro la beleco ami vin



(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Paco por paco

Paco por paco

(Originala titolo: Paz pela paz)
Verkis: Nando Cordel
Traduko: Givanildo Costa

La pac' de l' mondo
Ekestas en mi
Havante amon
Tutcerte mi feliĉas
Farante bonon
Al mia frat'
Havas mi noblecon
En mia kor' amata
Venis la horo
Oni ja konstruas pacon
Neniu volas pli
Malamon, do

Paco por pac' - pro la infano
Paco por pac' - pro la arbaro
Paco por pac' - pro la decida ŝanĝo ja
Paco por pac' - pro la justeco
Paco por pac' - jen libereco
Paco por pac' - pro la beleco mi vin amas

Paco por pac' - pro mondo nova
Paco por pac' - jen vera espero
Paco por pac' - pro la decida ŝanĝo ja
Paco por pac' - la justeco
Paco por pac' - jen libereco
Paco por pac' - pro la beleco mi vin amas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Pac' pro la pac'

Amiko

(Originala titolo: Amigo)
Verkis: José Carlos Guimarães
Traduko: Márcio Santos k Givanildo Costa

Kie mi estos, mi iros kun vi
Mia frato kaj bonkora amiko
En la arbaroj, sur montoj, ĉe maroj
En via vivado estas mi amiko

Kie mi estos, mi iros kun vi
Mia frato kaj bonkora amiko
En la mallumo, la lumo revenos
La suno brilegos en vi amiko

Frato mia, nenio malkunigos
Frato mia, nenio malkunigos nin


Rim: Registrita en la albumo La Espero, de la brazila koruso Coroudeb.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Amiko