Mostrando postagens com marcador Jorge Aragão. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Jorge Aragão. Mostrar todas as postagens

Amvolontularo

(Originala titolo: Mutirão de amor)
Verkis: Jorge Aragão k Sombrinha k Zeca Pagodinho
Traduko: Cícero Soares

Ĉiu el ni devas montri sin kun fort'
Kaj eĉ batali por la tuta hom-komfort'
El la menso mavan penson meti for
Respekti al si mem
Konkordo por memkon'
Jen mia nun propon'
Por amvolontular'

Por ke la baroj inter homoj tuj disfalu, estu fin'
Radika fin' de la malic'
Al Bono venos do la vic'
Jen la bezon' por nia tutfeliĉ'

Kantad' ĉiam, kiam konvenas
Maliculojn malkoni
Sed la pekojn pardoni
Kompren' ke ne ĉio perdiĝas
Teni sin respektata
Por fariĝi amata


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ploru

(Originala titolo: Vou festejar (Chora))
Verkis: Neoci Dias k Jorge Aragão k Edel Lima (Dida)
Traduko: Vitor Mendes

Ploru
Prifajfos mi
Jam temp' está
Min pagos vi
Ploru des pli
Ploru des pli
(Sed ploru)

Jen, ĉi puno via
Pro faro tia
Malpac' al mi
Kaj jen festo ĉar
Jen festo ĉar
Suferas vi
Kaj ploras ja

Vi pagis per
Perfid' al tiu
Kies manon vin donis, sciu.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).