(Originale: Feio não é bonito aŭ O morro)
Verkis: Carlos Lyra k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: James Rezende Piton
Vivu la belaĵoj propraj de Brazil'
Kun histori' kaj tradici'
Kaj vivu "monto" en gloropleno
Kun samblernejoj kantataj en samboj
Pri sia deveno
Aĉa ne estas plaĉa
La "monto" daŭras
Tamen ĝi revas pri fin'
Kantas, ĝi kantas triste
Ĉar nur tristecon
Rakontas ĝia rutin'
Ploras, ĝi ploras ride
Ĉar ĝi kuraĝas,
Bravega de l' origin'
Amas, la "monto" amas
Kun am' timida, kun am' avida
Pri aliestonto
Rim (Noto de la Tradukinto): "La monto" estas maniero aludi al la periferiaj kvartaloj en Rio.
En la komenco de la 20-a jc. la modernigo de la historia urbo kun larĝaj avenuoj forigis multajn loĝejojn, kie vivis malbonhavaj familioj. Sen protekto kaj monkompensoj, tiuj homoj transloĝiĝis al terpecoj sur la montoj ĉirkaŭ Rio, sen minimumaj sanitaraj kondiĉoj.
Tiuj homoj de "la monto" produktis multe da arto kaj donis riĉajn kontribuojn al la brazila kulturo, speciale ĉirkaŭ sambo. Tiu ĉi kanzono pledas por normala vivo kaj ke malgraŭ la pozitivaĵoj, oni ne devas romantikigi la malbonajn kondiĉojn de "la monto", kun nefinitaj domoj el brikoj, aŭ domoj faritaj el alternativaj materialoj kiel lado kaj recikligita lignaĵo. Al ili mankis - kaj al multaj plu mankas - bazaj rimedoj kiel akvo kaj elektro.
Obs (Nota do Tradutor): "La monto" (i.e. "O morro") é uma maneira de aludir aos bairros de periferia no Rio. No começo do séc. XX a modernização da cidade histórica com largas avenidas desalojou várias moradias, nas quais viviam famílias de poucos recursos. Sem proteção ou indenização, essas pessoas mudaram-se para terrenos nos morros em torno do Rio, sem condições sanitárias mínimas.
Essas pessoas "do morro" produziram muita arte e deram ricas contribuições à cultura brasileira, especialmente no samba. Esta música apela por uma vida normal e diz que, apesar das coisas positivas, não se deve romantizar as más condições "do morro", com casas inacabadas em alvenaria, ou casas feitas de materiais alternativos como lata e madeira reciclada. A eles faltava - e a muitos ainda falta - recursos básicos como água e eletricidade.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Gianfrancesco Guarnieri. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Gianfrancesco Guarnieri. Mostrar todas as postagens
Memoroj de Marta Sare'
(Originala titolo: Memórias de Marta Saré)
Verkis: Edu Lobo k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: Flávio Fonseca
La domo en la bieno
Luno lumiganta l' pordon
Lasanta brilon klaran
Sur ŝtonoj de l' ŝtupar'
Luna kristalo
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru...
La deviga preĝbidaro
Vespermanĝo sen fascino
Ĉiutage, saman horon,
La rakontoj de Dorino
Marta Sare'
Marta Sare'
Eniru...
Blulanterno disrompita
Pun', doloro furioza
La kanzono plej sentita
Galopado de ĉevalo
Juna Severino
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru...
Batas forte ŝia kor'
En la brusto la impliko
La rideto plene honta
De l' unua koramiko
Marta Sare'
Marta Sare'
Eniru...
Rim: Kanto verkita por teatraĵo, en 1968.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Edu Lobo k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: Flávio Fonseca
La domo en la bieno
Luno lumiganta l' pordon
Lasanta brilon klaran
Sur ŝtonoj de l' ŝtupar'
Luna kristalo
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru...
La deviga preĝbidaro
Vespermanĝo sen fascino
Ĉiutage, saman horon,
La rakontoj de Dorino
Marta Sare'
Marta Sare'
Eniru...
Blulanterno disrompita
Pun', doloro furioza
La kanzono plej sentita
Galopado de ĉevalo
Juna Severino
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru, Marta Sare'
Eniru...
Batas forte ŝia kor'
En la brusto la impliko
La rideto plene honta
De l' unua koramiko
Marta Sare'
Marta Sare'
Eniru...
Rim: Kanto verkita por teatraĵo, en 1968.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Supren negreto!
(Originala titolo: Upa neguinho)
Verkis: Edu Lobo k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: Wel
Iras negreto survoje,
ludas li nur re kaj re.
Ho kiel belas li ĝoje,
supren negreto,
longe vivu tre
longe vivu tre
longe vivu tre
Sed vipas jam sorto ve.
Kresku negreto sen bridoj,
kresku kun via kuraĝ’.
Ne plu aŭdiĝu la stridoj
kontraŭ vi kaj via saĝ’,
kontraŭ vi kaj via saĝ’:
Kapoejron scipovas vi.
Makumbaĵo ne ĝenas vin.
Ol vi brava kiu ‘stas pli?
Por vi libero ja brilu sen fin’
Ta Ra Ta Ti
Ti Ti Ti Ti
Pa To Pa
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Upa negreto
Verkis: Edu Lobo k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: Wel
Iras negreto survoje,
ludas li nur re kaj re.
Ho kiel belas li ĝoje,
supren negreto,
longe vivu tre
longe vivu tre
longe vivu tre
Sed vipas jam sorto ve.
Kresku negreto sen bridoj,
kresku kun via kuraĝ’.
Ne plu aŭdiĝu la stridoj
kontraŭ vi kaj via saĝ’,
kontraŭ vi kaj via saĝ’:
Kapoejron scipovas vi.
Makumbaĵo ne ĝenas vin.
Ol vi brava kiu ‘stas pli?
Por vi libero ja brilu sen fin’
Ta Ra Ta Ti
Ti Ti Ti Ti
Pa To Pa
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Upa negreto
Upa negreto
(Originala titolo: Upa neguinho)
Verkis: Edu Lobo k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: Flávio Fonseca
Upa negreto survoje
Tien kaj tuj tien ĉi
Kiel belega, ho Dio!
Upa negreto ekpaŝante, jen!
Ekpaŝante, jen, ekpaŝante, jen!
Kaj komenciĝas sufer’…
Kresku kaj nin ĉirkaŭbraku,
Kresku kaj kantu al ni
— Mi havas nur malfeliĉon
Kaj tamen instruos al vi:
Kapoejron — vi lernos ja
De sorĉaĵoj — mi gardos vin
La bravecon — pruntos al vi
La liberecon atendas, ho ve!
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Supren negreto!
Verkis: Edu Lobo k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: Flávio Fonseca
Upa negreto survoje
Tien kaj tuj tien ĉi
Kiel belega, ho Dio!
Upa negreto ekpaŝante, jen!
Ekpaŝante, jen, ekpaŝante, jen!
Kaj komenciĝas sufer’…
Kresku kaj nin ĉirkaŭbraku,
Kresku kaj kantu al ni
— Mi havas nur malfeliĉon
Kaj tamen instruos al vi:
Kapoejron — vi lernos ja
De sorĉaĵoj — mi gardos vin
La bravecon — pruntos al vi
La liberecon atendas, ho ve!
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Supren negreto!
Assinar:
Postagens (Atom)


