Mostrando postagens com marcador Antonio Baracho da Silva. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Antonio Baracho da Silva. Mostrar todas as postagens

Al mi donis Lia

(Originala titolo: Quem me deu foi Lia)
Verkis: Antonio Baracho da Silva
Traduko: Cícero Soares

Mi sidis ĉe l' bordo de l' plaĝo
Aŭdante plaŭdadon
De l' ondoj de l' mar'

Tiun cirandon al mi donis Lia
Loĝant' de l' insulo Itamaraka'


Rim:
- Cirando = brazila muzikstilo
- Lia = aludo al la plej fama brazila cirandistino, Lia de Itamaracá (foto)
- Itamaraka' (originale Itamaracá) = insulo en brazila nordoriento, en la ŝtato Pernambuko

Rim²: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs²: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Verdblanka rozo

(Originala titolo: Ciranda da Rosa Vermelha)
Verkis: Antonio Baracho da Silva
Versio: Tarcísio Lima

La dolĉa kiso de la kant’ en nia buŝo
La espertuŝo de l’ Cirando inter ni
Ni ĉiuj, voĉe, paŝe, korpe, ĝudelice
Ĉiu kantas siavice, jen la festo tie ĉi

Ho, Verdblanka Rozo, ho, Kvinpinta Stel’
Verda flago, verda stelo
Super ni, sub la ĉiel’

Batas tamburoj laŭkadence de l’ vekiĝo
Flirta vertiĝo de la paŝ’ en nia kor’
Ni ĉiuj kantas, kaj sentame kaj sentime
Venas vortoj, fluge, rime, malkonkordo fuĝas for


Rim (N.T.): Dediĉita al la samideanoj Wilson Brígido kaj Benedicto Silva.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Rondodanco de la ruĝa rozo

Rondodanco de la ruĝa rozo

(Originala titolo: Ciranda da Rosa Vermelha)
Verkis: Antonio Baracho da Silva
Traduko: James Rezende Piton

Tre dolĉas kis' el
Via buŝo sukereca,
Por mi, mastrino kaj sklavino,
Ho karul’.
Mi estas via sukerkano, muelilo,
Kaj vi birdo je plenbrilo,
Kolibreto via nom’

Jen mi ruĝa rozo,
En la amo-kort',
Kolibret', vin via rozo
Nepre amos ĝis la mort'

Kiam vi flugas
Por kisado de la floroj,
En mi doloroj,
Kun ĵaluzo, malfavor',
Alprenas bruston kun la korp',
L' animon regas.
Nur la kolibreto flegas
Ĉi-sklavinon, grandsinjor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Verdblanka rozo