Mostrando postagens com marcador Émerson dos Santos - T. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Émerson dos Santos - T. Mostrar todas as postagens

Krokodile

(Originala titolo: Só in English)
Verkis: Renato Enoch
Traduko: Émerson dos Santos

Mi pensis esti boa ideia
La krokodiliĝ'
Jen rimed' por flue verki pri sentoj miaj
For de via kompren', segredos
Kaŝus mi muito bem en versoj poeziaj

Vi petas ke ni
Parolu Esperanton
Então eu declaro o meu amor
Per alilingva kanto

Kaj pro tio mi konkludis esti boa ideia
La krokodiliĝ'
Ĉar neniam vi scios ke mia volo pleja
Estas

Dancadi kun vi
Tomar um café
Pois te quero demais
Sed vi volas ne
Kaj kanti por vi
Kaj dum kanto mencii
Que eu preciso de ti
Ĉe ĉi krokodil'

Mi pensis esti boa ideia
La krokodiliĝ'
Jen rimed' por flue verki pri sentoj miaj
For de via diven', segredos
Kaŝus mi muito bem en versoj poeziaj

Vi dancas La Bambon
Ĝin mi ŝatas tre
Sed dancas mi xote kaj baião
Kaj mankas al vi la ritmo

Do finfine mi konkludis esti boa ideia
La krokodiliĝ'
Ĉar neniam vi scios ke mia volo pleja
Estas

Dancadi kun vi
Tomar um café
Pois te quero demais
Sed vi volas ne
Kaj kanti por vi
Kaj dum kanto mencii
Necessito de ti
Ĉe ĉi krokodil'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Evidentaĵoj

(Originala titolo: Evidências)
Verkis: Paulo Sérgio Valle k José Augusto
Traduko: Émerson dos Santos k Rafael do Ó

Kiam mi asertas ami vin ne plu
Vin mi daŭre amas
Kiam diras mi ne plu deziri vin
Daŭre mi deziras
Mi havas timon esti via mia kor’
Konfesi ke agadas mi laŭ via vol’
Sed ne eblas eĉ imagi kia estos mi
Se mi vin perdos iam

Mi forestas de ordonoj viaj, sed
Poste mi obeas
Diras mi aferojn, kiujn mi ne kredas
Sed mi poste neas
Verdire mi jam freneziĝis pro dezir’
Kaj min timigas eĉ pripensi perdi vin
Ja konsenti devas mi: ne eblas plu
Disigi niajn vivojn

Ene de l’ frenezo
Diri ke mi vin ne volas
Mi neadas la ŝajnaĵojn
Kaŝas mi evidentaĵojn
Tamen kial plu ŝajnigi
Se ne eblas kaŭzi trompon al la kor’
Mi certe vin amas

Ĉesu mi mensogi
Ĉesu nei mi deziron
Mi vin amas pli ol ĉion
Mi bezonas vian kison
Al vi donas mi la vivon
Faru ĉion, kion volas vi al ĝi
Mi nur deziras aŭdi “jes” de vi

Ion nun diru pri la sopiro
Kaj pri la volo esti vi de mi
Ion nun diru pri la sopiro
Kaj pri la volo vivi vi kun mi


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
L' evidenta

La placo

(Originala titolo: A praça)
Verkis: Carlos Imperial
Traduko: Émerson dos Santos

Ĉi matene mi vekiĝis plena je sopir'
Mi trovis tiun foton de unua la renkont'
Mi sidis sur la benk' de tiu placo, ĉar en ĝi
Komenciĝis nia amrakont'

Mi sentis ke birdetoj tre facile min rekonis
Kaj malgajigis ilin ĉiujn mia tragedi'
Do ili tuj silentis kaj ĉi-kanton mi komponis
Ĉar nin invadis la melankoli'

Refreno:

La sama placo, la sama benko
La samaj floroj, la sama ĝarden'
Jes, ĉio samas, mi tamen tristas
Ĉar vi forestas kaj restis nur malplen'

En tiu bela arbo mi, pro nura amopruv',
Gravuris etan koron sen prudento aŭ talent'
La koro daŭre restas, malgraŭ suno, malgraŭ pluv'
Ĉu la sam' okazis al la sent'?

Ja samas la gardisto, kiu iam kaptis min
Prenantan flavan rozon el ĝarden' por via plaĉ'
Ja samas tobogano, samas ankaŭ balancil'
Infanoj daŭre kuras sur pejzaĝ'

(Refreno)

Jen tiu maljunulo, kiu spektis mian peton
Pri koramikiĝo, tiu grava kompromis'
Jen ankaŭ la vendisto, kiu vidis la rideton
Sur vizaĝoj post l' unua kis'

Ni kreskas, pliaĝiĝas, vivo daŭras, pasas tempo
Kaj bonajn la memorojn ni kunportas al estont'
Mi memoros ke en tiu placo, tiu benko,
Komenciĝis nia amrakont'

(Refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La placo

Mi memoras

(Originala titolo: Eu me lembro)
Verkis: Clarice Falcão
Traduko: Émerson dos Santos

— Estis maten'
— La dekkvara
— Kiam alvenis li
— Aperis ŝi al mi
— Diris mi: "Sal'! Sidiĝu, kara!"
— Ŝi ne aŭskultis kiam mi salutis ŝin

Refreno:

Kaj tiel vidis mi ke l' vivo
Metis ŝin(lin) tien por mi
En tiu plaĝo(placo) dum merkredo(vendredo) de decembro(septembro)
Tial en menso ĉiu lum', ĉiu kolor', kaj blov' estas
Do mi memoras ĉiun sonon, ĉiun tembron

— Estis la fest' teda kaj ĝena
— Uloj freneze dancis la bambon en salon'
— Je fazeol' iĝis mi ventroplena
— Estis la manĝo ŝinko kaj akvomelon'

(Refreno)

— Ŝi trovis min ege amuza
— Li ja parolis tro kaj nur ridetis mi
— Ŝia aspekt' estis iom konfuza
— Laŭ li vestaĵo mia plenis je graci'

(Refreno)


Rim (N. T.): Ĝi estas kanzono, kiu devas esti kantata de du homoj. Ĉiu verso estas kantata de malsama homo, ekcepte la refreno, kiun ambaŭ devas kanti samtempe. Certajn momentojn dum la refreno, ili kantas malsamajn vortojn. Mi notis tion per parentezoj, tiel ke unu el la kantantoj devas kanti la version ekster la parentezo kaj la alia, la version en la parentezo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pli telefonu

(Originala titolo: Me telefone mais)
Verkis: Darci Rossi k José Homero k Marciano
Traduko: Émerson dos Santos

Ĉi matene mia telefono
Reviviĝis per alvok' subita
Kaj pro la son' de telefon' vekiĝis mi
Aŭdiĝis voĉo antaŭ longe dezirita
Venis al orelo via voĉ'
Kun sopir' memoris vi pri mi
La anim' pleniĝis tuj per ĝoj'
Nur pro via gorĝa melodi'

Pli telefonu ĉar
Mi bezonas forigi la sopiron
Min telefonu, ĉu programe ĉu subite
Ĉar via voĉo portas ĝojon kaj inspiron

Min vi nomis kiel nur amiko
Tamen, en parolo, estis plaĉ'
Se ne ekzistas plu pasio inter ni
Min kontentigas amikeca la mesaĝ'
Malgraŭ la distanc', min ne forgesu
Estas babilado tre agrabla
Eĉ po unu vorto fojon, jes,
Ĝojus mi pro via voĉ' afabla


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vendreda veado

(Originala titolo: S de saudade)
Verkis: De Ângelo k Gabriel Agra k Bruno Sucesso
Traduko: Émerson dos Santos

Jen mi, tie ĉi
La sentojn dronigante en la alkohol'
Jes, akiris mi
Liberon fari ion ajn laŭ mia vol'

Tamen per memoroj vi malbenis min
Al mi ne plaĉas fest', min mankas energi'
Ne estis tiel miaj revoj pri senkompromisa viv'

Vendredo venis kun veado
Festoj tra la urb'; en mi, saŭdado
Ĉar nenie prezentiĝas nia surlita spektaklo
Ne ludas la diskestroj vian voĉon en sontrako

Datrevena sopiro

(Originala titolo: Ainda queima a esperança)
Verkis: Mauro Motta k Raul Seixas
Traduko: Émerson dos Santos

Jen kandelo kiu flamas pro la datrevena tago
Antaŭ jaro, post la ĝiso via venis la forir’
Eble tiu eta flamo revivigas la esperon
Tamen certe mian enon jam mortigis la sopir’

En la plej bela tago mi gratulas al vi, ho karul’
Ĉu vi, post tia ago, nun estas plena je ĝoj’?
Ĉu al vi plaĉis la voj’?

Ĉiu tago - sama tago, ĉiu horo - ajna horo
Ĉu mi vivos longan tempon en atendo kaj sufer’?
Mi kelkfoje rememoras la de vi ekskuzojn trompajn
Kaj demandas mi ĉu estis inter ili ia ver’?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saŭdado

(Originala titolo: Saudade)
Verkis: Chrystian
Traduko: Émerson dos Santos

Ho vi ĉiam igis min sonĝi
Vi ĉiam konis miajn sekretojn
Dum multe da tempo
Eĉ ne memoras mi dum kiom da

Nun mia cerbo jam tro plenas je agoj
Tial la mens' forgesis jam kelkajn tagojn
Sed l' unuan amoron
Memoras bone mi

Mi eble estas en via vivo nur unu plia paĝ'
Kaj vi tiris min for sen kompato

Mi sonĝas, ploras, sentas
Ke daŭre vivas l' espero

Saŭdado
Tiru mi for tiun paĝon
El mia vivo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Papilioj

(Originala titolo: Borboletas)
Verkis: Victor Chaves
Traduko: Émerson dos Santos

Rimarkis mi: tempo jam ne pasis
Diris vi ke vi jam lacis de am' de ni
Ĝi bonis al l' animo
Tamen flugis ĝis senfino
Kvazaŭ flugas el la ĝardeno papili'

Sed poste vi revenas
Kaj ŝancelas miajn sentojn pri iu hom'
Dividita inter mondoj
Pri la am' mi certas, tamen ne pri la person'

Kie la ŝanĝ'? Ne scias mi
Sed nenie la egal'
Dum la tago: amo-kresko
Dum la nokto: am-disfal'

Orgojle provas vi pruvi
Ke mortis jam la pasi'
Sed revenas papilioj
Ĝarden' via estas mi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kun vi lernis mi

(Originala titolo: Contigo aprendí)
Verkis: Armando Manzanero
Traduko: Émerson dos Santos

Kun vi lernis mi:
Ekzistas novaj kaj pli bonaj emocioj
Kun vi lernis mi
Ekkoni mondon kun abundaj iluzioj

Lernis mi:
Pli ol sep tagoj ĉiam daŭras la semajno
Malgraŭ malofta, mia ĝojo estas gajno
Esti kontenta ankaŭ lernis mi kun vi

Kun vi lernis mi:
Ekzistas lumo en de lun’ la flank’ alia
Kun vi lernis mi
Interŝanĝiĝi eblas ne ĉeesto via

Lernis mi
Ke estas via dolĉa kiso la respondo
Ke povas mi foriri morgaŭ el ĉi mondo
Ĉar ĉion bonan kune spertis mi kaj vi

Kaj kun vi lernis mi:
Naskiĝis mi
Kiam pri vi
Venis l’ eksci’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Kun vi lernis mi

Bumerango

(Originala titolo: Bumerangue)
Verkis: Uchôa Negro
Traduko: Émerson dos Santos

Pri ĝoja tag’ pensu ni
Kuraci la vundojn ni pensu pri
Vivantaj homoj en pac’ kaj amo
Sur mond’ en pac’ kaj amo.

Infanoj ploras kaj sentas malsaton
Humiligas milit’ soldaton
Suferas la familioj pro l’ dramo
De la senamo

Do kial la sufer’?
Pro kio la sufer’?
Kialon havu sufer’
Por kio la sufer’?

Nin akompanu la de amo ĉeesto
Nin savu fid’ de la vivtempesto
Al malbonfartoj, sen ajna kontesto,
Deziru ni sanon

Ni pardonpetu pro agi malmulte
Ni ĉiam revu, sed sen naiv’
Ni petu forton, kuraĝon
Por la malĝojoj de l’ viv’

Do kial la sufer’?
Pro kio ĝi estas certa ver’?
Malamo: kial sur ter’?
Ĝi estas kvazaŭ bumerango
Ĝi revenas: jen danĝer’!
Malamo estas bumerango


Rim: Prezentita dum la arta vespero de la 54ª Brazila Kongreso de Esperanto, en la urbo Gojanjo, en 2019.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La kajero

(Originala titolo: O caderno)
Verkis: Toquinho k Mutinho
Traduko: Émerson dos Santos

Mi estos via akompano
De l’ unua streko ĝis la a-bo-co
En ĉiuj viaj desegnaĵoj plenaj je kolor’
La domo, la montaro, birdoj tra la aer’
La ridet’ de la sun’ en paper’

Mi estos via la kolego
Tra la ekzercaroj, en ĉiu problem’
Mi helpos vin studadi antaŭ ĉiu ekzamen’
Mi aŭdos viajn plendojn kun sincera tener’
Se vi ploros sur mia paper’

Mi estos via la amiko
Solvos mi komplikojn, se deziros vi
Dum via adoleska korpo ŝanĝas pli kaj pli
La vivo sin prezentos kiel granda sufer’
Kaj de mi forŝiriĝos paper’

Sed tio, kion vi skribadis
Restos en sekret’, se estos via vol’
La vivo devas ĉiam daŭri, kion fari do?
Mi petas nur favoron, iom da reciprok’:
Ne neglektu min sur ajna lok’


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La kajero

La ciklo sen fin'

(Originala titolo: The circle of life)
Verkis: Elton John k Tim Rice
Traduko: Émerson dos Santos k Rafael do Ó

Ekde kiam ni venis ĉi tien
Ni promenas en voj' al la sun'
Tiom por vidi estas, kiom vidi ne eblas
Pli por fari ol estas farebla

Estas multaj aferoj ĉi tie
Kiujn oni ankoraŭ ne trovis
La sun' estas la cel' tra l' safira ĉiel'
Kiu tenas la vojojn eternajn

La ciklo sen fin'
Kiu gvidos ĉiujn
Tra am' kaj sufer'
Dolor' kaj esper'
Ĝis kiam alvenos
Ni al nia loko
En la ciklo
En la ciklo sen fin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).