(Originala titolo: Preta pretinha)
Verkis: Moraes Moreira k Luiz Galvão
Traduko: Flávio Fonseca
Dum mia kurado mi nur volis
Voki vin dum foren veturis pramo
En miaj ideoj ne troviĝis
Sol', sol', neebla sol'
Tial mi vokos vin
Kaj vi venos al mi
Laja' rara', lara' rara', rara'
Nigra bel', nigrulino
Nigra bel', nigrulino
Nigra bel', nigrulino
Nigra bel', nigrulino
Vi malfermu la fenestron
Por eniro de l' aŭror'
Mi estas birdo kiu vivas flugadante
Nur flugadante ĝis neniama fin'
Aj aj aj aj saŭdado, vi ne mortigu min
Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
