Mostrando postagens com marcador Angela Ro Ro. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Angela Ro Ro. Mostrar todas as postagens

Guto de sango

(Originala titolo: Gota de sangue)
Verkis: Angela Ro Ro
Traduko: Cícero Soares

Lasu la manon de mi sur ĉi glaso
Ne pensu pri mi dum senvorta dram'
Rigardu miajn okulojn plenplenajn de am'

Ne vin agitu, nek agu senĝene
Demetu veston, demetu obscenon
Venu sen bru' aŭdi min laŭ despera proklam'

Mi ne dirus ĝin longa nek eta
ne serioza nek rido-permesa
ĝi estas nur sango-guto en vorta kostum'

Lasu min senti trans mian ĵaluzon
lasu min trinki infuzon de l' parfum'
kun ebri', ĉar ĝi voj' sen reven'
mi vin deziras plu ol tagdumo

Lasu la kison de vi sur ĉi lipoj
ne estas samaj mildec' kaj soifo,
trinku kun mi sango-guton en fina gustum'


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho mia granda am'

(Originala titolo: Amor, meu grande amor)
Verkis: Angela Ro Ro k Ana Terra
Traduko: Flávio Fonseca

Ho mia granda am',
Ne venu en hor' difinita,
Samkiel la kanzon',
La vorto pasi-ekscita.

Min vidu viavide
Sur mia pura vizaĝo,
Sed venu sen la sci',
Ĉu mi estas fajr' aŭ akvo.

Ho mia granda am',
Alvenu tiel kun subito,
Sen nomo aŭ kromnomo
Kaj sen senti nesentiton.

Jen ĉi mia promeso:
Mia varm', mia adreso,
La viv' de via filo
De la fin' ĝis la komenco.

Ho mia granda am',
Nur daŭru dum tempo merita,
Kaj kiam volos min,
Min volu per vol' nehezita.

Dum vi posedos min,
Ke mi estu lasta kaj unua.
Kaj se mi trovos vin,
Ho, granda am', rekono ĝua!

Jen ĉi mia promeso:
Mia varm', mia adreso,
La viv' de via filo
De la fin' ĝis la komenco.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).