(Originala titolo: Eu me rendo)
Verkis: Sérgio Sá
Traduko: Flávio Fonseca
Kie troviĝas tiu bela virino
Ĉirkaŭflirtinta preskaŭ ĉiunokte
Ĵetante venten vortumojn, rigardojn,
Ridetojn kaj gambojn?
Per dubasencaj telefonalvokoj
Kaj insistemaj subtilaj provokoj
Per ĉi susura spira manier'
Ĝis drono sub aper'
De pasi' kaj deziro
Mi penis ne naivi aŭ misagi
Kaj mi eĉ pensis, ke celo aliis
Sed pli kaj pli vi alproksimiĝadis
Kaj metis sieĝon
Uzante ĉiujn armilojn konatajn de ĉiu virin'
Ĝis la fin'
Do venu tuj,
Vi kompletigu ĉi magion
Venu,
Ne montru mienon de kiu komprenas nenion
Venu,
Ĉesu la parolon "Kion faris mi?"
Iel ajn mi kapitulacas,
Por ke venu feliĉ'
Iel ajn mi kapitulacas,
Por ke venu (Do vi venu)
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Sérgio Sá. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Sérgio Sá. Mostrar todas as postagens
Magio de ĉi momento
(Originala titolo: Magia deste momento)
Verkis: Sérgio Sá
Traduko: Flávio Fonseca
Sunon malligis mi el lini' de horizonto
Por varmigi kaj lumigi ĉirkaŭbrakojn
Petis al vento, ke ĝi memorigu min pri tiu kant'
Kiun vi tre ŝatis kanti, vi tre ŝatis ĝin
Frotis haŭton per la parfumitan lakton de l' plantoj
Buŝon mi dolĉigis per fruktoj kaj per abelĉelar'
Kaj vestis min per ŝaŭmo de l' mar'
Kaj vestis min per ŝaŭmo de l' mar'
Sed antaŭ ol ĉi bela sento estus min lasinta
Denove en la ĉen' de ĉi apartamento
Mi komponis ĉi kanzonon por rakonti pri
La magio de ĉi momento
La magio de ĉi momento
Rim: koncerte prezentita de kantistino Luanda Cozetti en Septembro/1994, en Braziljo

Assinar:
Postagens (Atom)