(Originala titolo: Izaura)
Verkis: Herivelto Martins k Roberto Roberti
Traduko: Paulo Nascentes
Aj, aj, aj, Izaŭra
resti ne povos mi nun.
Se en brakumon mi falos
eĉ ne la vek-horloĝ’
povos do veki min.
(ho laboros mi)
Laborado estas dev’
ĉiuj do respektu ĝin
senkulpigu min, Izaŭra
dimanĉe revenos mi
bonas ja via kares’
do nenia kontraŭstar’
se vi volos ja mi restos
venos tamen malhelpad’
(ho laboros mi)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Herivelto Martins. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Herivelto Martins. Mostrar todas as postagens
Sekreto
(Originala titolo: Segredo)
Verkis: Herivelto Martins k Marino Pinto
Traduko: Vitor Mendes
Ne plu pri la pasinto parolu
Neniu bezonas scii pasintaĵon de ni du
La fiŝ' estas por la fiŝreto,
Kaj kvar murojn trudas sekreto
Protektu tre bone nian sinon
Je kio minacas al ni l' destinon
La fiŝ' estas por la fiŝreto
Kaj kvar murojn trudas sekreto
Unue necesas juĝad'
Ol kondamna degrad'
Kiam la malĝojo nin serĉas ĉeporde
Fuĝas do la amo tra la fenestro
Mortas la feliĉo kaj ni vivas malorde
Ne eblas viv' sen de ĝi la estro
Por nia malbon' la solvo estas de ni for
Neniu kulpas pro nia disema kor'

Ave-Maria en la monto
(Originala titolo: Ave Maria no morro)
Verkis: Herivelto Martins
Traduko: Sylla Chaves
Zinka dom', malriĉa
sed feliĉa,
en la supro
de la monto,
estas laborist-vila'!
Certe la domoj
de riĉaj homoj
komfortas pli,
sed la loĝantar' de l' monto
jam vivas proksime de Di'!
La birdetaro,
ĉe sun-ekstaro
aŭ tago-fin',
per la birda sia preĝ'
al la ĉielo
direktas sin,
kaj, frumatene,
la monto pia
preĝadas jene:
Ave-Maria!
Ave-Maria!
Ave-Maria!
Noktiĝe la monto pia
repreĝas al patrin' Dia:
Ave-Maria!
Rim:
Ave-Maria = preĝo al la patrino de Jesuo.
Zinka domo = ĉi tie: domaĉo el ligno kaj/aŭ pecoj kaj forĵetaĵoj el ladaj skatoloj.
Registrita de la kantistino Franca Fenati, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Franca Fenati)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Ave Maria sur monteto

Traduko: Darcy Gaia
Barakego el zinko
sen ŝirmado, sen koloro
sur monteto
por mi estas bangalo!
Tie ne estas la feliĉeco
de la riĉul'
ĉar kiu loĝas sur monteto
jam vivas je la Eternul'
La frumateno
la birdo-beno
en la vesperoj
simfonio anoncanta
la vesperiĝon
per la paseroj.
La montanaro
en vesper' ĉia
preĝas preĝeton
Ave Maria
kaj nokte ni en fidelo
preĝas per kor' al ĉielo
Ave Maria!

Kun penso al vi
(Originala titolo: Pensando em ti)
Verkis: Herivelto Martins k David Nasser
Traduko: Vitor Mendes
Mi mateniĝas kun pens' al vi
Mi vesperiĝas kun pens' al vi
Mi estas ĉiam, je ĉiu horo
Kun pens' al vi
Per okul-lum' via
la vivon vidas mi
Sed vi permesu
Ankaŭ min, penson pri Di'
En la spiroj de l' fumo
jen estas via aper'
En libroj legataj de mi
Jen ankaŭ vi sur paper'
Kaj se mi preĝas vidas
La okul-lumon de vi

Iru ni
(Originala titolo: Caminhemos)
Verkis: Herivelto Martins
Traduko: Vitor Mendes
Ne, mi ne povas memori pri vi
Ne, la forgeso tuj venu al mi
Ŝajnigu ke l’ tempo jam pasis for’
Ke finiĝis pri ni la memor’
Kaj la fino de l’ viv’ venis por nia am’
Eblas ĉu renkontiĝ’ al ni du en iam'?
Vivo tro longa kaj senfina strato
Iun, nenion mi serĉas en tro serĉa stato
Mi iras sur ĉi-vojo ne scianta pri la destin’
Ĉe mia reveno, al la sama ej’, ĉu mi trovos vin?

Assinar:
Postagens (Atom)