Mostrando postagens com marcador Valso. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Valso. Mostrar todas as postagens

Ĉielbluo super ora tritiko

Verkis: Aurelino Lopes k Sylla Chaves

Mi dezirus, ke l' mondo denove fariĝu edena,
kiel ĝin naskis ventro graveda de l' Kosma Diin'!
Mi dezirus, ke birdoj rekantu en bosko florplena,
kaj en kanta kaj pura fiŝplena river' bani min.

Estu saĝa la homo estonta!
For armiloj kaj putra fabrik'!
Revidiĝu ĝis for' horizonta
ĉielblu' super ora tritik'!

Mi dezirus, ke bestoj kaj birdoj promenu sen timo,
kiel en paradizo kreita de l' Dio Natur'...
La vojaĝo de homoj nuntempaj al stel' estas krimo,
ĉar ĝi ankaŭ disĵetos detruon tra l' kosma lazur'.

Estu saĝa la homo estonta!
For atom-energi' kaj sputnik'!
Revidiĝu ĝis for' horizonta
ĉielblu' super ora tritik'!

Mi dezirus la hejman aeron plenpulme respiri,
kaj revidi la monton kaŝitan trans alta konstru'!
Mi dezirus tra stratoj bicikli aŭ nur piediri
sen kvar-rada gas-ĵeta armil' de trafika detru'...

Estu saĝa la homo estonta!
For la monstroj de l' nuna trafik'!
Revidiĝu ĝis for' horizonta
ĉielblu' super ora tritik'!


Rim:
- Verkita por la muzika teatraĵo La Kuna Diso, de Sylla Chaves.
- Apartenas ankaŭ al la albumo Estis pli bona tempo, de Sylla Chaves.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Composta para o musical La Kuna Diso, de Sylla Chaves.
- Faz parte também do álbum Estis pli bona tempo, de Sylla Chaves.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(El la kasedo La Kuna Diso)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Aldebaran'

(Originala titolo: Aldebaran)
Verkis: Celso Adolfo
Traduko: Flávio Fonseca

Tute sola en maten'
Mi pensas pri la bona vivomanier'
Ne min hantas, mi ne hontas
Daŭre mi gajnontas se mi lernas per
La konstelaci' taŭrana
Min rigardas el knabin'
Per okulo diafana
Okulklar' volanta min

Mi ne kantas pro alia kaŭzo
Malpli grava ol vivoafer'
Ne min hantas, mi ne hontas
Mia sorto fontas el sanherba ban'
En la bela firmamento
En mateno min rigardas el lontan'
Per okulo diafana
Mia stel' Aldebaran'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Luiza

(Originala titolo: Luiza)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Bruno, nuda harpuno
Flosas en nokto kun imens' kaj flavo
Tiel ronda luno, ŝvebas en nuno
Navigas ĝi sur blua firmamento
En lanta silento
Jen trobador'
Plena je steloj
Aŭdu la kanton mi verkintas por
Forgesi vin, Luiza
Mi estas nur ĉi povra amator'
Enamiĝinta,
Lernanto de via amor'
Vekiĝu, do
Ĉar scias mi, ke sub la neĝo loĝas ja via kor'

Venu, Luiza, al la ador'
Via dezir' estas mia deziro
Venu, min ekzorcu, buŝa nervozo,
Freneza rozo kisas min, kun miro
Iu sunradi' sur viaj haroj,
Mem briliant', rompinte lumon tuj
Eksplodas sepkolore
Rivelante la po sep mil amoj hore
Kiujn gardis mi por don' al vi, Luiza
Luiza, Luiza
Luiza



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Urba valso

(Originala titolo: Valsa de uma cidade)
Verkis: Ismael Netto k Antônio Maria
Traduko: Vitor Mendes

Vento de l’ mar’ survizaĝe
Kaj sun’ kun tre varma ard’
Sur trotuaro la homoj
Sin vidas en promenad’

Rio-de-Ĵanejro, mi tre amas vin
Kaj tiujn amantojn,
De ĉi sun’, de ĉi mar’,
De ĉi gent’ en feliĉ’

Ja volis mi verki indan poemon
Pri am’, la am’
Jen tuta mia dezir’
Jen tuta revo en mi

En la poemo verkita de mi mankis mia ĝoj’
De la amat’ jen la forir’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi amas vin

(Originala titolo: Eu te amo)
Verkis: Tom Jobim k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, se ni jam perdis tutan hornocion,
Se kune ni forĵetis preskaŭ ĉion,
Rakontu tion, kiel la forir'?

Ha, kiam mi kaj vi ekkonis nin, mi tiam tuj misrevis,
Rompis kun mondo, miaj ŝipoj krevis,
Nun diru tion, kien ebla ir'?

Se ni en la petoloj noktaj kaj eternaj
Jam intermiksis krurojn en alternaj
Movoj senlernaj, kiun por pluir'?

Se vi verŝis nian sorton al la grund',
Se en konfuz' de via korprofund'
Perdiĝis mia sang' en iu tru'?

Kiel, se en malordo de la ŝranka alto
Brakumas vian robon mia palto
Kaj tretas vian ŝuon mia ŝu'?

Kiel, se ni amoris kvazaŭ prapagan',
Se vian bruston tenas mia man'
Klarigu tion, kia la elir'?

Ne, verŝajne vi ŝajnigas vin naiva,
Kuŝas ĉe vi mia rigard' sensiva,
Kiel pasiva eblos la forir'?


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amkanto de Luciana

(Originala titolo: Cantiga por Luciana)
Verkis: Paulinho Tapajós k Edmundo Souto
Traduko: Francis Soghomonian

Laca kantisto dum maten'
Atendi povas ne plu.
De longa tempo solis mi
Tra vesperoj malplenaj
Sopiris mi.

Luciana, Luciana,
Ridetu knabin' mia
Spegulo de mar'...
Luciana, Luciana
Amkanto tuŝu via
La koron de par'.

Flugas kolibro ĉirkaŭ flor',
Ebria pro l' odor',
Jam aperas fajro de l' aŭror',
Fragmentoj de la vivo
Teksita or'.

Luciana, Luciana...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Johano kaj Maria

(Originala titolo: João e Maria)
Verkis: Chico Buarque k Sivuca
Traduko: Vitor Mendes

Heroo estis mi
Kun la ĉevalo anglaparolant'
Kaj jen ke vi plus tri
De la Vakero estis la amant'
Mi frontis al batalion’
Mi frontis al german-kanon'
La ŝtonĵetilon gardis
Rokmuziko ardis
Dum lernej-feri'.

Nun estis mi la reĝ'
Kaj la bedel' kaj ankaŭ la juĝist'
Kaj do laŭ mia leĝ'
Nia feliĉo daŭrus dum ekzist'
Kaj jen vi, kun via krono donita de mi
Kaj tiom bela rava estis vi
Iranta nuda sen ia rezist'

Ne, ne fuĝu vi
Mi estu kvazaŭ la ludilo via
La turbo estas mi
Kaj pluŝbest’ por vi mi iĝis
Man’ en mane ni
La timo nun ĝi ne plu estas nia
En tempo de malvirto
Ni ankoraŭ tiam ne naskiĝis

Nun estis la fatal’
Ke l’ mirrakonto nun forlasis nin
Kaj transe la kvartal'
Estis la daŭra nokto en senfin’
Kaj jen vi, malaperinta en ĉi mondo for
Kaj mi demandas kun freneza kor’
Kien la vivo tiel portos min?


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Eida Lima
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Johano kaj Maria

Kantu Maria

(Originala titolo: Canta Maria)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Darcy Gaia

Kantu Maria
La melodion tre helan
Kantu de vivo ĉion,
Kaj vivon belan
Ĝoju Maria.

Tra-la-la-la-la
Maria mia kor'
Tra-la-la-la-la
Tre min suferigis vi.
Plantita sur la razeno
La rosmareno
Estas de mi.
Parfumas ĝi la dometon
Donas ĉarmeton
Kune kun vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝardeno de fantazio

(Originala titolo: Jardim da fantasia)
Verkis: Paulinho Pedra Azul
Traduko: Vicente Sales kun helpo de Said Albuquerque kaj Flávio Fonseca

Pentuvi', mi vidis vin
Vagadi tra ĝarden’ el flor’,
Alvoki bestojn kun ador’
Per lipoj, jes, de miel’.

Certe mi volis vin.
Mi volas vin pli multe nun,
Pligrande ol grandega pac’,
Plimulte ol la sun’.

Kie vi?
Mi flugis tra la ĉielblu’,
Trans limoj tre iradis mi,
Vi kie restas nun?

Kie vi?
Ĉe nuboj aŭ ĉe malsaĝec'
Min kisu fine kun kares'
Reiru poste, ja.


Rim (N.T.):
Pentuvio, pitanguso, sulfur-pitango, pitango, pitango-birdo, estas, portugale: Bem-te-vi (Pitangus sulphuratus), birdo, kies kanto la brazilanoj “tradukas” kiel “bem te vi”, t. e.: “mi vidkaptas vin”, esperantigita iom onomatopee, pen-tu-vio.
Oni diras, ke ĝi estas malkonvena birdo, ĉar ĉiam, kiam oni estas faranta kaŝitan aferon, tiam aperas pentuvio kaj kantas: pentu-vi’.



Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Barkarolo

(Originala titolo: Barcarolle)
Verkis: Jacques Offenbach k Jules Barbier k Michel Carré
Traduko: Vitor Mendes

Fuĝas tempo por ĉiam'
De ni ternon forĵetas
Foren de ĉi ambalzam'
Temp' jen for por ĉiam'
De vi Zefir' sen ĉes'
Ardajn kisojn ni petas
De vi Zefir' sen ĉes'
Venu via kares'!
Ho! Via kares'!
Ho! Via kares'! Ha!
Bela nokt', ho nokto de am'
Pro nia ebri' ridetas
Nokt' pli milda ke l' taga flam'
Ho bela nokt' de am'
Pro nia ebri' ridetas
Nokt' de am', ho, nokt' de am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tero-tero

(Originala titolo: Quero-quero)
Tradicia, rikoltita de Barbosa Lessa
Traduko: Ivo Sanguinetti

Tero-tero, tero-tero
Tero-tero vekiĝas frue
Se persono proksimiĝas
Ĝi komencas kriadi brue.

Tero-tero dum mezo
De l' nokto
Kantadis kaj kriis
Kun granda rumor'
Mi ankaŭ
Dum nokto de l' vivo
Jam trovis tiun lumon
kiu helas mia kor'.
Sed nun, gaŭĉino
Mi krias
kun granda fervor'
Tero-tero, tero-tero
Mi ŝin amas kun ardor'.


Rim:
- Registrita de Nelson A. Pacheco en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.
- Tero-tero estas tre populara birdo en Brazilo (Vanellus chilensis).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La kajero

(Originala titolo: O caderno)
Verkis: Toquinho k Mutinho
Traduko: Querino Neto

Jen mi l' estulo vin helponta
De l' unua skizo ĝis la ABC
En viaj pentraj artoj
Pitoreskaj kun kolor'
Dometo kaj montaro, du nubetoj, ĉiel'
Kaj la suna ridet' en paper'

Jen mi l' estul' de vi kolego
Por problemoj preta serĉi pri respond'
Mi helpos en la klasoj
Kaj demandoj de la mond'
Kaj estu ĉe ni konfidenca fidel'
Se pro plor' malsekiĝos kajer'

Jen mi l' estul' de vi amiko
Kontraŭ la paniko
Mi protektos vin
Ĝis ekaperos la unuaj trajtoj de virin'
La vivo malfermiĝos en koloskarusel':
Vi disŝiros min foje sen cel'

La verkaĵ' en mi registrita
Restos dum dekadoj
Sub mia alest'
La vivociklo plu antaŭen
Kio por atest'?
Sed estu prizorgita
Tiu ĉi peta sugest':
Ne forgesu min en la tirkest'


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La kajero

Dio estas la kor'

(Originala titolo: Deus é amor)
Verkis: Cassi Salles
Traduko: Flávio Fonseca

Jen ĉielo steloplena
kvazaŭ kampo de sunflor'.
Ĝia lumo al mi diras:
Dio estas la kor'.
Sonas maro oldamike
per malmilda multkolor',
murmurante tra la plaĝoj,
ke Dio estas ja la kor'.

Kaj el fundo de l' arbaro
plena je forto kaj glor'
sonas kanto de la vivo:
Dio estas la kor'.
Tuj vekiĝu, ho animo,
el la revo sen odor',
kantu do kun la naturo,
ke Dio estas ja la kor'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vi imagu

(Originala titolo: Imagina)
Verkis: Tom Jobim k Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton

Vi imagu
Vi imagu
Nin ĉi-nokte
Perditaj sur la voj'
Vi imagu
Vi imagu
En ĉi-nokto
Estingon de la lun'
Kiu jam sub griza lun'
En momento de luna ekvelk'?
Griza lun’
Nepre indas la kri' kaj alkur', en sukur' al la lun'
Karulin’
Nun allasu, ke pasu la nokt'
Jen la sun'
De l' maten'
Jen la pluvo
Jen la pluv', jen la sun', jen la tagoĵet' de
Paperstrioj
Paperstrioj tra la blu'
La sep strioj
Kolorplenaj
La sep vidoj
La sep vivoj
Kondukivoj
Rekte kien ajn

Ĉu vi scias ke junul' iranta sub la ĉielarko iĝas junulino?
Junulino reveninta sub la ĉielarko haste, jen, iĝas la junul'...
Junulino trairinta l' arkon estis
La junulo tra la arko
Kaj ili plu zigzagu
Vi imagu
Vi imagu
Nin ĉi-nokte
Perditaj sur la voj'
Vi imagu
Vi imagu
En ĉi-nokto
Estingon de la lun'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanto de l' fiŝistino

(Originala titolo: Cockles and mussels)
Tradicia
Traduko: Sylla Chaves

Sub korbo fiŝplena
en fruo matena
aŭdiĝas la kanto
de la fiŝistin'...
Sonas tra la nebuloj
kaj la stratanguloj:

"Freŝan fiŝon aĉetu!
Mi ĵus kaptis gin!
Aĉetu, fraŭlin'!
Mi ĵus kaptis gin!
Freŝan fiŝon aĉetu!
Mi ĵus kaptis gin!"

Fiŝadon ŝi amis,
kaj ja ne malsamis
la vivoj de ŝiaj
patrin' kaj avin'...
Sonis tra la nebuloj
kaj la stratanguloj:

"Freŝan fiŝon aĉetu!..."

Ŝi tamen malfortis,
malsanis kaj mortis,
kaj ŝia fantomo
anstataŭas ŝin...
Sonas tra la nebuloj
kaj la stratanguloj:

"Freŝan fiŝon aĉetu!..."


Rim: El la libroj 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989, kaj Rapida vojo 1: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, 1999.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu kaj elŝutu la partituron.

Haveno Soleco

(Originala Titolo: Porto Solidão)
Verkis: Zeca Bahia k Ginco
Traduko: Manno Montanna k Miguel Bento

Se velŝipo ekripozus
sur la polmo de mia man’

Tiam mi blovus ĝin sentimente
Kaj ĝin lasus pluiri ĉiam
laŭ la voj' de mia kor'

Ho! mia kor’, serenas kiel mar’,
kiu kaŝas tiom da sekretoj
pri versoj pereintaj kaj ekstertempaj

Rimoj el ventoj kaj veloj
Vivo kiu ŝajnas martajd’
La malespera soleco ŝprucas
Ĵetante min al tiu kaj’



Voĉo: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi sonĝis pri via beleco

(Originala titolo: Eu sonhei que tu estavas tão linda)
Verkis: Lamartine Babo k Francisco Mattoso
Traduko: James Rezende Piton

Vi en sonĝo aspektis tre rava,
Estis festo de rara fascin'
Via robo por balo, belenhava,
Estis blanka, tute blanka, karulin'

De orkestro venis vals' diligente
Mi vin alprenis,
Ni kune dancis,
Tute silente.
La paroj rondirantaj ĉirkaŭ ni
Deklaris amon
En duonvoĉa
Intonaci'

Violonoj plenigis per emoci'
De mil deziroj plejmultajn korojn pluroble pli
Por kaŭzi en vi ĵaluzon
Mi emis al flirtulin'
Sed vi ĉirkaŭflirtis nur min
Nur mia via rigard'
Amvenko en realiĝ'
Sed estis ĝi sonĝ'... tuj vekiĝ'!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amo por du

(Originala titolo: Amar pelos dois)
Verkis: Luísa Sobral
Traduko: Cícero Soares

Respondu pri mi
al ebla demand'
Pri mia dediĉa am'
Antaŭ ol vi
Mi sen pasi'
Tre laca de la teda sam'

Karul', aŭdu min konsole
Petas mi bonvole
Ke denove amu min
Ne eblas ami izolite
Kaj se al vi subite
Kreskus denova estim'?

Kaj se via kor'
Malemos al ced'
Pro tim' al angor'
Pro mank' de aprez'
Sen planoj pri la
estonta evolu'
Ĉe mi mia kor'
havas amon por du.


Rim: Luísa Sobral, krom sia propra muzikkariero, estas fratino de la fama portugala kantisto Salvador Sobral, kiu pro tiu ĉi kanto ricevis la unuan premion ĉe la Kanzona Festivalo Eurovisão 2017.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

En horto

(Originala titolo: No horto)
Verkis: Celina k Astrogildo (spirito) k Maiave Valença (mediumo)
Traduko: Dokito

Mi sonĝis: Jesuon
Mi vidis en horto
De l' vivo, kaj gaje,
Mi kantis kun ardo...
Kaj al liaj brakoj,
Mi kuris por ŝirmo
Kaj sentis teneron
De lia rigardo.

Kaj li, ripozante
L' okulojn sur min,
Mi sentis fascinon
Je lia demando...
Ĉielon serĉante
Tre for de ĉi mondo
Mi diris feliĉa:
"Mirinda tiu lando!"...


Rim: Registrita de la kantisto Jovelino Freire Figueiredo en la albumo Bahia de ĉiuj Sanktuloj, 1999.



Kantas: Ieda Freitas
Pianludas: Tania Moreira


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).