Mostrando postagens com marcador Sertaneca. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Sertaneca. Mostrar todas as postagens

Ĥimertrajno

(Originala titolo: Trem da saudade)
Verkis: Meiricler
Traduko: Erick Fishuk

Antikvaj memoraĵoj en brust' mia tuj vekiĝis,
Malnova sento, kiu pensis mi, ke estingiĝis:
Ĝi estis am' grandega,
Eĉ mi ne povis teni,
Ĉarmaĵoj de mil noktoj, kiuj dum tag' unu
Min fortege prenis.

Saŭdad' hodiaŭ ploras en l' okuloj larmiĝitaj
Vidanta ĥimertrajnon de la aĵoj jam pasitaj.
En la staci' de l' tempo,
Post forta atendad',
Rigard' serena via min ektrovas dum de
La trajn' la haltad'.

Ho, trista kor',
Mankante punas l' am' al ni!
Ho, trista kor',
Vundigaj pensoj tre ŝajnas mani'!
Ho, trista kor',
Bedaŭre finiĝis la sonĝ';
Ĝuste por ni
Nur lamentkrioj estas daŭra son'.

Sed ĉu ŝi primemoras, kiel mi, amtagojn tiujn
Aŭ min forgesis per la brakoj de iu ajna vir'?
Ĉu estas ŝi maljuna?
Ŝi estas kie, Di'?
Melankolio ploras
Kaj revenon petas
Al ŝi l' melodi'.


Rim (N.T.):
- Mi tradukis ĉi tiun kanzonon el la portugala al Esperanto en 2003 kaj neniam publikigis la tekston, ĉar mi ne havis aŭdian registron de la originala versio. Mi unue aŭskultis la registron per la sonkaseda versio de albumo de la brazila kantisto Sérgio Tasca (foto), kiu tiam uzis la nomon “Sérgio Rafael”, sed hodiaŭ laboras kiel “Sérgio Estrada”. Sur la kasedo, kiun mi ne plu posedas, oni legis, ke “Meiricler” (virina nomo) komponis la kanzonon, sed estas neeble trovi pluajn informojn pri ŝi. La muzikstilo estas paragvaja gvaranjo aŭ “pumbasy”.
- Se iu havas iun informon pri la aŭtorino kaj/aŭ pri la melodio, bonvolu kontakti nin!
Obs (N.T.):
- Eu traduzi esta música do português pro esperanto em 2003 e nunca publiquei o texto porque não tinha uma versão em áudio do original. A primeira vez que escutei foi pela fita K7 de um álbum do cantor Sérgio Tasca (foto), que usou então o nome “Sérgio Rafael”, mas hoje atua como “Sérgio Estrada”. Na capa da fita, a qual não possuo mais, estava escrito que uma tal “Meiricler” compôs a canção, mas é impossível achar mais informações sobre ela. O estilo é a guarânia paraguaia, também chamada “pumbasy”.
- Se alguém tiver alguma informação sobre a autora e/ou sobre a melodia, favor nos contactar!

Senkompata brando

(Originala titolo: Marvada pinga)
Verkis: Laureano
Traduko: James Rezende Piton

Senkompata brando portas la konfuzon
Tuj en la drinkejo trovas mi amuzon
Post l' unua dozo, la elir-rifuzo,
Kie drinkas mi, tie nur kontuzo!
Mi bezonas helpon jam pro trouzo...
Hop la!

El la urb' mi venas kaj tuj ekkantas
Ĉiu dozo indas, kiam ĝi grandkvantas
Tra la tuta vojo min la stumbloj hantas
Tiam vojorando pli kaj pli gigantas
Kaj en la lok' de l' falo restos mi ronkanta...
Hop la!

L' edzin' petegis, ŝi alparolis min:
"Ĉesu la drinkado, strebu al l' abstin'!
Al virina dir' mi estas sen inklin'
Mi drinkas dum la tago laŭ la rutin'
Kaj mi drinkas nokte nur pro medicin'...
Hop la!

Mi en ĉiu falo, alimaniere
Falas mi interne, falas mi ekstere
Falas mi sur lito, falas mi altere
Iras mi kun helpo, preskaŭ mem senpere,
Sed pri plia doz' falas mi espere...
Hop la!

Plenigu mian glason, faru sen ŝancelo,
Estas por kontrol' de l' trinkaĵ-nivelo
Mi ne trinkos ĉion, restos la barelo,
Je l' unua gluto, nur duon-botelo...
Kun la dua gluto venas la pelmelo!
Hop la!

Mi nun drinkas brandon, drinkis jam praavo
Mi drinkas pro la gusto kaj la brando-flavo
Mi drinkas la glason, la botel-enhavon,
Sukerkan' ekzistas por mia ravo.
Se montriĝas brand', ek al la buŝkavo...
Hop la!

Senkompata brando!...

Iris mi al fest' en Tietê-bien'
Mi fine ĝin atingis preskaŭ en maten'
Oni donis brandon ekde l' alven'
Oni donis brandon ekde l' alven', estis glasoplen'...

Mi jam tro drinkis, estis la konstato
Mi surgrunde kuŝis kvazaŭ en komato
Mi foriris kiel la ĉefzorgato...
Sed la ĉefzorgato inter du soldatoj!
Dankon pro l' kompato!


Rim (N.T.) - Tiu ĉi jam "klasika" kamparana kanzono el 1937 respegulas la oftan temon de publika sano, la alkoholemo. Inter kamparanoj, aparte proksima estas ilia rilato al la brazila sukerkana brando - trinkaĵo produktata de pli ol kvar jarcentoj.

Amuzas en la originala teksto vortoj en nenorma uzo de la portugala lingvo. La kantistoj imitas la parolojn de kamparanoj el ŝtato San-Paŭlo (ĉe kiuj ofta fenomeno estas la t.n. rotaismo, kiel oni trovas en la titolo mem de la kanzono, "marvada" anstataŭ "malvada").

Tietê [tiete'] estas la nomo de unu el la ĉefriveroj kaj de urbo en tiu landoparto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bubo ĉe trabopordo

(Originala titolo: O menino da porteira)
Verkis: Teddy Vieira k Luiz Raymundo
Traduko: Roger Gotardi

Ĉiufoje dumvojaĝe laŭ la vojo Oŭro-Fina
De fore mi ekrigardis al knabeto vedestina
Li malfermis trabopordon kaj min petis kapoklina
“– La kornon vakero blovu por aŭskulta ĝu’ rutina”

Post kiam bovaro pasis kaj la polvo teren falis
Ĝojsaltis la servobubo: per moner' mi lin regalis
“– Koran dankon bovgardisto Dion Patron vi lojalis”
Tra vasta sertano pluen korno muĝis vipo knalis

Fortajn batojn mi suferis dum kruela vivbatal’
Nenio pli vundis tamen ol ĉi tiu fifatal’:
De la servobub' returne mankis ĉia signal’
Fermita la trabopordo - bild’ amara kiel gal’

Mi desaltis de l’ ĉevalo antaŭ simpla terkaban’
Virino despere ploris mi ŝin tenis je la man’
“- Vi malfruas bovgardisto: jen la kruco en lontan'”
Murdite de bov' senkora tombokuŝas la infan’

Bovpele tra Oŭro-Fino min torturas la domaĝo
Dumpase tra trabopord’ aperas li kiel miraĝo
Malgaja grincado ĝia pli similas al mesaĝo
De tiu brunhaŭta bub’ – bondezir’ por la vojaĝo

La ĉevoja tombokruco min obsedas kun malĝu’
Ĵurligon neforgeseblan mi ripetas ĝis enu’:
“– Eĉ se la bovar’ disiros kaj nepriĝos ĉirkaŭkur’
En tiu lander’ mizera mi kornon ne blovos plu”


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ligna fornelo

(Originala titolo: Fogão de lenha)
Verkis: Carlos Colla k Maurício Duboc k Xororó
Traduko: James Rezende Piton

Atendu nur, patrino, mi revenos
Treege al mi mankas via kis',
La roso sur la floroj de l' matenoj
Kaj lunradio tra mia iris'

La pretendema rev', patrino kara,
Iame fordisigis vin kaj min
Serĉante ion eksterordinaran
Mi estis nur perdito en la fin'

Prenu gitaron, ankaŭ la akordionon,
Lasu tiun kafokruĉon supre de l' fornel'
Ligna fornelo kaj hamako en verando
Pretigu ĉion, panjo kara,
Por reven' de via fil'

Panjo, mi memoras nian hejmon
Kaj pri viaj paroloj je forir'
Ankaŭ pri malgaja mia patro
Neniam plu li kantis pro la resopir'

Nun mi jam konscias, kara panjo,
Pro vivlecionoj en seri'
Mi kion serĉis tiel malproksime?
Mi ĉiam havis ĉion, kaj ĉio jam ĉe vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)

Kiseto dolĉa

(Originala titolo: Beijinho doce)
Verkis: Nhô Pai
Traduko: Vitor Mendes

Ho, kiseto dolĉa
De l’ amatino
Post ke mi kisis ŝin
Estas am’ en mia sino

Ho, dolĉa kiseto
Ĉi tiu faceto
De mia pasi’
Ŝi forte brakumas
Kaj jen vivo lumas
Pro kiso de ŝi

Al am’ ni fordonas
Kaj la kor’ ordonas
Se mi ĉe ŝi estas
Kaj kiso forestas
La kor’ plende spronas


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

L' evidenta

(Originala titolo: Evidências)
Verkis: Paulo Sérgio Valle k José Augusto
Traduko: Erick Fishuk

Se mi diras, ke mi plu ne amas vin
Vere mi vin amas
Se mi diras, ke mi plu ne volas vin
Vere mi vin volas
Mi timas diri: Via estas mia kor’
Kaj montri, ke vi min subigas per kontrol’
Sed en mia penso ne aperas la destin’
Sen via amĉeesto

Mi forpelas vin, forlasi provas vin
Sed finfine cedas
Mi pretendas, ke mi estas aliul’
Sed finfine neas
La frenezeco pro vi: jen la tuta ver’
Kaj vin forlasi devas esti ne afer’
Mi agnoskas, ke ne estas eble plu
Detrui la komunan neston

En tiu deliro
Kiam mi ne vin akceptas
La videbla neglektiĝas
L’ evidenta forkaŝiĝas
Mia masko prete falas
Ĉar ne povas plu trompiĝi mia kor’
Mi nepre vin amas

L’ iluzi’ sufiĉas
Ne sin tenas la deziro
Mi vin volas pli ol ĉion
Al mi mankas via kiso
Mi oferas mian vivon
Por ke via volo farus min adres’
Mi volas aŭdi nur vin diri: Jes

Estu sincera
Pri l’ manko vera
Konstanta estas mi en via pens’
Estu sincera
Pri l’ manko vera
Nur mia vin ĝojigas la kares’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Evidentaĵoj

Amuzeja Blu’

(Originala titolo: Boate azul)
Verkis: Benedito Seviero k Aparecido Tomás de Oliveira
Traduko: Erick Fishuk

Malsana pro l’ am’
Serĉis mi kuracon en la nokta vivo
Kun la Nokta Floro
En la amuzejo de la Urba Sud’
La amdolor’
Per alia kor’ foriras drive
Kontraŭ la dolor’
Venis mi ĉe la Amuzeja Blu’

Sed kiam nokto
Fariĝis mateno sub aŭrora helo
L’ amuziĝintoj de la nokta vivo
Iris dormi for
Kaj la Nokta Damo
Kun mi dum amuzo, iris for anĝele
La pordoj fermiĝis
Kaj sola denove, min atendis voj’

Kiamaniere
Mi devus foriri? Ĉar mi konas ne
Eĉ almenaŭ vojon, memoretas, ke
L’ amuzejon pagis en la Urba Sud’
Mi trinkadis tro
Kaj ne memoras la okazon, nek
La nomon de tiu ina beleg’
La Nokta Flor’ de l’ Amuzeja Blu’


Malĝojo de kamparano

(Originala titolo: Tristeza do Jeca)
Verkis: Angelino de Oliveira
Traduko: nekonata

En la versoj tiel simplaj
mia bela, mia kor'
al vi volas mi diradi
pri sufer' kaj pri dolor'.
Mi estas kiel sabia'
ĉar kiam kantas nur malĝojon
al la branĉo venas ja.

Per gitar'
mi kantas, ĝemas sen bruado
ĉiu sono estas kiel la saŭdado

Mi naskiĝis sur montaro
en kabano sen ĝojado
tute plena de lumetoj
de la luna tralumado.
Kaj kiam estas mateniĝo
en la kampo la birdaro
estas ĝoja en kantado.

En la kampo ĉio tristas
ankaŭ parolmanier'
kiam sonas la gitaro
en okul' estas larmer'
kaj neniu kantas gaje
la kampul' estas kantanta
por mildiĝi je sufer'

Mi mutigos la gitaron
mi ne povas kanti plu.
Enlandano kiam kantas
estas en vivomalĝu'.
Kaj la ploro, ĝi faladas
malrapide ĝi fluadas
kiel akvo al la mar'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi, la gitaro kaj Dio

(Originala titolo: Eu, a viola e Deus)
Verkis: Rolando Boldrin
Traduko: James Rezende Piton

Je la ekir' por
Inspir' kantis birdo en libero
Iris kun espero,
Mi, la gitar' kaj Di'

De halt' al halto
Kun foja elsalto
Pro l' dorna itinero,
Antaŭ la vespero
La gitaro, mi kaj Di'

Esperante pri nova amor'
Laŭ malnove kantita prafar'
Kiel en tute kara kanzon'
En forejoj de vasta kampar'

Jam la polvo de malnova voj'
Lasis markojn en koro - malĝoj'
Kaj sur manoj kaj mia destin'
Frapodanco de iu virin'

Jes, la momento de ĉiu
Disiĝo korliga,
Ho, tre suferiga,
Mi, la gitar' kaj Di'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kolibreto

(Originala titolo: Cuitelinho)
Verkis: Antonio Carlos Xandó k Paulo Vanzolini,
surbaze de rikoltita tradicia kanzono
Traduko: James Rezende Piton

Mi atingis la havenon,
De la ondoj nur portalo
L' ardeoj retroflugas
Por sidiĝi ĉe l' kanalo
Kaj la kolibret' ne ŝatas
Ke falu eĉ unu petalo, ja

Mi ĝisrevidis parencaron
Kvazaŭ antaŭ la fatalo
Mi eniris Matogroson
Ĝis Paragvaj' per ĉevalo
Estis dum revoluci'
Mi suferis pro bataloj, ja

Resopir' pri vi min tranĉas
Kiel la tranĉila ŝtalo
Pro ĝi kor' tre maltrankvilas,
Foje bato, foje malo,
Pro la larmoj vid' malbonas
Kvazaŭ vidi tra kopalo, ja

Mi prenos tuj vian portreton
Por enmeti en medalon
Vi en la blanka robeto
Kun la laĉo el vualo
Ĝi troviĝos sur la flanko
Kie kor' estas mitralo, ja


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saŭdado, kara saŭdado

(Originala titolo: Sodade, meu bem, sodade)
Verkis: Zé do Norte
Traduko: Nekonata

Saŭdado, kara saŭdado
Saŭdado pri mia kor'!
Ne leteron, ne adiaŭon
Ŝi foriris, iris for

L' okulojn mi ja rimarkis
Nur hodiaŭ de l' serpento
Se rimarkas pli antaŭe
Mi ne estus plu en pento

Oni portis mian koron
For de mia senkompatemo
Per la pento lasis gloron
Kun laboro en la memo

La malbeno de ĵaluz'
Ke la am' estas en fin';
Ĝi ankoraŭ pli ja firmas
Ol ĝi kiam trafis nin


Rim: Tiu ĉi traduko estas trovita en Kantaro de SPEK - San-Paŭla Esperanta Klubo, eldonita en 1954. Bedaŭrinde, en ĝi ne aperis la nomo de la tradukinto. Se vi havas iun informon pri tiu, bonvolu kontakti nin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ve! Se mi kaptos vin

(Originala titolo: Ai, se eu te pego)
Verkis: Michel Teló
Traduko: Erick Fishuk

Ho Dio, ho Dio,
Vi tiel min mortigas.
Ha, mi vin kaptos,
Aj, aj, mi vin kaptos.
Delico, delico,
Vi tiel min mortigas.
Ha, mi vin kaptos,
Aj, aj, mi vin kaptos.

Semajnfin’, ĝoja festo,
Ni distriĝis per drinko,
Kis’ kaj danc’.
Kiam pasis knabin’
La plej bela,
Al ŝi mi diris,
En ĝusta horo de ŝanc’:

Ho Dio, ho Dio,
Vi tiel min mortigas.
Ha, mi vin kaptos,
Aj, aj, mi vin kaptos.
Delico, delico,
Vi tiel min mortigas.
Ha, mi vin kaptos,
Aj, aj, mi vin kaptos.


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Voĉo: Erick Fishuk


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vi ŝatos

(Originala titolo: Você vai gostar -aŭ- Casinha branca -aŭ- Lá no pé da serra)
Verkis: Elpídio dos Santos
Traduko: James Rezende Piton

Mi farigis blankan domon en la monto-baz' por
Nia amafer'
Ĝi troviĝas ĉe marĝeno de Parana-river'
La pejzaĝ' estas tre rava
Kaj mi estas prava, plaĉos la ekster'
Estas jam eĉ la kapel', orname de kaheloj
Por la preĝ-ofer'

Tiam en tagoj de festo
Portos vi la veston, robon el rafi',
Nur per la ĉapelo-gesto
Povos mi akiri aĵojn en l' aŭkci'
Tre feliĉa apud vi
Mi iros brak-al-brake en la procesi'
Kun ĉapelo sur la brako,
Mia stria jako, poŝo-kameli'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Flika litotuko

(Originala titolo: Colcha de retalhos)
Verkis: Raul Torres
Traduko: Cícero Soares

Iama flika litotuko de vi farita
Per kuno de peco post peco estis kudrita
Ĝi taŭgis por nia ŝirmo dum nia mizero
Iama flika litotuk' somer' post somero

Nuntempe, en riĉa vivo de vi ĝuata
Vi havos por ŝirmo litotukon el saten'
Sed kiam venos la vintro al korpo malsana
Memoru pri tiu tuko kaj mia mien'

Mi certas ke vi ne memoras la tempan kadukon
Ke kune kun mi vi laboris en ĉia metio
Kaj en nuna ĝoja vivo vi havas ĉion
Mi certas ke vi nun forgesis la flikan litotukon


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Flika volvotuko

Barĝo

(Originala titolo: Chalana)
Verkis: Mario Zan k Arlindo Pinto
Traduko: James Rezende Piton

Tiu barĝo jam foriras
Ĝis la malaper'
Ĝi navigas sur trankvila
Paragvaj-river'

REFRENO:
Nur pro vido de la barĝ'
En mi kreskas la dolor'
Post la simpla serenakva
Forkonduko de l' amor'
(refoje)

Tiel forveturis ŝi
Sen plej eta ĝisrevid'
Malaperas tiu barĝo
Post la kurb-malrapid'

Se ŝi estas korpremata
Kompreneblas ŝia plor'
Maldankeme naskis mi
Vundon funde de la kor'

(Refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Blua bordel'

(Originala titolo: Boate azul)
Verkis: Benedito Seviero k Aparecido Tomás de Oliveira
Traduko: Roger Gotardi

Por ama dolor' mi serĉis kuracon en vivo diboĉa
Kun la Noktofloro en iu bordelo de suburba kel'
La ama dolor' disipiĝas for per amo pli kroĉa
Fikuracon por mia kora angor' provizu bordel'

Kaj kiam la nokto ve agoniadas sub heleg' aŭrora
La kamaradoj de l' vivo diboĉa ekiris al lit'
Min same forlasis la Noktofloro post amor' deĵora
Fermiĝis la pordoj tutsola denove foriri devis mi

Foriri kiele? Se mi nur elvagos sen celita voj'
Rezonon vualas profunda malĝoj'
En iu bordelo de suburba kel'

Mi fordrinkis ja kaj tute ne povas rememori ĝin
La nomon de tiu ĉiesulin'
La Noktofloro de l' blua bordel'


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Amuzeja Blu'

Se Dio min aŭskultus

(Originala titolo: Se Deus me ouvisse)
Verkis: Almir Rogério
Traduko: James Rezende Piton

Ho! Se Di' nun min aŭskultus, kaj resendus al mi
Ja mian amatan post ĉi longa forir'
Lasinta malĝojon ene de mi

Ho! Ree tiam estiĝus la amodeziro
Malaperus de l' brust' dolor' pro sopiro
Renaskiĝus la vivo dum vojo al fin'

Ho! Mi vin petas, Sinjor'
Ho! Pri reven' de l' amor'
Sinjor', al mi venas la fin'
Mi vin petas, ho Di'!,
Vi kompatu nun min



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La akordionisto ludis nur la jenon

(Originala titolo: O sanfoneiro só tocava isso)
Verkis: Maninho k Manoel Góes k Priminho k Tonico
Traduko: James Rezende Piton

La kamparana balo daŭris ĝis la frumateno
La dom' estis plenplena, moviĝo nur kun peno
Montriĝis ja agrabla la tre granda festeno
Sed l' akordionisto
Ludis nur la jenon!

(Akordiona ripetiĝema refreno)

Kelkfoje iu venis peti pri nova refreno
La muzikisto ridis, verŝajne sen kompreno
Al l' akordionaĉo ja mankis ekzameno!
Ĉar l' akordionisto
Ludis nur la jenon!

(Akordiona ripetiĝema refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La malbonulino

(Originala titolo: A malvada)
Verkis: Jorge Horacio Jeandet k Marcelo Tovar
Portugallingva traduko: Arnaldo Saccomani (el Esa malvada)
Esperanta traduko el la portugala: Erick Fishuk

Vi tre min malbonigis
Kaj sonĝojn alportis for.
Vi tre min malbonigis,
Jam dispeciĝis la kor’.
Vi tre min malbonigis,
Vi min trompis tro multe.
Nun vi revenas ploranta
Kun pardon’ kiel vol’.

Al mi ne gravas malkonsol’ via!
Ploradu, ploradu, malbonulino!
Suferu, suferu, malbonulino!
Ploradu, ploradu, malbonulino!
Pro via malam’, min pagu tuj!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pli telefonu

(Originala titolo: Me telefone mais)
Verkis: Darci Rossi k José Homero k Marciano
Traduko: Émerson dos Santos

Ĉi matene mia telefono
Reviviĝis per alvok' subita
Kaj pro la son' de telefon' vekiĝis mi
Aŭdiĝis voĉo antaŭ longe dezirita
Venis al orelo via voĉ'
Kun sopir' memoris vi pri mi
La anim' pleniĝis tuj per ĝoj'
Nur pro via gorĝa melodi'

Pli telefonu ĉar
Mi bezonas forigi la sopiron
Min telefonu, ĉu programe ĉu subite
Ĉar via voĉo portas ĝojon kaj inspiron

Min vi nomis kiel nur amiko
Tamen, en parolo, estis plaĉ'
Se ne ekzistas plu pasio inter ni
Min kontentigas amikeca la mesaĝ'
Malgraŭ la distanc', min ne forgesu
Estas babilado tre agrabla
Eĉ po unu vorto fojon, jes,
Ĝojus mi pro via voĉ' afabla


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).