Mostrando postagens com marcador Beto Guedes. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Beto Guedes. Mostrar todas as postagens

Lumo kaj mistero

(Originala titolo: Luz e mistério)
Verkis: Beto Guedes k Caetano Veloso
Traduko: Cícero Soares

Plej granda bon'
Se vidus mi la straton
Se havus mi sendube ĝustan vojon cele al ene de Vi

Ho, plej granda bon'
Vidiĝas nur mispadoj
Ĉiamas ĉi
Je ĉiu sulk' libera mi fermiĝas plu en mi

Vi, lunlumad', samtempe lumo kaj la mistero
Kiel serĉadi solvon de vi rida kimero

Dolĉeta kandelo kaj ombra malhelo
La vana vol' estas banad' en Vi kaj solvo de Via petol'

Ho granda mister', mia bon', dolĉa lum'
Malfermi fendon sur ĉi fortikaĵ', jen la fortun'



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Batalaro

(Originala titolo: Cruzada)
Verkis: Tavinho Moura k Márcio Borges
Traduko: Flávio Fonseca

Solece mi ne scias
Tra stratoj iri
Pro la danĝeroj nin ĉirkaŭantaj
En ĉiu vojo
Vidiĝas ne la sun', sed
Min trankviligas via rigard'

Mi ne plu volas sangon
En vejnoj mortan
Mi volas ŝirmon en viaj brakoj
Min bruligantaj
Vidiĝas ne la kaj', sed
Min trankviligas via rigard'

Vi ja similas al mi, ho
Vin ne sinjor' akompanas
Kaj ankaŭ vi, se donas kison, do efikon
Flor' sur fenestroj de l' domo
Okul' sur la malamiko
Kaj ankaŭ vi, se donas kison, do efikon
Se donas ridon, donas pikon

Mi ne plu volas sangon
En vejnoj mortan
Mi volas ŝirmon en viaj brakoj
Min bruligantaj
Vidiĝas ne la pac', sed
Min trankviligas via rigard'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Suno de printempo

(Originala titolo: Sol de primavera)
Verkis: Beto Guedes k Ronaldo Bastos
Traduko: Cícero Soares

Kiam en septembro
Kaj la Bonnovaĵo flirtos kampojn
Ke ni ĝoju per la burĝon'
De l' plantita pardon'
Denove ni en kun'

Jam ni revis kune
Semis la kanzonojn en la vento
Ke la voĉ' de ni kresku plu
Por la rev' de l' futur'

Jam ni ploris multe
Multaj el ni restis tra la vojo
Sed ankoraŭ gravas kompon'
De alia kanzon'
Kunportanta kun si

Sunon de printempo
Jen de mia brusto la fenestroj
La instru' en nia memor'
Ni ĝin lernu per kor'



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Perkutilo: Guilherme Nascimento


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi vidis vin

(Originala titolo: Quando te vi)
Verkis: Meredith Wilson
Portugallingva traduko: Ronaldo Bastos (el 'Till there was you)
Esperanta traduko el la portugala: Vitor Mendes

Kaj la sun', kaj la mar' kaj la brilo de la steloj
Ĉio gravas, al mia kor' se estas vi
Sed sen vi, eĉ la son', de tre bela melodio
Eĉ la belo, de ĉi kanzon', ne gravas ĝi.
Nek la parfumo, de ĉiuj ajn rozoj
Dolĉas pli ol la rozĉeesto de via am'.

Ĉiam l' am' tuŝis min, sed ne povis scii mi,
Kaj subite, permesis Di', mi vidis vin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Vi amas min

Vi amas min

(Originala titolo: Quando te vi)
Verkis: Meredith Wilson
Portugallingva traduko: Ronaldo Bastos (el 'Till there was you)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Nek la sun', nek la mar'
Nek la brilo de la steloj
Nek la birdoj plu gravas ĉar vi amas min

Via voĉ' pli belsonas
Ol rava melodio
Via kiso min ebriigas kvazaŭ vin'

Vi min pli ĉarmas ol ĉiuj rozoj de l' ĝarden'
Kaj la sunradioj en frumaten'

Kun feliĉ' en la kor'
Kial zorgi pri la vivo?
Mi bezonas nenion pli, vi amas min.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mi vidis vin