Mostrando postagens com marcador Lupicínio Rodrigues. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Lupicínio Rodrigues. Mostrar todas as postagens

Se vi hazarde alvenos

(Originala titolo: Se acaso você chegasse)
Verkis: Lupicínio Rodrigues k Felisberto Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Se vi hazarde alvenos
Al mia dom' kaj mienos
Surprize pro la trovota virin',
Ĉu vi iele kuraĝos
Ĉi amikecon damaĝi
Pro ŝi kiu jam reforlasis vin?
 
Mi diras, ĉar tiu ino
Jam loĝas sur mia tero
Borde de rivero
Kaj de belĝarden'.
Dum tago ŝi hejmlaboras,
Dum nokto ŝi min amoras,
Kaj tiel ni vivas en ama plen'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vaka seĝo

(Originala titolo: Cadeira vazia)
Verkis: Lupicínio Rodrigues k Alcides Gonçalves
Traduko: Vitor Mendes

Vi, en mia dom’ estu bonvena
Kaj diru nun senĉagrena
Kion vi volas de mi
Estu en mia dom’ tute laŭplaĉa
Nun vivo strata por vi estas aĉa
Kaj viaj revoj jen foras de vi

Mi suferis pro via foriro,
Pro mia korodisŝiro
Dolora memoro por mi
Sed estu certa ja pri ĉi afero
Ke eblas esti al vi la espero
Ke via seĝo jen vakas por vi

Jen nun malŝparulino revenanta
Poste serĉ’ al ĉio vanta
Jen pro lac’ serĉanta min
Laŭ vi mi estas paĉjo nur por jes
Sentanta mankon de via kares’
Kaj longatempe atendanta vin

Revenis vi, bonfarta, tio bonas
Sed mian mion novan vi ne konas
Parolos mi sincere, sen rankor’
Ne donos mi al vi aman kareson
Sed al mia domo mi donos permeson
Kaj al mia pan’ sed ne al mia kor’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne plu

(Originala titolo: Nunca)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Vitor Mendes

Ne plu
Eĉ se l' mondo falos ek sur min
Eĉ se l' dia volo montros sin
Paciĝos kun vi, mi, ja ne plu

Ne plu
Kiam iluzio estas for
Ne estu ja for ankaŭ la kor'
Ĝi ne restu sen ĝu'...

Sopiro
Diru vi bonvole al ĉi in'
Kiel amis mi sincere ŝin
Ke ĉi amo estis por mi grac'

Sopiro
Estu ĉiam en via memor'
Ke pro vi mi dormas kaj la kor'
En vi vivas en pac'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ne, ne

Ne, ne

(Originala titolo: Nunca)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Flávio Fonseca

Ne, ne,
Eĉ se l' tuta mondo falus for,
Eĉ je diordon', aŭ pro favor',
Kun vi repaciĝus mi en ver'.

Ne, ne,
Kiam nin vizitis la misrev',
Tiam ni tuj portu per mallev'
Nian koron al ter'.

Saŭdado,
Diru pro bonvolo al ĉi in',
Kiel mi sincere amis ŝin,
Kiom mi min donis al ĉi grac'.

Saŭdado,
Ne forgesu ankaŭ diri, ke
Nur pro vi mi povas dormi, ve,
Iel-tiel en pac'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ne plu

Ŝtaloj

(Originala titolo: Nervos de aço)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉu vi havis la sperton pri amo, sinjor',
Freneziĝon pro iu virin'?
Poste vee renkonti ŝin, damne, sinjor',
En brakoj sub ies domin'?

Ĉu vi havis la sperton pri amo, sinjor',
Kaj pro am' iri preskaŭ al fin'?
Poste vee ne trovi lojalon,
Nur tristan realon falantan sur vin?

Kelkaj homoj ŝajnigas sin ŝtaloj,
Sen sango en vejnoj, kaj sen viva kor'.
Tamen mi dubas pri la kialoj
Kaj eblaj reagoj de tia rigor'.

Mi ne scias, nun kion mi portas,
Ĉu spito, ĵaluz', amikeco, horor'.
Mi nur scias, ke iel mi mortas
Kaj se mi ŝin vidas tuj venas dolor'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Feliĉeco

(Originala titolo: Felicidade)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Afonso Camboim

La feliĉeco jam eliris
resopir’ en mia brusto
ekloĝiĝis kaj pro tio mi ŝategas
la eksteron: ĉar ja tie perfideco
forvelkiĝas.

Mia dometo
Jen stariĝas post la mondo
tien iras en sekundo
kiam mi ekpensas ja,
Verŝajne penso
estas nesignifa aĵo
sed okazas mensvojaĝo
kiam mi ekpensas ja.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Feliĉeco
Feliĉo
Feliĉo nia

Feliĉo

(Originala titolo: Felicidade)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Ivo Sanguinetti

Mia feliĉo jam foriris
Karulino,
Ĉiam mi je vi sopiris
Pro tio estas ke mi ja
Al ĉiuj diris
Ke malvero ne progresas
En kampar'.

Mia dometo
Staras en la mondofino
Kie loĝas gaŭĉino
Kiun mi amas kun fervor'
Kaj nia penso
Kiu ŝajnas ne valori
Kial igas tion memori
Por eterne al mia kor'?


Rim:
- En tiu ĉi traduko troviĝas kelkaj metrikaj problemetoj, kiuj kondukas al misprononco (ekzemple "i" sonanta kiel "j") kaj sekve al malfacila komprenebleco. Tamen la videa produktado tre valoras, tial ĝi estas aldonita al la Kolekto.

- Registrita en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.


Kantas: Nelson Pacheco kaj Adriana Pacheco
Muzikaranĝo: Adriano Sperandir


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Feliĉeco
Feliĉeco
Feliĉo nia

Feliĉo nia

(Originala titolo: Felicidade)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Feliĉo nia jam forestas
Kaj saŭdad’ en mia brust’
Ankoraŭ restas
Ve pri mia fora ter’
Mi rememoras,
Tie ja la sincereco
Plenvaloras.

Mia loĝejo
Staras transe de la mondo
Kien iras mi tra l’ ondo
De l’ kanzonoj de la kor’
Tre simpla ŝajnas
La kapablo de la penso
Sed mirindas nia menso
Pense flugiranta for’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Feliĉeco
Feliĉeco
Feliĉo

Feliĉeco

(Originala titolo: Felicidade)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Josias Barboza

Feliĉo mia nun foriris
Kaj sopir' en bruston mian
Nun enloĝis
Kaj pro tio al mi plaĉas
La soleco
Ĉar mi fuĝas de perfido
Kaj falseco

Dometo mia, kiu kuŝas trans la monto
Estas mia rifuĝejo je la sono de l' gitar'
Sur la flugiloj de la penso mi vojaĝas
Mi forfuĝas de l' saŭdado de l' virino en kantar'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Feliĉeco
Feliĉo
Feliĉo nia